پیام سبزاندیشان در رسانه دیجیتالی لیماتک

فصلنامه پیام سبزاندیشان اینک در این رسانه دیجیتالی در میان سایر نشریات ایران در دسترس قرار دارد. برای کسانی که گوشی هوشمند با سیستم اندروید در اختیار دارند. امکان خوبی است برای معرفی نشریه خودمان برای اهل مطالعه از طریق مویایل . علاقمندان از طریق لینک ارائه شده می‌تواند مشترک شده و اپلیکیشن مربوطه را دریافت دارند. http://bit.ly/1U9KfmH

La Irana E-o Kongreso en la printempo

IMG_3105IMG_3160IMG_3200

Irana E- movado 100-jariĝis

La Tria Irana Esperanto- kongreso okazis je la 13a majo de 2016 en Tehrano, ĉefurbo de Irano. La kongreso samtempis kun la 100- jariĝo de Irana E-movado. Kvankam Irano estas historia kaj antikva lando, kun riĉa kulturo kaj vidindaj urboj kaj ankaŭ belaj pejzaĵoj, tamen kontraŭ du pasintaj jaroj la kongreso ne havis eksterlandajn gastojn. Eble la tempo de la kongreso ne estis taŭga, ĉar estis proksima al la universala kongreso kaj evidentas, ke oni preferis partopreni en la universala kongreso. Ankaŭ, almenaŭ laŭ mi, unutaga kongreso ne estas tre interesa por la eksterlandaj esperantistoj kaj ne allogas ilin. Ĉiaokaze, ni bezonas pli sperton, ĉar ni ankoraŭ estas sur la komenco de longa vojo. Irano ĉi- jare ankaŭ estis atestanto de la plej granda E- kunveno en si mem. Kelkaj de tre malproksimaj urboj, kiel Gheŝm aŭ Kangavar estis gastoj de la kongreso. Kelkaj unuan fojon paroprenis en iu E-evento. Inter la gastoj kelkaj mienoj por mi ne estis konataj, kiel s-ro Daneŝ, maljunulo, kiu antaŭ multaj jaroj konatiĝis kun Esperanto kaj divers-kiale dum longa tempo ne okupis pri ĝi, kaj nun trovis sin mem en la granda Esperanto- kunveno. Ankaŭ mi surpriziĝis vidi mian amikon, Saed Abbasi, kiu nun loĝas en Ĉinio. Tiaj renkontiĝoj ankaŭ estas unu el mirindaĵoj de Esperanto. Ni partoprenis en Esperanto-kurso de profesoro Sahebzamani. Tiu kurso okazis en universitato Ŝahid Beheŝti, eble antaŭ ۱۷-۱۸ jaroj. S-ro Abbasi tiam ankaŭ estis studento de ĉina lingvo en la sama universitato. Li nun estas unu el aktivaj esperantistoj en Ĉinio. Ĉeesto de la virinoj en tiu ĉi kongreso estis okulfrapa kaj admirinda. Ilia rolo en disvastigo de Esperanto estas nerefutebla. S-ino Solat, nuna prezidantino de Irana Esperanto- Asocio, s-ino  Emrani kaj s-ino Fahmi, pioniroj kaj ankaŭ f-ino Karimi, membro de “Tradukejo” estas kelkaj aktivaj virinoj de Irana Esperanto-movado. Indiko al iliaj ĉiuj nomoj kaj aktivecoj kompreneble postulas apartan artikolon. Kiel pli antaŭe menciiĝs, en la kongreso oni povis vidi junulojn, pionirojn, virinojn, maljunajn homojn kaj eĉ infanojn, ĉiuj sub la verda stelo. Ĉi-jare la kongreso ankaŭ havis islaman teolog-gaston; d-ro Mejdani, kiu estis unu el la prelegintoj kaj parolis pri historio de Esperanto. Ju pli tempo pasas, des pli komprenas popolo el ĉiu grupo aŭ nivelo la gravecon kaj la valoron de Esperanto, ĉu ne? Dum la paŭzoj inter la programeroj oni povis viziti libroservon. La libroservo situis en angulo de la salono. Kelkaj vizitantoj nur rigardis la librojn kaj iliajn titolojn. Kelkaj aliaj homoj prenis unu libron, foliumis kelkajn paĝojn kaj gustumis ĝin. Ĝuo de la rekta legado en alia lingvo, precipe en Esperanto, estas bona kaj dolĉa sento, ĉu ne? Tamen mi pensas, ke ni bezonas pli novajn paperajn librojn. Dank’ al kontribuoj de la geesperantistoj, la kongreso havis interesajn kaj memorindajn partojn, kiel paroligan kurson, kiu fakte kuraĝigis gekomencantojn por paroli, 20-demandan konkurson, aŭskultindajn prelegojn kaj ankaŭ kelkajn surprizaĵojn, al kiuj mi indikos. Unua preleginto estis s-ro Kousari, kiu bonvenigante 100- jariĝon de Irana E- movado parolis pri “Iranaj pioniroj dum 100 jaroj”. “La angla kaj Esperanto, ne malamikoj” estis titolo de la prelego de d-ro Sufi. Alia programero estis la prezentado de Tradukejo, virtuala laborbutiko de la tradukado el Esperanto al la persa. La modesta kaj senpretenda grupeto estis/ as sub gvido de skribanto de tiuj ĉi linioj. Dum tiu prezentado ankaŭ inaŭguriĝis de du tradukitaj libroj el Esperanto al la persa, kies originalaj nomoj estas “Renkontoj kun diferenculoj” kaj “La fiŝisto kaj lia edzino”. La skribanto de tiuj ĉi linioj elektis trdukitan rakonton el “Renkontoj kun diferenculoj” kaj laŭte legis ĝin. Tiu rakonto, kiu estis pri problomoj de maljuneco, vekis emociojn kaj sentojn de la spektantoj. Ĉu vi ankaŭ deziras aŭskulti citaĵon el tiu rakonto? Jen tio: “Maljuneco kaj morto atendas nin ĉiujn kaj ne eblas tion ŝanĝi. Tial estas grave ĝoji pro ĉiu momento pasigita kun homoj, kiujn ni amas.” “Ĉu la persa lingvo havis influon al la urbnomoj?” estis interesa prelego de d-ro Sajadpur. “Bezonendaj: tuttempaj esperantistoj” kaj “Irana ĝardeno kaj floro” estis titoloj de aliaj prelegoj, kiujn laŭvice faris inĝeniero Mamduhi kaj s-ro Zandi. Fine mi devas indiki al prelego de s-ro Modaber pri “Esperanto-fako en Ampleksa Sciencaplikata Universitato”. Li anoncis surprizan novaĵon. Irana Ampleksa Sciencaplikata Universitato agnoskis Esperanton. La universitato lanĉis tradukajn modulojn de Esperanto. S-ro Modaber aldonis, ke tiuj moduloj laŭ kondiĉoj havas eblecon de fariĝo al la faka studo, kiel aliaj fakaj studoj. Tiel ĉi la tria Irana Esperanto- kongreso sukcese finis sian laboron kaj espereble en venonta jaro, kaj kun gajnitaj spertoj, la kvara kongreso estu gastiganto de pli da iranaj, kaj precipe, eksterlandaj geesperantistoj.

 Raportis: Amir Fekri , la revuo: Irana Esperantisto , Printempo 2016

Roberto Kueny: Vojaĝo al Irano

photo_2016-04-16_13-18-08Vojaĝo al Irano fare de Roberto Kueny
Amikeco per Esperanto

Mi ĵus revenis, la 16 an de aprilo 2016, de vojaĝo al Irano, kaj deziras al vi raporti pri la restado en tiu lando.

En la lasta bulteno “La Informilo” vi jam povis legi la raporton de nia samideano Yves NICOLAS el la urbo Caen (Normandio), kiu vizitis la landon kun sia filino last-septembre 2015. Mi ne deziras ripeti pri aferoj kiujn li bone priskribis. Cetere nia samideano Bruno HENRY jam vizitis la landon kaj plurfoje oni raportis en la lastaj numeroj de “La Informilo”. Koncerne mian sperton pri vizitado al la lando, mi aldonos jenon: Jam de dek jaroj mi ekkonis esperantiston el Irano, kiu nomiĝas Hamid SHAERI, precize dum Universala Kongreso en Rotterdamo en 2005, dum matenmanĝo en la sama hotelo. Iĝis amikeco inter ni. Li jam vizitis min en 2009 venante al Eŭropo por la UK de Bjalistoko. Li invitis min al sia lando. Decidite: marto 2010; sed fine de oktobro 2009 okazis “ia revolucio” en Teherano. Mia edzino ne ŝatis ke mi iru la landon dum la “eventoj“! En 2015 Hamid, mia irana amiko, ĉeestis la UK-on de Lille, kaj feriis poste en mia hejmo. Re-invitado. Decidite: aprilo 2016, kiam la veter-temperaturo ankoraŭ mildas kaj kiam eblas la gvatado de mia edzino dum du semajnoj per niaj geinfanoj.

Mi alvenis al Tehrano la 2 an de aprilo akceptita de Hamid kaj lia frato Mahdi. (Ili loĝas en Karaj urbo 50 km de la ĉefurbo). La lando estas vasta por viziti la vidinaĵojn! Decidite “ke oni prenu min” por vizito al Isphahano kaj Shiraz post unu tago de vizito al la montaroj inter Tehrano kaj la “Caspiennemaro”. Isphahano (Esfahan en perslingvo) estas for je 500 km de Tehrano kaj Siraz pliaj 500 km! Do per privata veturilo, Mahdi kaj Hamid kaptis Roberto-n por rondiro je 2500 km dum unu semajno, kaj tiel mi malkovris la juvelojn Isphahano (Esfahan) kaj Shiraz, iliaj “Bazaroj” (malnovaj je kvin cent jaroj), kaj la detruita Persepolis-urbo. Survoje ni vizitis ankaŭla belegan “ruĝan” vilaĝon Abyaneh nestita inter ruĝaj montoj.Dum la dua semajno la du fratoj ankoraŭ kaptis min por vizito al aliaj vidindaĵoj! Por mi, nekredebla sperto de la ĉiutaga vivo en Mez-Orienta lando, kiu estas Islama Respubliko de la Revolucio de 1979. Marde vespere, la 12-an de aprilo, mi ekkonatiĝis kun la Esperanto-grupo en la sidejo de Teherano kaj por mia plej granda plezuro la vic-prezidanto donacis al mi ekzempleron de originalaj poem-verkoj en Esperanto: “Versoj de Persoj”. Dum tiu vespera renkontiĝo mi malkovris la belan verkaron de Omar Khayyam, kiu tronis sur la bretaron de la sidejo. Imagu libron de kompilaĵo de tradukoj al 30 lingvoj de la kvar-versoj de Khayyam, inter ili 210 en Esperanto, tradukitaj de Waringhien! Bela verkaro, kiun mi ŝatus akiri des pli, ke la ekzemplero ne plu estas reeldonita de post la Revolucio. . . .

. . . . kiam membro de la grupo trovis vendeblan specimenon ĉe privatulo en la urbo Karaj mem, kie loĝas Hamid! Akiro de la trezoro (por mi) la venontan tagon. Kia ŝanco! Mi aĉetis, kompreneble, ankaŭ la verkojn de du konataj poem-verkistoj: Hafez Shirazi: “Amo, Amanto, Amantino” (tradukita en la francan!!) kaj tiuj kvarversoj de Omar Khayyam, en kvar lingvoj (nur). En la familio de Hamid en Karaj mi frandis la tradiciajn kuiraĵojn preparitajn de la patrino kaj onklino. . . . kun trinkaĵo pli dolĉa! Mi vere trapasis mirindan agrablan restadon dum du semajnoj ĝis la 16-a de aprilo, ĉar ŝanco estis, ke la vetero belis kaj ĉefe, ke la homoj estis tre, tre afablaj, komence ja la parencoj de Hamid, de kiuj mi estis lulita, kaj ĉiuj enloĝantoj de la lando, kiuj ofte volis inviti min al manĝo en sia hejmo! Nekredeble! Ĉu ĉar mi estas franco? Aŭ pro mia aspekto, kun mia barbo, kvazaŭ mi estus la filo de la “Granda Gvidanto de la Revolucio”?

Pri aliaj ne kutimaĵoj? Mirigis min la larĝeco de la aŭtoŝoseoj (trivojaj!) sur preskaŭ la distanco al Shiraz tra la dezerto. Antaŭeniri grandajn urbojn la ŝoseoj iris al kvar vojoj, do imagu la ŝtoptrafikon de veturiloj je OK vicoj (!), . . . . kaj tusado de Roberto pro polucio! Jen la destino de la hodiaŭaj grandegaj urboj. 20 milionoj da enloĝantoj en Tehrano, tiom da veturiloj… (multaj Peugeot kaj Renault, kiel jam skribis Yves NICOLAS).

Mirinda preparado kaj kuirado de la panoj, kvar diversaj manieroj, neimagebla por mi! Jes ja mi spertis multajn nekutimaĵojn estante ĉiam gvidita de privatuloj. Mi havis la eksterordinaran ŝancon enriri la Grandan Moskeon de Shiraz dum la “Granda Vendreda Preĝo”. Ne forgesebla! Mi estis impresita pri la “laŭvola” ŝoforado de la Irananoj kaj la “laŭvolaj” hodiaŭaj konstruaĵoj, kvankam la praaj malnovaj domegoj kaj palacoj estas tre bone konservitaj.Kion diri pri la beleco de la fraŭlino kaj virinoj de la lando: bele ŝminkitaj, ruĝaj lipoj, kaj belaj nigre ŝminkitaj okulo-haroj kaj brovoj, kun malhelaj pupiloj sub deviga vualo. Ĉu ili estas pli belegaj sub la vualo? Tiom kiom la “Virgulino”, patrino de Kristo? Mi kunportis “nur kelkajn” kilogramojn da pistaĉoj (inter la tunoj en la magazenoj) kaj gramoj da safrano, kiu surloke kolorigas la ĉiutagan rizon. Sen aludi pri la tunoj da miel-dolĉaĵoj! La Irananoj trinkas ofte teon ĉiam sukerigitan, dum la tago. Kia memoraĵo por mi ĉar ofte mi spertis nekutimaĵojn, ne imageblan!

Mi deziras ankoraŭ danki miajn gastigantojn pro ilia afableco. Mirindan belan vojaĝon mi travivis en Irano dank’al amikeco inter esperantistoj. Cetere Hamid bone scipovas paroli la francan! Mi devas paroli la anglan kun la fratoj de mia amiko, do pena miksaĵo inter la tri lingvoj se ne ankoraŭ la germana kun iu amikino, kiu feriis “hejme” sed laboras en Germanio kaj nur parolas la persan, la kurdan kaj la turkan!

 Aperis: Sud-Rejna Kuriero (5/2016) N° ۶۲, paĝo 13/20

Kunveno okaze de la jaro “Montevideo-60”

montevideo 2014

En decembro 1954, en sia Ĝenerala Konferenco en Montevideo, Unesko akceptis la faman rezolucion, per kiu gi agnoskis la kontribuojn de Esperanto al ĝiaj agadkampoj (edukado, scienco kaj kulturo).

Okaze de la 60-jariĝo de Unesko rezolucio, Irana Esperanto Asocio (IREA) aranĝas publikan kunvenon en la kvartal-domo de Sud-Ŝokufe kvartalo. La programo konsistas el prezentado pri Esperanto-lingvo kaj prelego pri la Unesko-Rezolucio. Tiuĉi du-hora programo komenciĝos ekde la 15-a horo de la 28-an de Decembro. Samtempe okazos libro-foiro por festi la naskiĝ-datrevenon de D-ro Zamenhof kaj la Tago de la Esperanto Libro.

Adreso: Sud-Ŝokufe Kvartal-domo, Baĥŝajeŝ-ĝonubi, Ŝokufe Bulvardo, Abdol-Abad, Tehrano

Nova Espero en Maŝhado

thumbnailLastatempe nova ondo de aktiveco estas inciatita en Maŝhad urbo en Ĥorasan province oriente de Irano. S-ro Jaser Tabatabi, kiu forlasis landon antaŭ kelakj jaroj, revenis kaj komencis organize novan serion da agadon por disvastigi kaj plifortigi la movadon en orienta parto de Irano. Esperantistoj en Maŝhado kaj proksimaj urboj povas kontakti lin por pliajn da informoj rilate al la kursoj kaj programoj. La telefon-numero estas: 05138765505.