Hejmo / IREA / Historio

Historio

Historia Skizo pri la Esperanto-Movado en Irano: 1910-1984

Esperanto – Ŝoko, kaj Kontraŭ Ŝoko

M. H. Sabeb-Zamani (MHSZ)

 

La raporto kovras ĉefajn liniojn de du prelegoj, post-diskutoj, demandoj, kaj respondoj en Iran-Esperanto-kunsido (15.11.84), en resuma formo.

La historion de la Esperanto-movado en Irano oni povus dividi en kvar partoj:

I- 1910-1933: Post la konstituada revolucio en Irano

La unua ondo de la irana Esperanto-movado ekkomenciĝis per iu du-paĝa artikolo, nome “La Nova Lingvo-Esperanto”, kiu aperis somere de 1910 en monata revuo Bahar (Printmpo, 2-a eld., 1321 H./1942, p.428-429). La revuo mem estis unu elstara frukto de la Irana Konstitucia Revolucio (1285/1906). La verkinto de la artikolo, Jusof Etesam-ol- Molk (18741937), hazarde estis la patro de la tre respektinda poetino irana, Parvin Etesami (1916-1941). La iniciato de Esperanto pere de tiu avangarda intelektulo, kaj la revuo mem, grandparte impresis, kaj influis la mensojn de la tiamaj iranaj kleruloj tre favore al Esperanto.

La unua lernolibr-eto pers-lingva aperis en 1915. Iom-post-iom, formiĝis la unuaj klopodoj de irananoj vigligi la iranan movadon de Esperanto. Organiziĝis Esperanto-kursoj, fondiĝis ligoj de Esperanto en Tehrano, Tabrizo, Raŝto kaj Arako, aperis novaj lerno-libretoj, vortaretoj, kaj tradukoj. Tiel, la frua movado daŭris dum 23 jaroj ĝis 1933.

En sia unua ondo, Esperanto en Irano ek-burĝonis, sed, bedaŭrinde, ne fruktodonis. La antaŭ mondmilita atmosfero mal-helpis ankaŭ la evoluon de Esperanto en nia lando.

II- 1933-1975 :La malhela periodo por Esperanto

Grand-parte, kun la leviĝo de Nazi-reĝimo en Germanio, ankaŭ tiama por-nazia eks-reĝo, Reza Pahlavi (1875-1942), malpermesis Esperanton kun diversaj stigmatoj kaj akuzoj – interalie, ke la lingvo estas la propagandilo de Bahaanoj, do, anti-islama! Ĉar, ankaŭ kelke da tro entuziasmaj Bahaanoj – kompreneble, ne ĉiuj – mal-atente al (a) tut-enda Neŭtraleco de Esperanto, aparte en la Tria Mondo, kaj (b) la ĝisfunde religia sinteno de la plejmulto de iranaj islamanoj, faris – kaj ankoraŭ faras – tion! Vole-ne-vole, ili disponigis al la diktatora, por nazia, kaj ŝajn-islamo-subtena registaro tiama, ĉia-ajn pretekston por kondamni Esperanton. La nigra ombro de tiaj venenaj antaŭjuĝoj, ankoraŭ sufokante, restas kaj forte malhelpas nin; ekzemple, en 1982, dum ĉio guste ŝajnadis favora al Esperanto, kaj eĉ la Ministerio pri Edukado jam dissendis rekomend-cirkuleron pri la lernado de IL (Internacia Lingvo), subite iu nekonata fantomo malfermis malice sian konspiran dosieron delonge jam forgesitan, kaj alsendis fotokopion de iu Bahaana propagandilo, kun pri-Esperanta rubriko de 1916 al la Ministro de Edukado demandante lin: “Ĉu vi estas la Ministro de Islama Revolucio, aŭ Bahaisma subtenanto?” La fotokopio, kvazaŭ eksplode, funkciis, ek-ellasis ĉen-reagan kontraŭ-ŝokon kontraŭ Esperanto! Neantaŭ-pensebla bremsego de antaŭ ۶۵ jaroj, agis kun revolucia febro denove anti-movade. Tranokte Esperanto ŝajnis io tabua, kontraŭ-revolucia, komploto cionisma kaj bahaisma. Eĉ, nura simpatio al Esperanto fariĝis vivo-danĝera!

Tial, la mis-utiligado de Esperanto, kiel propagandilo en la manoj de kelkaj maldiskretaj ekstremistoj inter la anoj de iu religia kredo, kontraŭ la kredo de plimulto de islamanoj, ege bedaŭrinde, aŭtunigis la verdan printempon de Esperanto en sia dua ondo en Irano.

Aliflanke, la konsekvencoj de la ĝenerala krizo de la Dua Mond-milito mem kontribuis baldaŭ, ankaŭ en Irano, al stagnado ekonomia, soci-politika, kaj kultura. Plene regis mal-ordoj, kaj mal-esperigaj kondiĉoj en la milit-okupita lando pere de la aliancitaj povoj. La movado ĉesis komplete dum 42 jaroj!

III. 1975-1979 Antaŭ la Islama revolucio

La tria ondo de la irana Esperanto-Movado komenciĝis en 1975-denove per publikado de iu 33-paĝa, pri-Esperanta artikolo en la revuo de la Tehrana Universitato – “La Disfalo de la Babela Turo” Homo, kaj Lingva Revolucio (Daneskadeh, n-ro 2, p.115-148, printempo, 1354 H./1975).

La aŭtoro de la artikolo estis la aŭtoro M. H. Saheb -Zamani, universitata profesoro, membro de la fakula komitato pri mensa higieno de Monda Organizaĵo de Sano de UN, verkisto, kaj radio-preleganto pri junulara problemaro, dum 6 jaroj, po 3 programoj ĉiusemajne. Kaj tiel, Esperanto renaskigis denove en Irano (E-o, okt. 1975, P. 174).

La aŭtoro komencis sian agadon, unuapaŝe, diskonigi Esperanto tut-nacie: “Kiel eble plej multaj homoj havu iom da scio pri, kaj de Esperanto.” (Esperanto-Revuo, dec~ 1977, p.207). La strategion priservis sufiĉe bone la jenaj taktikoj:

۱) Publika klerigado per amas-komunikiloj, kaj ankaŭ per paroladoj, plej eble divers-loke, en la ĉefurbo, kaj en aliaj urboj.

۲) Eldonado de libroj pri E-o perslingvaj, kiuj reeldoniĝis kelkfoje.

۳) Eldonado de lerno-materialoj. En 1975 ankoraŭ neniu Esperanta lernilo ekzistis en Irano (E-o, nov. 1975, p.197). La baza lerno-libro de MHSZ, dum 8 jaroj ĝis nun, jam 7-foje reeldoniĝis (entute en 52000 ekz-eroj).

۴) Instruado de la amasaj kursoj de E-o divers-nivelaj, al diversaĝaj, kaj divers-profesiaj partoprenantoj. Okaze de la senprecedenta interesiĝo pri E-o kursoj, en Universitato de Tehrano oni e~ oficiale deĵorigis du oficistinojn por administri la kursojn por miloj da studemuloj (E-o, dec. 1977, p.205).

Dum nekredeble mallonga tempo, E-o jam fariĝis dise konata en Irano, kiel la plej dezirinda dua lingvo. La Universitato de Tehrano, ne-antaŭ videble, funkciis, kiel la centro de la gvidado kaj organizado de la landa movado. Dum la furoro de E-o land-skale, komenciĝis sinsekvaj petoj kaj invitoj pri Esperanto-instruado. Responde al tiu arda bezono MHSZ komisiis al siaj kompetentaj lernantoj aran~i divers-loke E-kursojn. La E-o agado etendigis al multajn universitatojn, fakultatojn, kolegiojn, lernejojn, kaj klubojn tra la tuta lando.

IV – 1979-1984: Dum la Islama revolucio

Ĉi-periode, Esperanto-movado spertis tri fazojn al la t.n revoluciaj instancoj de la lando:

(a) Tra, aŭ eble eĉ tro favora revolucia sinteno al Esperanto:

En 1979 ekflamis la fajro de la islama revolucio. La juna Esperanto-movado, kune kun la irana popolo travivis la krizo-plenajn tagojn de la reĝimo-ŝanĝiĝo en la lando. Post la fondiĝo de la Islama Respubliko en Irano (11. feb. 1979), kaŭze de la revolucia furoro, kvazaŭ eksplode, kaj haste, ankaŭ la Esperanto-movado denove ek-prosperis en Irano. La soci-politika neŭtraleco, kaj la kontraŭ-diskriminacia karaktero de la lingvo Esperanto, estis mem favoraj faktoroj fari ĝin des pli bonvena, kaj alloga al la revoluciema Irano. La Esperanto-movado tiu-tempe konservis sian malnovan komenc-paŝan strategion: disdonigi, kaj dislernigi Esperanton, kiel eble plej vaste, t.e. konsideri ĉefe la amas-kvanton. Denove, organiziĝis E-kursoj, kaj aranĝoj, ĉi-foje ne nur kadre de la fakultatoj kaj lernejoj, sed ankaŭ en multaj moskeoj (EPC, 7. 1982, p.l6/HdE, 5, 1982, p.2).

En 1979, en la sociologiaj lernolibroj de la iranaj gimnazioj, aperis ĉapitroj, entute 25 pagoj, subtitole “Kulturo kaj Lingvo” pri Esperanto, verkitaj de MHSZ. La librojn legis pli ol 1,5 miliono da gelernantoj, kaj konatiĝs kun E-o (E-o, dec. 1979, p. 20V marto 1980, p.56). Sekve, dek miloj (entute c.80,000) da pet-leteroj, skrib-rulaĵoj, eĉ telegramoj, alfluis al la Ministerio pri Edukado tra la tuta lando. Resume, ili petis, ke post tia revolucia paŝo pri prezentado de Esperanto en la lernejoj, oni faru la duan paŝon: “Oficialigu Esperanton en Irano, kaj dissendu instruistojn por ĝia instruado”!

Tiu land-vasta postulo, en la tre malfacila komenca tempo de la revolucio, fariĝis granda kultura ŝoko por la plimulto de la funkciuloj. La lerno-petoj multis, sed la eblecoj mankis. Oni petis konsilon de MHSZ. Tiam li prezentis sian planon solvi la problemon jene:

“…Dum la somero, la Ministerio disponigu al ni 300, aŭ ۵۰۰ geinstruistojn el diversaj partoj de la lando. Ili povus partopreni intensajn kursojn de E-o dum tri monatoj … Post tri monatoj, ni elektos 100 el ili, la plej sukcesajn. La alia 400 lernigos E-on en la lernejoj ekde la nova lernojaro. Ĉiuj el tiuj 100 elektitaj, kunlabore kun ni, ek-instruos la lingvon al 100 aliaj geinstruistoj. Ili lernigos 4-hore,

ĉiutage, sed vespere dum unu horo, ili venos al ni diskuti la problemojn, spertojn de ĉiutaga instruado, kaj la morgaŭan programon. Tiele, dum alia monat-trio, ni povus disponigi al la Ministerio ĉ. ۱۰’۰۰۰ Esperanto-geinstruistojn. Poste, ni povus elekti inter ili 500 aliajn, kaj denove ĉiu el ĉi-lastaj gvidos aliajn 100-personajn kursojn. Do, post alia tri-monata periodo ni disponus pri 60’000 Esperanto-geinstruistoj…” (El la letero de MHSZ al ĈEL, Ĉinio, je 3.3.1983).

La propono volonte akceptiĝis. La Ministerio pri Edukado sendis cirkuleron (je 22.4.1980) al la mezlernejoj tutlanden kaj invitis la instruistojn pri fremdaj lingvoj, kaj sociaj studoj partopreni E-kursojn. La intensaj kursoj sub la gvidado MHSZ, kaj kolegoj, okazis en la iama klubo de usonanoj en Tehrano, somere de 1980. Entute 675 geinstruistoj lernis instrui E-on (E-o, okt. 1980, 161-163/ HdE, 1.1981,1). Bedaŭrinde, tiu piano ĉesis pro la milito inter Irano kaj Irako, kaj aliaj neantaŭviditaj dum-revoluciaj malfacilaĵoj en la lando (kiel super menciita alsendo de la fotokopio de bahaana propagandilo al ministro pri edukado).

Ĉi-faze, Esperanto ankaŭ en Irana gazetaro, jen kaj jen prezentiĝis glore kaj atento-kapte, kiel iu grandioza kultura fenomeno, harmonia al la plej respektindaj ideoj de la ĵus liberiĝinta Irano. Apenaŭ troviĝis ĵumalo, aŭ revuo, en kiu, oni ne pri-laudis Esperanton, dum ampleksaj kaj ilustritaj artikoloj.

Inter la plej sukcesa gazetara agado, ĉi-periode, menciindas tiu de la populara semajna revuo “Ĝavanan” (Junularo). Dum ĉ.۱,۵ da jaro la revuo sinsekve publikigis Esperanto-paĝon, nome “Lernejo de Esperanto”. Sur ĉi-paĝo, krom la regulaj lecionoj de E-o, aperis diversaj sciindaĵoj, kaj informoj pri la landa kaj monda Esperanto-movadoj. La revuo ankaŭ rolis, kiel la bona ponto inter la disaj simpatiantoj kaj lernantoj de Esperanto, kaj la centro de la movado en la ĉefurbo. Iu-sence, per tia servigo de tiu populara nacilingva revuo, la irana Esperanto-movado ŝparis la superbezonajn elspezojn, mem eldoni apartan periodaĵon kun limigita legantaro (E-o, dec. 1981, 209).

Somere de 1980, okazis i.a. Ia t.n. kultura Revolucio en Irano. Por c.3 jaroj ĉiuj universitatoj de Irano fermiĝis. Sekve, la Esperanto-agadoj ankaŭ tiu-teritorie, devis ĉesi. La kursoj limigis sin je la lernejoj kaj moskeoj.

Malgrau la ek-komenco de milito Iran-Iraka, septembre de 1980, MHSZ, sukcese organizis, kaj gvidis la sep-monatan Esperanto-kursn kun la fin-ekzameno por oficiroj de la Irana Aer-armeo – plej eble unika en la tuta historio de Esperanto en la mondo (E-o, majo 1981,97).

Somere de 1981 oni instalis la Iran-Esperanto-Domon por pli koncentri la disajn agadojn, pli interkunigi la Esperantistojn en Irano, kaj pli faciligi la internaciajn kunlaborojn. La Iran-Esperanto-Domo jam funkciis, kiel vigla centro de la movado. Tie, okazis Esperanto-kursoj, aranĝoj, paroladoj, festoj, kunvenoj, kaj movadaj kunsidoj. Aldonendas, ke la Esperanto-Domo subtenigas de helpoj, kaj kotizoj de siaj instruantoj, lernantoj, kaj aliaj simpatiantoj de Esperanto-movado.

(b) Dua, tre malfavora fazo: La komencigo de la milito inter Irano kaj Irako (sept. 1980), i.a. kaŭzis ankaŭ suspektoplenan atmosferon en la lando kiel okazas ne malofte en la revoluciaj landoj. Reakciuloj ekis oportuniste kontraŭ-stari ĉian revolucian atingaĵon kaj, avangardaĵon. Tutvee, Esperanto ne estis escepto. Baldau, formigis dise kontrau-atakoj kaj mis-propagandoj kontrau Esperanto. Intertempe, rolis grave ankau la kontraŭ-agadoj de instruistoj pri fremdaj lingvoj, kiel la angla kaj franca, cele subteni siajn postenojn. Ja, Esperanto kun tia subita kaj ĉiu-flanka populariĝo montris sin forta konkuranto de tiuj lingvoj. Estus kompreneble, kvankam ne prave, se estiĝus vole ne-vole subbataloj, akuzoj, kaj eĉ intrigoj kontraŭ E-o, flanke de tiuj, kiuj finance vivtenas sin danke al regado de la angla kaj franca. Kiel jam dirite, oni ankaŭ re-aktua1igis la malnovan fi-celan onidiron, kiu atribuis Esperanton al iu kontraŭ islama religia sekto ĝenerale malŝatata, por kondamni, kaj saboti la movadon (v supren II, p.l).

Vintre de 1982, en kelkaj gazetoj, aperis artikoloj kun severaj akuzoj kaj atakoj al la Esperanto-movado, kiujn karakterizis la manko de la nomoj de verkintoj. En la oficiala organo de la t.n. “Revolucia Gardistaro” (ŝtata instanco), dum la atakoj, oni eĉ nomis la Esperanto-movadon la rimedo de la Internacia Cionismo, kaj nomis la pionirojn de la movado kontraŭ revoluciaj agantoj en Irano (je 6.3.82). Endas rimarkigi aparte, ke en tiamaj cirkonstancoj de la lando, eĉ malpli severaj akuzoj, povus kaŭzi tro simple persekutadon kaj ekzekutadon.

Dum multaj monatoj Esperanto, kaj ŝajne esperantisto, efektive iĝis inkub-sonĝo por multaj personoj. Fakte, eĉ nura esprimo de simpatio al Esperanto fariĝis vivo-danĝera. Sekve, miloj da komencantoj forlasis la kursojn, kaj ĉiuloke, speciale en moskeoj, kaj lernejoj oni, per si mem, fermis la kursojn. La movadaj aktivadoj ĉesis kaj limigis al hejmaj rondoj.

Danke al la senĉesa persisto, batalo, agmaniero, trafaj kaj pravigaj reagoj de MHSZ, finfine la movado transpasis la gravan krizon, se ne-tute la malfavoran atmosferon. Konsiderante la kondiĉojn, saviĝo el ne-ireblaj danĝeroj, estis kvazaŭ miraklo, ankoraŭ ne kontentige klarigebla afero, eĉ laŭ MHSZ mem; ekzemple, ege mirinde, ne longe post la atakoj ek-aperis en iu tre radikale dekstra revolucia ĵurnalo (Sobhe-Azadegan, 18.8.82), iu absolute por-Esperanta artikolo, kun la bildo de Zamenhof! la verkinto, simile al tiuj tra-mallumaj atakintaj fantomoj, restis – kaj ankoraŭ restas – mistere en nebulo. Tiun-ĉi ne-atenditan subtenon al Esperanto, oni nur povus konsideri – laŭ la nuntempa irana religia ardo, kaj dir-maniero – kiel dian favoron, aŭ eble gracon senditan el nevideblaj helpoj de Imamoj – la islamaj sanktuloj.

Konklude, oni, eble provizore, povus diri, ke en revolucia Irano, unua onde ek-trakuris iu Esperanto-Ŝoko tro favora, kaj tuj poste, reage frapis ege malfavoran Esperantan Kontraŭ-Ŝokon: Esperanto unuavice renkontis supermezuran bonvenon, kaj ankaŭ ne-antaŭvideblan antagonismon. Tia delira stato, kompreneble mallong-tempe, por la evoluo de ĉiu kultura afero ^gajnas tute ne sana. Sed, ĉu longtempe, probable tio, kiel iu dialektika proceso, povus iam esti utila al Esperanto? Ĉiuokaze, en irano, antaŭ ۱۹۷۵, el ĉiu 100,000 edukitaj irananoj, apenaŭ troviĝis 10 personoj, kiuj iam aŭdis simple eĉ nur la nomon de la Internacia Lingvo (IL). Sed, sekve de tiuj agoniplene tajfuneskaj epizodoj – por, kaj kontraŭ Esperanto nuntempe jam ne troviĝas eĉ eble 10 personoj el tiuj 1OO,OOO irananoj, kiuj ne aŭdis, aŭ plej eble, ne scias, minimume, iom pri “la lingvo supernacia – Esperanto ” ! Tio estas, la evidenta, la trans-iro de la absoluta ne-sciado al la relativa sciado!?

(c) Tria fazo: Ne favora, kaj ne tre antagonisma: Iom-post-iom, dum la lastaj monatoj de 1983, la Esperanto-movado de Irano spertis la 3-an fazon – ne favoran, kaj ankaŭ ne akute malfavoran sintenon de la oficialaj instancoj. Tamen, restas ankoraŭ pli ol iom da tiu nigra nubaro de tiama suspekto malhelpa.

Travivante la teruron de la dua fazo, urĝis la fortoj de cirkonstancoj rekonsideri la movadan strategion. Ĝi devus, pli malpli, ŝanĝiĝi al: “Anstataŭ la kvanton, oni prizorgu plie la kvaliton. La agadoj jam plu ne estu okul-frapaj, sed funde konstruaj! oni zorgeme selektu volontulajn homfortojn por Esperanto. Edukadu ilin resti esperantlingve kreaj, esti movaduloj, per si mem, defendokapablaj, i. a. fake, universitat-nivele akcepteblaj, religio-politike ne tro maldiskrete avangardaj. Ĉar, ni ankoraŭ trovas nin en krizoplena periodo de viva evoluo en la Tria Mondo. Kaj, la cirkostancoj montris klare ke, laŭ la proverbo irana, en tia tempo, “Unu-nura vere lerta batalulo, pli valoras ol cent-miloj da birdo-timigulecaj ŝajn-herooj”.

Scienco estas la plej neŭtrala, kaj universale akceptebla atingaĵo homara. Do, oni kunigu la universalan lingvon kun la plej-neŭtrale, kaj universale akcetebla atingaĵo homara. Oni serĉu pli-komunan ol mal-komunan homan atribuon, krean produkton, kaj heredaĵon transmisii internacie, kiel la enhavon de Esperanto!

Baza scienco-teknika literaturo faras Esperanton pli enhavoriĉan, pli serioze konsiderindan, kaj mal-pli skeptike akcepteblan. Reciproke, ankaŭ Esperanto faras la bazan scienco-teknikan literaturon pli amplekse legeblan, vere pli universalan, kaj pli, sia cele, efektivigeblan. Kaj, ĉio- ĉi, mem-evidente, kontribuas al pli sincera inter-komprenemo, al pli ekvilibrigado de la mondo, kaj al pli trankviliĝado de la internaciaj tensioj.

La eldonado de unu baza scienco-teknika teksto-libro Esperant-lingva – kiel pridemandis nin ofte la iranaj revoluciaj instancoj, dum la argumentado por, kaj kontrau-Esperanto – pli valorus 1000 foje ol cent-miloj da favoraj cirkuleroj, leteraj komplimentoj de iuj stat-estroj, ĉef-ministroj, parti-est-roj, aŭ eĉ solena rekomendo de UN, UNESKO, ktp. Esperanto bezonas verkojn pli palpeblajn, pli praktikajn, kaj ĉiutage uzeblajn, kiel manlibrojn pri diversfakaj enciklopedioj, scienco-teknikaj temoj por la junularoj de la Tria Mondo ol la rekomendoj de karmemoraj famuloj dum jarcentoj. Se ni havus la aluditan scienco-teknikan literaturon Esperantlingvan, dum la febra revolucia tempo, malgraŭ ĉio, ni havus la bonŝancan okazon facile, kaj arde instali la unuan Universalan Universitaton Esperantlingvan. Tial, la irana Esperanto-movado ek-klopodis reorganizi sin, dum la lastaj monatoj de 1983 – kaj ankoraŭ eĉ pli forte klopodas – laŭ la lecionoj akiritaj, ne pere de super-luksaj, brak-segaj filozofiumadoj spekulativaj, sed pere de vere amaraj, ĝisoste senteblaj spertoj atingitaj sekve de vivo-mort a; bataloj en ege brutalaj milit-kampoj de antagonismaj fortoj.

Tiel, dum 1983, ni rearanĝis Iran-Esperanto-domon, niajn kursojn ktp., pli emfaze sur la kvalito ol la kvanto. Eĉ, ekde vintro de l982, ni komencis eldoni la bultenon IER (Iran-Esperanto-raportas).

En la jarlibro de UEA de l984, unuafoje, Iran-Esperanto-Movado prezentis al la mondo siajn aprobitajn, zorgeme elektitajn ĉef-delegiton, fak-delegitojn, kaj delegiton, entute 6, (vd. IER/30, 5.11.84). Tio efektivigis post la movada decido pri la tasko-divido inter la aktivaj iranaj movadanoj. La irana movado surbaze de sia nova strategio, klopodas laŭ eble ĉiujare prezenti al la mondo grupon da novaj delegitoj, ĉiu-rilate taŭgaj, kaj fidindaj. Laŭ ni, la jarlibro de UEA devus esti kvazaŭ sankta libro de Esperantujo. Ĝi devus prezenti al la mondo la plej respektindajn ekzemplojn de sia kredantaro. Kvankam, la sanktaj libroj de la religioj, ne kapablas samtempe garantii la sincerecon de siaj kredantoj, tamen Jarlibro devus garantii la humanan karakteron de siaj delegitoj, kaj ilian seriozecon pri Esperanto. Tion la irana movado zorgadas fari sia-flanke, kaj respekto-plene atendas la saman rigardon de ali-landaj movadoj.

Iomete pozitive, tria-faze, nia ŝtato lastatempe jam donis la eldon-permeson al multaj esperantaj libroj.

Resume, kio okazis al Esperanto en Irano, povus tre facile okazi aliloke en la vasta Tria Mondo. Ĉi-tie, en la Tria Mondo, la amase soifanta junularo por progreso serĉas pli facilan ilon por sia celo. Se Esperanto ne povus kontentigi ilin, kaj restos kiel la kluba lingvo, tiel, do, oni ja nek povus riproĉi la akuzantojn, nek kondamni la kabeiĝantajn amasojn.

Fonto:

La Dua lingvo, M. H. Saheb-Zamani, ATAI eldonejo, 2006, Tehrano (paĝoj :109-117)

Reza Torabi: 2010/11/3