La 10-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-10)

Ni ŝatus informi tiujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto en Irano, ke la 10-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-10) okazos de la 27a ĝis la 30a de aprilo 2023 ĉeeste kaj virtuale.
En la kongreso partoprenos iranaj kaj neiranaj esperantistoj, i.a. instruistoj kaj aktivuloj de la lingvo Esperanto, por plifortigi kaj divastigi la Movadon.
La unuaj du tagoj de la Kongreso okazos ĉeeste en la komplekso de sano, sporto kaj hidroterapio nomata “La Revo de l’ Vivo” situanta en la urbo Babolsar, norde de Irano, kaj la finaj du tagoj de la kongreso okazos virtuale en Zoom. La ĉefa temo de la 10-a Irana Esperanto-Kongreso “Post-Esperanta  Mondo” estis elektita por diskuti la mondan perspektivon post la plena akcepto de Esperanto kiel la internacia lingvo en la tuta mondo kaj la ŝanĝoj sekve de tio.
Same kiel la antaŭaj IrEK-oj, ankaŭ ĉi-jare serio da diversaj kulturaj kaj artaj programeroj estos prezentitaj al la partoprenantoj kune kun edukaj labor-renkontiĝoj kaj sciencaj kunsidoj kun prelegoj de esperantistaj fakuloj el la tuta mondo.

Aliĝ-informoj:

Aliĝi al la virtuala parto estas senpaga.
Aliĝ-kotizo por la ĉeesta parto:
Membroj de IREA: 100 mil Tomanoj, Junaj membroj ĝis 35 Jaraĝa kaj kunuloj: 70 mil Tomanoj, 
Ne-membroj: 150 mil Tomanoj, Junuloj kaj kunuloj ne-membroj: 100 mil Tomanoj.  
Eksterlandanoj pagos la kotizon de 20 Eŭroj surloke. LKK povas helpi por rezervi tranoktejon. Por tio necesas peti la helpon kiam oni aliĝas. Aliĝoj de irananoj estos validaj nur post la pago de la kotizo. La kotizo pageblas uzante ligilon: www.idpay.ir/espero

Aliĝilo por IrEK-10






    Al kiu parto vi aliĝas?:


    Samtempa tradukado de via prelego en 20 lingvojn!

    Se vi prezentos vian prelegon vive kaj virtuale, vi povas peti viajn konatojn interpreti vian prelegon simultane en ĝis 20 diversajn lingvojn dank’ al nova opcio de Zoom. Ili povos registri siajn interpretadojn en siaj komputiloj por pli poste alŝuti la registraĵojn en la interreton. Tiukaze, bv. diri al ni la nomo(j)n de la interpretanto(j) kaj la cel-lingvo(j)n kiam ajn vi scias tion: ni aperigos tion en la dekstra kolumno de la programo.

    Zoom-ligilo por IrEK-10:
    https://us02web.zoom.us/j/869 3705 2182
    Nur se demandite:
    Kunven-Identigilo: 869 3705 2182
    Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

    Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva

    Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo:  https://time.is/eo/UTC


    Nuna tempo en UTC:

    Kongresa Programo (kompletigota)

    Horo Titolo Prezentanto Priskribo de la prezentaĵo Pri la prezentanto Foto de la prezentanto Samtempa interpretado
    UTC Tehrano
    Ĵaŭdo, aprilo 27, 2023:
    06:30 10:00 Malfermo kaj akcepto, Salutoj, Himno D-ro Keyhan Sayadpour Salut-mesaĝoj
    07:00 10:30 IrEA Jar-raporto D-ro Keyhan Sayadpour, Hamzeh Shafiee
    07:30 11:00 La povo de iranaj virinoj D-ino Azar Karimi
    08:15 11:45 Pri Aziaj Kongresoj Hamzeh Shafiee
    09:00 12:30 Mi en Ŝanhaja Pandemio Saed Abbasi
    09:30 13:00 Tag-manĝo
    11:00 14:30 Aukcio
    11:30 15:00 Esbota nova kuracmetodo D-ro Azar Houshang
    12:15 15:45 Ĉu oni povas akiri monon per Esperanto? D-ro Keyhan Sayadpour
    13:00 16:30 Pioniraj Iranaj Esperantistoj Ali Asgar Kousari
    13:45 17:15 Arta-vespero Bijan Aghdasi
    Vendredo, aprilo 28, 2023:
    06:30 10:00 Ekskurso, Fermo
    Sabato, aprilo 29, 2023:
    09:00 12:30 Salut-mesaĝo Prof. Duncan Charters Prezidanto de UEA
    09:10 12:40 Nova mondo KUN EO S-ino Mirejo Groĵan Mireille Grosjean, senrita emerito, senbrutara nomado, babilema poligloto, membro de la NRO «Scio Sen Bariloj», kiu agadas en Afriko.
    10:00 13:30 Oni daŭre aŭskultos fakulojn asertantajn, ke Esperanto ne eblas Vicente Manzano-Arrondo Ĉi tiu partopreno celas reliefigi konkretan sintenon de fakuloj ene kaj ekster Esperantujo. Temas pri orgojla neado de la realo pere de teoriaj elementoj, sen rimarki la ĉiutagecon. Unu el la konsekvencoj estos, ke pere de Esperanto aperos alia lingvo pli universala. Viko (Vicente Manzano-Arrondo) estas profesoro pri esplorado de la homa konduto en la Universitato de Seviljo (Hispanujo). Kiel esperantisto, lia ĉefa zorgo ne tiom estas disvastigi la lingvon ekster Esperantujo, sed kunlabori por la celo malplieŭropigi ĝin.
    11:00 14:30 Kelkaj spertoj kiel instruisto de Esperanto Trevor Steele Trevor Steele instruis Esperanton en diversaj kontinentoj, kaj lia sola filo estas denaska Esperantisto.
    12:00 15:30
    13:00 16:30
    14:00 17:30
    15:00 18:30
    16:00 19:30 EDUKADO/INSTRUADO POR LA ESTONTECO laura brazzabeni Estonteco estas defio, instruado estas defio. Kiuj estas la defioj? Kion ni povas fari kiel instruistoj? Laura Brazzabeni, Ĝenerala Direktoro de Itala Instituto de Esperanto, vizprezidantino de IEF, instruistino pri fremdaj lingvoj, precipe la angla (en lernejo por kuiristoj, kelneroj kaj frizistinoj). Oficiale rajtas instrui la anglan, la germanan, la hispanan kaj Esperanton kaj bone regas ankaŭ la francan. Multe uzas Esperanton por vojaĝi tra la mondo. Estrarano pri kongresoj de ILEI.
    17:00 20:30 Postesperanta mondo - kio malhelpas nin atingi tion? Dr Seán Ó Riain Ĉiuj Esperanto-parolantoj konsentus, ke mondo, kiu jam adaptis Esperanton kiel sian internacian lingvon, estus pli bona kaj pli justa mondo. Ni laboras por krei tian mondon dum pli ol kvin generacioj. Kiuj estas la faktoroj, kiuj bremsas nian progreson? Kaj kiel ni povas plej bone venki ilin? Irlanda diplomato kaj lingvisto. Nuntempe respondecas pri la promocio de plurlingveco ĉe la irlanda Ekstera Ministerio. Pli ol 40 jarojn da diplomatia servo, en Bruselo kun EU, Germanio, Pollando, Aŭstralio, Aŭstrio (Aferŝarĝito dum la plej granda parto de 2020). De 2007 ĝis 2015 li estis nacia eksperto ĉe la Eŭropa Komisiono en Bruselo. Ph.D (Trinity College Dublin) pro tezo "Lingvoplanado en Irlando kaj Québec 1919-1985".
    Reklamo: Interkultura Novel-Konkurso Kvin-minuta reklamo post la lasta prelego
    Dimanĉo, aprilo 30, 2023:
    09:00 12:30 Pri interkultura edukado, infanoj kaj ludiloj. Rimarkoj de instruisto kun rara persa akcento Przemysław Paweł Grzybowski Interkultura edukado helpas al homoj alfronti diferencojn. Ĉiu estas diferenca de aliaj personoj pro diversaj kialoj. Ne ĉiam eblas kompreni kaj toleri la diferencojn, kiuj malfaciligas komunikadon. Precipe infanoj bezonas helpon por kiel eble plej efike konatiĝi kun la mondo kaj kun amaso da homoj, kiuj vivadas ĉirkaŭe. Kiel sperta instruisto mi rakontos pri interkultura edukado kaj prezentos al vi epizodon el la persa historio ligitan kun ĝi. La prelego estos riĉe ilustrita. Przemysław Paweł Grzybowski (por esperantistoj Pŝemo) - profesoro de pedagogio en la Universitato de Kazimierz Wielki en Bydgoszcz, Pollando. Li interesiĝas pri interkultura edukado kaj la rolo de rido en sociaj rilatoj. Lia retejo kun senpage elŝuteblaj diverslingvaj publikaĵoj - i.a. en Esperanto, la persa kaj la kurda lingvoj: https://strefa.academia.edu/PrzemysławGrzybowski
    10:00 13:30 La 26-a de julio en la post-esperanta mondo Prof. Renato Corsetti En la post-esperanta mondo la 26-a de julio estos la Intermacia tago de Esperanto, deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kaj celebrata per amaso da retorikaj paroladoj en ĉiuj ĉefurboj de la mondo. Kion ni devas fari por atingi tion en nia antaŭ-esperanta mondo eksa prezidanto de multaj aferoj kaj finfine simpla esperantisto
    11:00 14:30 Irana Kalendaro Saed Abbasi
    12:00 15:30
    13:00 16:30 Humaneco Kaj Solidareco S-ro Georgi Miĥalkov (Julian Modest) (Nur la teksto de tiuĉi prelego estos legata) Julian MODEST (naskiĝis en Sofio en 1952) – pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov – estas bibliotekisto, tradukisto kaj Esperanta verkisto el Bulgario. Li verkis teatraĵon, romanojn, sed ĉefe novelojn, kiuj eligas tute propran, riĉan, profunde homan kaj kortuŝan emoci-senton. Julian Modest estas regula kunlaboranto de la magazino Monato. La 28an de februaro 2022 Georgi Mihalkov iĝis membro de la Akademio de Esperanto (ĝis 2025)
    14:00 17:30 Ĉu oni povas akiri monon per Esperanto? D-ro Keyhan Sayadpour En 1967 mi naskiĝis en Maŝhad, Irano, kie mi pasigis plejmulton da mia vivo. Mi studis ĝeneralan medicinon en Maŝhad kaj diplomiĝis en 1992. Post militservo kaj la servo en foraj regionoj, mi akceptiĝis por specialista kurso pri pediatrio (infanmedicino) kaj diplomiĝis en 2000. Ekde 2002 mi translokiĝis al Tehrano kaj studis subspecialistan kurson pri pediatria kardiologio (infanaj kormalsanoj) . Mi sukcesis gajni la unuan rangon en la fina ekzameno en Irano. Nun mi laboras kiel universitata asocia profesoro en Teherana Universitato de Medicinaj Sciencoj (Infana Medicina Centro).
    15:00 18:30 La unua Sanatorio en Irano, konstruita iel sub la influo de Esperanto! Reza Kheyrkhah La unua sanatorio en Irano estis konstruita antaŭ monatoj. Ĝia direktoro estas S-ro Golamreza Azarhoushang kiu antaŭe pere de Esperanto vojaĝis al multaj landoj por instrui la japanan kurac-metodon Yumeiho. Post instruo al miloj da homoj tutmonde kaj en Irano, finfine li decidis fari centron en kiu Yumeiho estu la ĉefa aplikebla metodo por kuracado. Pasint-vintre kiam mi vizitis Iranon ankaŭ iris tien kaj je mia surprizo ĝi estis multe pli ol mi ekspektis. Estas masaĝejoj, naĝejo, sportejo, sala ĉambro por kuraco, manĝejo ktp. Cetere, ĝi estas la loko kie okazas tiu ĉi IREK. Do mi parolu pri ĝi kaj ĝia historio. Li naskiĝis en Tehrano, la ĉefurbo de Irano. Tuj antaŭ la revolucio de Irano konatiĝis kun Esperanto kaj lernis ĝin. Jarojn poste laboris volontule ĉe C.O. de UEA dum tri monatoj kaj poste laboris ĉe FEL en Belgio provlegante la internacian magazinon Monato por 7 monatoj. Ekde 1990 ĝis 2000 vivis en Japanio kiel profesia Esperantisto kaj dume produktis 10 numerojn de la songazeto Najtingalo. Ekde 2000 ĝis nun vivas en Tajvano kiel la instruisto de la Angla kaj Esperanto. Tie redaktas li la lokan movadan gazeton Formoza Folio kaj daŭre baraktas kun la lernado de la ĉina lingvo!
    16:00 19:30 Esperanto, ebla komuna lingvo de Briksaj landoj (Brazilo, Barato, Rusio, Ĉinio, Sudafriko) Emilio Cid La Briksaj landoj provas hodiaŭ ne plu uzi dolarojn en siaj komercaj rilatoj. Ĉu tiuj landoj daŭre uzos la anglan ? Ĉu ŝanco por esperanto ? Ĉu ekstos esperanta dialekto ? 63 jara brazila poligloto, eks-estrarano pri informado de UEA
    17:00 20:30 Prezenti iranan esperantiston de la jaro
    17:30 21:00 Ferma Programo: Rezolucio de la kongreso, Himno, Adiaŭo
    WordPress Responsive Table