Prezentas sin Hamzeh Shafiee!

Ĉefpaĝo Forumoj Sinprezentoj Prezentas sin Hamzeh Shafiee!

Etikedita: , ,

Rigardas 1 afiŝon (el 1 sume)
  • Aŭtoro
    Afiŝoj
  • #1619
    Klavmajstro

    Mi lernis Esperanton kiam mi estis studento. Tiam estis tiel ke por iri de la hejmo al la kolegio, mi devis elspezi tempon por tri-kvar horoj Ĉiutage. Fake mi ĉiutage prenis buson al la urbo-cento kaj de tie prenis alian buson al la nordo de Tehrano kie situis mia kolegio. Mia loĝejo tiam estis en sudo de Tehrano. Tiel estis ke mi lerni la lingvon dum miaj ĉiutagaj veturoj de kaj al mia hejmo. Tiam estis la jaro 1984, kaj post tri monatoj, mi komencis korespondi kun eksterlandaj E-istoj. Tio donis al mi kuraĝon kaj motivon por daŭrigi la lernadon kaj agadi por konigi la lingvon al la publiko. De tiam ĝis nun, mi pli-malpli aktivas en Esperanto-movado.
    En la jaro 1993, mi konatiĝis kun S-ro Torabi, kaj helpe de la nove starigita grupo IREJO, mi fariĝis parto de Irana Esperantista Junulara Organizo. La postan jaron , en 1994, mi faris mian unuan eksterlandan vojaĝon cele al UK en Koreio, kiu estis ege memor-pleno por mi.
    Post Koreio, mi faris kelkajn aliajn vojaĝojn rilate al mia laboro kaj ankaŭ nur cele al Esperanto. En ĉiuj miaj vojaĝoj, mi kontaktis E-istojn kaj profitis mian lingvo-scion por interkomuniki.
    Nun-tempe mi estas la vic-prezidanto de Irana Esperanto Asocio, kaj daŭre deziras agi kaj helpi la movadon en nia lando.

Rigardas 1 afiŝon (el 1 sume)
  • Vi devas esti ensalutinta por respondi al tiu temo.