Homo nutriĝas tra oreloj

Prezentu kaj/aŭ aŭskultu pri ĉio, kio povas plifortigi nin Esperantistojn individue – ĉu psike kaj sin-konstrue, ĉu movade kaj agade!

“Homo nutriĝas tra oreloj!”

La supra persa proverbo devenas de poemo de Rumi:
“Homo nutriĝas tra oreloj,
Besto dikiĝas tra makzeloj”
Claude Piron tradukis multajn librojn de Omraam Mikael Ajvanhov en Esperanton.
Yuval Noah Harari diris, ke li ne povus verki siajn librojn sen la fokuso, paco kaj enrigardo, akiritaj pere de praktikado de Vipaŝjana Meditado. Li ankaŭ rigardas meditadon kiel vojon por efika esplorado.
Ĉu filozofoj, erudiciuloj, kleruloj kaj mistikuloj kiel Rumi, Oŝo, Ajvanhov, Mahariŝi Maheŝ, S. N. Goenka, kaj Deepak Chopra, pere de siaj paroloj kaj trovitaĵoj povas helpi al ni por pli efike movadumi?
Prezentu kaj/aŭ aŭskultu pri ĉio, kio povas plifortigi nin Esperantistojn individue – ĉu psike kaj sin-konstrue, ĉu movade kaj agade!
Ni pli potencigu unu la alian per memhelpaj fortigaj frazoj kaj aliaj rimedoj, kiuj povas ekipi nin per ag-energio, pli efikaj kaj pli pozitivaj sintenoj, ideoj kaj pens- kaj ag-manieroj.

Homo nutriĝas tra oreloj-4
la 8-an de julio 2020

Homo nutriĝas tra oreloj-5
la 15-an de julio 2020

Homo nutriĝas tra oreloj-1
la 17-an de junio 2020

Homo nutriĝas tra oreloj-2
la 24-an de junio 2020

Homo nutriĝas tra oreloj-3
la 1-an de julio 2020

[contact-form-7 404 "Not Found"]