Zoom-ligilo por IrEK-11:
https://us02web.zoom.us/j/82397970108
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 823 9797 0108
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC
La 11-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-11) okazos en du partoj:
A) ĉeeste: la 30-an de Aprilo kaj la 1-an de majo 2024
B) virtuale: la 4-an kaj 5-an de majo 2024.
Aliĝ-informoj:
Aliĝi al la kongreso estas senpaga.
Aliĝilo por IrEK-11
Kongresa Programo (kompletigota)
Horo | Titolo | Prezentanto | Priskribo de la prezentaĵo | Pri la prezentanto | Foto de la prezentanto | Samtempa Interpretado | |
UTC | Tehrano | ||||||
Mardo, aprilo 30, 2024: | |||||||
06:30 | 10:00 | Malfermo kaj akcepto, Salutoj, Himno | D-ro Keyhan Sayadpour, S-ino F. Taghilu, Ing. Ahmadreza Mamduhi, S-ro Saman Keyvannia | Salut-mesaĝoj | Prezidanto de IrEA, Respondeculoj de la "Scienca Asocio de la Universitato de Tehrano pri Turisma Administrado", Vic-prezidanto de IrEA | ||
07:00 | 10:30 | Jar-raportoj: IREA, IREJO, IRLEI | D-ro Keyhan Sayadpour, Ahmadreza Mamduhi, Hamzeh Shafiee | Raportoj pri la agdoj de Irana Esperanto Asocio dum la pasinta jaro | Laŭvice: Prezidanto, Vic-Prezidanto kaj kasisto de IrEA | ||
07:30 | 11:00 | Ĉu Ekzistas Supera Homa Raso? | D-ro Mohammad Karamudini | En ĉi tiu prelego, mi parolus pri la pseŭdoscienca aspekto de la homa raso kaj la danĝera disvolviĝo de la rasscienco tra la mondo. | Mohammad KARAMUDINI eatas irana priscienca verkisto k akivisto pri promociado de scienco. | ||
08:15 | 11:45 | Uzado de Esperanto por Turismo | D-ro Keyhan Sayadpour | Miaj spertoj pri la uzado de Esperanto por turismi. | |||
09:00 | 12:30 | Irana E-Movado pasint-jare | Hamzeh Shafiee | Kion spertis la Esperanto-movado pasint-jare en Irano | |||
09:30 | 13:00 | Tag-manĝo | |||||
11:00 | 14:30 | Pioniraj Esperantistoj de Irano | S-ro Aliasgar Kousari | Prezenti famajn pionirajn Esperantistojn en Irano | |||
11:30 | 15:00 | Fermo, Komuna Foto | |||||
Merkredo, majo 1, 2024: | |||||||
06:30 | 10:00 | Tuttaga Ekskurso | |||||
Sabato, majo 4, 2024: | |||||||
09:00 | 12:30 | Salut-mesaĝoj | Duncan Charters, Keyhan Sayadpour, Chen Ji, Ahmadreza Mamduhi | ||||
09:20 | 12:45 | Vojaĝu kun INK! | Stela Besenyei-Merger | Ekkonu la Interkulturan Novelo-Konkurson kaj ĝian ligon al Irano. Ni atendas ne nur Esperantajn, sed perslingvajn novelojn en la kvara eldono. Stela Besenyei-Merger el la teamo Bobelarto de la organizantoj prezentas ĝin al vi. | Stela estas la sekretario de la konkurso kaj elkore invitas vin partopreni ne nur INK, sed aliaj aktivaĵojn de Bobelarto. | ||
09:30 | 13:00 | ESPERANTO KAJ TURISMO: ponto inter kulturoj | Laura Brazabenni | Esperanto estas la plej taŭga lingvo por turismumi tra la tuta mondo dank' al sia internacieco. | Laura Brazzabeni, prezidantino de IEF (Itala Esperanto-Federacio) Ĝenerala Direktoro de Itala Instituto de Esperanto, , instruistino pri fremdaj lingvoj, precipe la angla en tirisma lernejo ( lernejo por kuiristoj, kelneroj kaj frizistinoj). Oficiale rajtas instrui la anglan, la germanan, la hispanan kaj Esperanton kaj bone regas ankaŭ la francan. Multe uzas Esperanton por vojaĝi tra la mondo. Estrarano pri kongresoj de ILEI. | ||
10:00 | 13:30 | 'Esperanto de la oriento' kaj cenzuro en Nederlanda Hindio | d-ino Heidi Goes | Temas pri du etaj temoj el la libro 'Movadaj insuletoj'. La unua pri la multaj komparoj kiujn oni faris en la unuaj jardekoj de la pasintaj jarcento inter la indonezia kaj Esperanto. La dua temas pri la cenzuro kiun la nederlandanoj supozis necesa kontrau Esperanto-publikaĵoj kiuj estis senditaj al Nederlanda Hindio, precipe en la 30aj jaroj. | Heidi Goes instruis Esperanton en Indonezio, Malajzio, Orienta Timoro, Maroko kaj Angolo kaj esploris pri la Esperanto-movado en Indonezio, Malajzio, Singapuro kaj Afriko. Ŝi doktoriĝis pri afrikaj lingvoj kaj kulturoj kun disertacio pri la konga lingvaro kaj laboras ĉe la universitato de Gento, Belgio. | ||
11:00 | 14:30 | Scienco-Disvastigo: kial, kiam kaj kiel | Prof. Vicente (Viko) Manzano Arrondo | Lastajn jarojn la disvastigado de la scienco montriĝas pli kaj pli bezonata laŭ pluraj vidpunktoj. Tiel, la publikaj administradoj ne nur apogas sed kelkfoje postulas, ke la projektoj pri sciencaj esploroj klare enhavu celojn rilate al la disvastigo de la scienco per iu el ĝiaj pluraj eblaj konkretaĵoj. Plejmulte oni komprenas, ke tiu afero rilatas al la komunikado de la sciencaj rezultoj pere de facila lingvo kaj direktita al la ĝenerala publiko. Tamen tiu modelo estas jam klare superita. Nuntempe, ĉefe pere de la nomita Civitana Scienco, nescientistaj civitanoj partoprenas en la kolekto de datumoj, eĉ influas en la celoj kaj publikigoj de la esploradoj. Ĉi tiu prelego komenciĝos pere de spektado de video (https://youtu.be/J3M1pYxv_Xg), kiu resume prezentas la temon pere de kvar ŝtupoj aŭ generacioj de scienca disvastigo. La celo estas malfermi postan babiladon kun la publiko, scienca kaj nescienca, kun la revo komprenigi kaj lerni rilate al la pluraj avantaĝoj de la nuntempa disvastigado de la scienco. | Ekde mia alveno al Esperantujo, mi havis la ŝancon sperti plurajn situaciojn, kie la partoprenantoj alvenas de diversaj landoj kun diversaj kulturaj referencoj. La kampoj de la interkultura komunikado kaj de la interkultura edukado amasas jarojn de studoj, multajn publikigaĵojn kaj plurajn spertulojn. Tamen mi deziras nur kunhavigi la rezultojn de miaj propraj spertoj, kelkaj el ili vivitaj rekte, kaj pluraj konitaj danke al la detala priskribo de la homoj, kiuj rekte spertis situaciojn de klara kultura diverseco. La enhavo estos montrita je la flanko de la kunteksto de la alveno, la samtempaj homaj rilatoj kaj la provoj (hejmtaskoj kaj ekzamenoj). | ||
12:00 | 15:30 | Belecoj de suda Irano | D-ino Azar Karimi | La prelego "Belecoj de suda Irano" estas pri la interesaj historiaj lokoj kaj naturaj belecoj de Ĥuzestan-provinco, sude de Irano. | Zahra Karimi, prof. pri ekonomiko, Universitato de Mazandarano, Babolsaro, Irano. Specialisto pri labor-merkato, kaj ekonomia evolouado. Ŝia lasta libro estas: "Kiel la 'Drako' vekiĝis?". Tio estas pri la kialoj de la ĉina ekonomia miraklo kaj ĝiaj lecionoj por Irano. | ||
13:00 | 16:30 | pri la historio de Esperanto en Singapuro | d-ino Heidi Goes | Jam de la komenco de la 20a jarcento io aperis pri Esperanto en ĵurnaloj en Singapuro. La movado neniam estis tre granda, sed tamen indas konatiĝi kun ĝi. La prelego estas bazita je la libro 'Movadaj insuletoj' kiu enhavas duonĉapitron pri Singapuro. | Heidi Goes instruis Esperanton en Indonezio, Malajzio, Orienta Timoro, Maroko kaj Angolo kaj esploris pri la Esperanto-movado en Indonezio, Malajzio, Singapuro kaj Afriko. Ŝi doktoriĝis pri afrikaj lingvoj kaj kulturoj kun disertacio pri la konga lingvaro kaj laboras ĉe la universitato de Gento, Belgio. | ||
14:00 | 17:30 | Kiel mi mond-vojaĝis kiel Esperantisto? | Reza Kheyrkhah | Mi vojaĝis al 22 landoj en 4 kontinentoj danke al Esperanto. Kvankam mi lernis la anglan kaj profesie estis por jaroj tradukisto de la anglaj internaciaj ĵurnaloj por Irana gazetaro, sed tiu kono de la angla ne donis al mi okazon vojaĝi monde kaj renkonti kaj amikiĝi kun tiom da homoj en tiom da landoj. Mi prelegos pri miaj vojaĝoj al iuj landoj kiujn mi vizitis pere de Esperanto. | Li naskiĝis en Tehrano, la ĉefurbo de Irano. Tuj antaŭ la revolucio de Irano konatiĝis kun Esperanto kaj lernis ĝin. Jarojn poste laboris volontule ĉe C.O. de UEA dum tri monatoj kaj poste laboris ĉe FEL en Belgio provlegante la internacian magazinon Monato por 7 monatoj. Ekde 1990 ĝis 2000 vivis en Japanio kiel profesia Esperantisto kaj dume produktis 10 numerojn de la songazeto Najtingalo. Ekde 2000 ĝis nun vivas en Tajvano kiel la instruisto de la Angla kaj Esperanto. Tie redaktas li la lokan movadan gazeton Formoza Folio kaj daŭre baraktas kun la lernado de la ĉina lingvo! | ||
15:00 | 18:30 | Lernu kaj ĝuu kun ni | Marija Jerkovic | Sur la insulo Prvić en la Adriatika maro ni okazigos la Kroatan Jarkongreson; krom la distra programo, ni organizos la prelegojn, kaj la Esp-kursojn por neesperantistoj. Oni povos vidi la belecojn de la kroataj insuloj kaj urboj. Tio estos internacia renkotiĝo. | Mi loĝas en Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio, kie mi diplomiĝis pri la kroata kaj la angla lingvoj. En 2013 mi diplomiĝis pri interlingvistiko kaj esperantologio en Poznano, Pollando, ĉe Univerzitato Adam Mickiewicz kun tre bona noto. Nun mi estas estrarano de ILEI, gvidas Esp-kurson por tri plenkreskuloj kaj estas ILEI-sekciestro en Kroatio. | ||
16:00 | 19:30 | Ĝemelaj urboj kaj turismo | François LO JACOMO | Antaŭ kelkaj jaroj, la franca urbeto Baugé festis la kvardekjariĝon de sia ĝemeliĝo kun germana urbeto Kelsterbach: tiun ĉi ĝemeliĝon iniciatis germanaj esperantistoj dum sia vizito al la kastelo Greziljono. Multaj urboj ĝemeliĝis, kaj pri tio esperantistoj povas roli per regula kontakto kun la urbestraroj, konvinkante, ke ĝemeliĝo favoras turismon. Kaj reciproke, ĝemeliĝo estas bona okazo montri la avantaĝojn de Esperanto. Ĝi nun estas grava agadkampo de UEA, kaj regulaj zoom-kunsidoj okazas pri tio. | Matematikisto kaj lingvisto, nun emerita, esperantisto de 1971, aktiva en pluraj organizoj, interalie Greziljono (prezidanto) kaj UEA (estrarano pri ĝemelaj urboj). | ||
17:00 | 20:30 | «Nova libro: Lingvopoliko kaj la Estonto de Eŭropo», Routledge, 2023. | Seán Ó Riain | La libro ofertas internan perspektivon pri lingvopolitiko en EU, kunigante du ĉefajn figurojn, kiuj bone konas ĝian evoluon por kritike pripensi la estontecon de lingvopolitiko kaj praktikoj en post-Britelira Eŭropo. Naskita el la libro «La Angla kaj Tradukado en Eŭropa Unio» de Alice Leal, ĉi tiu volumo prezentas komentitajn intervjuojn kun Seán Ó Riain, lastatempe nomumita Direktoro pri Multlingvismo fare de la irlanda diplomatia servo, kies jardekoj da sperto en ŝlosilaj mejloŝtonoj en EU-lingva politiko ofertas unikan perspektivon pri ĝia evoluo. | Irlanda diplomato kaj lingvisto. Nuntempe respondecas pri la promocio de plurlingveco ĉe la irlanda Ekstera Ministerio. Pli ol 40 jarojn da diplomatia servo, en Bruselo kun EU, Germanio, Pollando, Aŭstralio, Aŭstrio (Aferŝarĝito dum la plej granda parto de 2020). De 2007 ĝis 2015 li estis nacia eksperto ĉe la Eŭropa Komisiono en Bruselo. Ph.D (Trinity College Dublin) pro tezo "Lingvoplanado en Irlando kaj Québec 1919-1985". | ||
Dimanĉo, majo 5, 2024: | |||||||
09:00 | 12:30 | La Ido-skismo | Trevor Steele | Dum kelka tempo Ido estis danĝera rivalo de Esperanto, sed eblas argumenti, ke la krizo de la unua jardeko de la 20-a jarcento fine helpis Esperanton. | Mi estas aŭstraliano multe vojaĝinta en la mondo, instruinte Esperanton, la germanan, kaj la anglan. Dum la periodo 2002-2004 mi estis la ĝenerala direktoro de UEA. Ĉefe mi estas konata de romanoj en nia lingvo. | ||
10:00 | 13:30 | Mil naŭcent okdek kvar (1984) de George Orwell -- 75 jarojn poste | prof. Giridhar Rao | En sia romano 1984, Orwell esploris multajn flankojn de nia nuna mondo. Ni prezentas la aŭtoron kaj lian klasikan, malutopian verkon. | A. Giridhar RAO doktoriĝis pri la sciencfikcio. Nun li esploras kun siaj studentoj la pedagogion de lingvo kaj literaturo. Tion li faras en la Fakultato de Edukado en Universitato Azim Premji en Bengaluro, Barato. Temas pri universitato kiu celas kontribui al la kreado de justa, egaleca, kaj daŭripova mondo. Li estas membro de la Akademio de Esperanto. | ||
11:00 | 14:30 | Ĉiuj parolas pri milito, esperantistoj parolu pri paco | prof. Renato Corsetti | En la nuna mondo ni atingis kun 40-jara malfruo la antaŭvidoj de George Orwell [ĝoĝ oŭel] en sia romano 1984. En la mondo estas granda deziro pri milito, ne de la normalaj homj sed de la potenculoj. Esperantistoj kontraŭu ĉi tion. | Veterana esperantisto provanta transdoni al junaj esperantistoj la instigon ŝanĝi la mondon. Ĉefe instruas Esperanton rete. Eksa prezidanto de multaj aferoj kaj finfine simpla esperantisto | ||
12:00 | 15:30 | Esperanto-turisma evento en Beogrado, aŭguste 2024 | Radojica Petroviĉ | Serbio, kun sia geografia kaj historia situo inter la Oriento kaj la Okcidento, en la sudo de la Nordo, estas interkruciĝejo de vojoj: popolmigraj, ekonomiaj, kulturaj, militaj kaj pacaj. Beogrado, la antikva Singidunumo kaj moderna ĉefurbo de Serbio, gastigos esperantistojn el najbaraj kaj foraj landoj, kiuj diskutos siajn movadajn temojn, planos komunajn projektojn, trejniĝos pri inkluzivo kaj interkultureco en lingva edukado, ĝuos Esperanto-kulturan programon kaj konatiĝos kun spuroj kaj nunoj de la turbula historio kaj tradicirĉa kulturo. | Mi vivas Esperanton pli ol 55 jarojn, ekde mia gimnazia aĝo. Per kaj pro Esperanto mi realigis 90% de miaj vojaĝoj prooficaj kaj privataj al trideko da landoj ĝuante avantaĝojn de la Esperanta turismo. Mian profesian laboron de informadikisto kaj universitata instruisto pri komputika didaktiko, mi kunligis kun mia esperantista agado ĉefe sur la tereno de interkultura pedagogio de Esperanto. Mi prelegis kaj artikolis pri tiuj temoj en internaciaj konferencoj kaj revuoj esperantistaj kaj neesperantistaj. | ||
13:00 | 16:30 | "Esperanto-turismo en Zaozhuang, Cxinio" | prof. Alessandra Madella | En Zaozhuang-Universitato trovigxas Muzeo de Esperanto, kiu altiras vizitantojn el la tuta Cxinio kaj el eksterlando. Krome, estas aktiva kunlaboro pri Tio kun la Esperanto-arbaro en la sudo de la urbo Zaozhuang. Mia prezentado klopodas montri kiel Esperanto-turismo kapablis sin organizi en tiu situacio kaj kiel tio gravas por la videbleco de la urbo. | Alessandra Madella instruas Interkulturan Komunikadon kaj Esperanton cxe Zaozhuang-Universitato kaj estas la Vic-prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj | ||
14:00 | 17:30 | Edukado al respektoplena turismo | s-ino Mirejo Groĵan | senrita emerito, multjara instruisto, babilema poligloto, senbrutara nomado. | |||
15:00 | 18:30 | Malrapida vojaĝado | Fransoazo Noireau | Mezveturiloj estas elektraj veturiloj bazitaj sur bicikloj sed pli rapidaj, danke al elektra motoro. Ili veturas malrapide kaj tiel ili ebligas al ni pli bone observi dum la veturado. Rapide-Senvide Z. . Eblas veturi sur mallarĝaj vojoj meze de naturo kaj ĝin observi, admiri kaj lerni. Necesas peti tranokton ĉe lokanoj, ĝuante personan ĉiĉeronadon. Mi montros al vi multajn portelefonajn programetojn por plani biciklan itineron, sen retaliro voĉe gvidi vin, doni nomojn de vidataj plantoj aŭ aŭdataj birdoj, legi sur mapo artikolojn de Vikipedio pri apudaj vidindaĵoj, ktp. | Mi nun uzas ekologian veturilon, kiun mi jam prezentis en via kongreso. Mi estas 60 jaraĝa. Pro mia ne tre bona sano kaj malfacilo por paŝadi, ne plu eblas elturniĝi sen tiu mezveturilo. Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo Z. Kiel esperantistino, mi ne plu vojaĝas sed mi nun pli partoprenas al lokaj aranĝoj en mia regiono, Bretonujo, tre bone organizitaj de komplezaj membroj de niaj asocioj. Kaj mi tre ofte gastigas vojaĝantojn, ĝuste hieraŭ, la bonegan esperantiston Trigo (Peng Ĉeng Min) kaj lian mirindan filinon Peonio (Peng Nyan). En ĉiu aĝo ties saĝo (de mi!) | ||
16:00 | 19:30 | Mia vojaĝo al Japanio por instruado de Esperanto dum la Transjara Kurskunveno 2023 | Hoan Tran (Ĝojo) | Transjara Kurskunveno estas ĉiujara evento okazigata de EPA ĉe Oomoto-Centro en Kameoka, Kioto. Lastjare mi havis honoron esti invitita kaj gvidi kurson dum la evento. Estis multaj interesaĵoj pri kulturo, religio kaj esperanto tie. | Tran Thi Hoan (Ĝojo), esperantistiĝis en 2011. + Prezidanto de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) + Estrarano de KAOEM + Studento de Post-diplomaj Interlingvistikaj Studoj en Poznano. + Ĉefe okupiĝas kaj aktive agadas en Edukado kaj Instruado de Esperanto. | ||
17:00 | 20:30 | Vojaĝu kun INK! | Stela Besenyei-Merger | Ekkonu la Interkulturan Novelo-Konkurson kaj ĝian ligon al Irano. Ni atendas ne nur Esperantajn, sed perslingvajn novelojn en la kvara eldono. Stela Besenyei-Merger el la teamo Bobelarto de la organizantoj prezentas ĝin al vi. | Stela estas la sekretario de la konkurso kaj elkore invitas vin partopreni ne nur INK, sed aliaj aktivaĵojn de Bobelarto. | ||
17:20 | 20:50 | Prezenti iranan esperantiston de la jaro | |||||
17:30 | 21:00 | Ferma Programo: Rezolucio de la kongreso, Himno, Adiaŭo | |||||