Estimataj!
Venont-sabate la 9an de Bahman-monato 1395 (=28/01/2017) okazos monata prelego en IREA-oficejo. Preleganto: s-d/ro Sayadpour, temo: Ugando, horo: la 17a , loko: konstanta adreso de IREA-oficejo. Bonvenon
Estimataj!
Venont-sabate la 9an de Bahman-monato 1395 (=28/01/2017) okazos monata prelego en IREA-oficejo. Preleganto: s-d/ro Sayadpour, temo: Ugando, horo: la 17a , loko: konstanta adreso de IREA-oficejo. Bonvenon
Monata prelego okzos la 15an de Azar-monato =(5/dec/2016), pri la ekologia muzeo en Saravan, Gilan. Preleganto: Samideanino N. Solat
Horo: la 18a, Loko: IREA-oficejo
Bonvenon
Estimataj!
Sabate la 12an de Tir (2-a de Julio 2016), s-ino Solat prezentos siajn fotojn pri franca veturo al UK 2015, ĵus antaŭ tio ke ili fariĝu tute sensignifaj. B.v. dissendi la novaĵon inter interesantoj.
Loko: IREA- oficejo
Horo: 18a
Ĥordada prelego okazos sabate la 10-an de Ĥordado ekde la 17-a en IREA-oficejo. D-ro Sayadpour prelegos pri “Piedpilka Mondpokalo”. Kvankam la baldaua pokalo estos la dua post naskiĝo de niaj prelegoj, ĝi estas la unua en kiu nia nacia teamo partoprenos. Ni invitas ĉiujn partopreni.
La 26-an de Aprilo je la 5-a ptm. okazis Monata Prelego en IREA-Oficejo. La preleginto (S-ro Hamzeh Shafiee) prelegis pri la okazinta unua Irana Esperanto-Kongreso. En la kunsido partoprenis 8 Personoj.
Ĉi-monata MoRo (Monata Renkontiĝo), de Abano (Novembro), estis turnopunkto en la historio de la Esperanto-Movado en Irano. Kunvenis 17 ge-esperantistoj por inaŭguri la novan oficejon de IREA. La ĉefaj temoj de la diskutoj estis pri la kostoj de la oficejo, okazigi de kursoj, kaj la venont-jara landa kongreso. Estis decidite ke por kovri perton de la kostoj, ĉiumonate la partoprenantoj pagu po 10000 Tomanoj. Ankaŭ planigi la novajn kursojn estis aprobita kaj S-roj Mamduhi kaj Shafiee okazigos la unuajn kursojn. La kotizo por la elementa nivelo estos 50000 Tomanoj.
La partoprenantoj diskutis la preparitan planon por okazigi landan kongreson. Estis decidite ke por malpliigi la kostojn, ni serĉu rimedojn por ke la kongresejo estu elektota laŭ la nombro de aliĝintoj post la unua periodo. Nome, ni publikigu la anoncon kaj varbu partoprenontojn dum unu monato, kaj poste laŭ la rezulto elektu taŭgan lokon kaj paŝu por la teknikaĵoj.
Estis donacita al la asocio monhelpon sume 190000 Tomanoj Kolektive. Krome, S-ino Fahmi helpis al Omid-Ŝparkaso 50000 Tomanoj. Krome, membriĝis S-ino Mamduhi kiel la unua patrona-membro por la venonta jaro, pagante 40000 Tomanoj. Ĉiujn kostojn jam pagita por purigi kaj prepare la oficejon fare de S-ino Emrani, laŭ ŝia bonvolo, estas konsiderita kiel ŝia helpo al la asocio.
Partoprenantoj: GeS-roj: Ghadiri, Fahmi, Nami, B. Mamduhi, Emrani, F. Dortaj, Fakurian, Vafa, Naseri, Shafiee, Shaeri, Sayadpour, Hashemian, Zargaripur, Moghaddasi, Ghods, Ziaee.
Jxauxde la 31-an de mordado (22-an de auxgusto) ekde la 18-a en la oficejo prelegos s-ro Murat Ozdizdar, fama aktiva turka esperantisto kaj la motoro de turkia esperanto-movado, pri “Turkio kaj turkia e-movado”.