دسته: Senkategoria

  • Kunpens(ig)ado: Esperanto kaj Universitatoj (Ĉiuj Sesioj)

    De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj – Ĉu Ĉio nur Fantazio? Kial ne Okazas Io?

    La registritajn filmojn de ĉiuj sesioj – kun partopreno de ĉ. 40 samideanoj, kaj kontribuoj de i.a. geprofesoroj Illona Koutny, Nina Daniljuk, Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Orlando Raola, Dennis Keefe, Vincente Manzano-Arrondo kaj Amri Wandel – vi povas spekti en: 

    https://www.espero.ir/eo/kunpensado/

    Ekde la projekto de Internacia Koresponda Universitato Komenio (Comenius) en la 1980aj jaroj ĝis la hodiaŭa Internacia Reta Esperanto-Universitato; Ni invitas ĉiujn partopreni en nia Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj, i. a. kaj speciale tiujn, kiuj interesiĝas pri tiaj universitatoj el establoj kiel ĈEL (kaj ĉinaj universitatoj), AIS, IKU (ISU), E@I, ESF, ILEI, UEA, TEJO, KAEST, …

    Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas MP-por-Esperanto-gxenerale-1024x538.jpg
    Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas MP-po-E-en-Univoj-1024x540.jpg

     

    De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj – Ĉu Ĉio nur Fantazio? Kial ne Okazas Io?

    La registritajn filmojn de ĉiuj sesioj – kun partopreno de ĉ. 40 samideanoj, kaj kontribuoj de i.a. geprofesoroj Illona Koutny, Nina Daniljuk, Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Orlando Raola, Dennis Keefe, Vincente Manzano-Arrondo kaj Amri Wandel – vi povas spekti en: 

    https://www.espero.ir/eo/kunpensado/

    Ekde la projekto de Internacia Koresponda Universitato Komenio (Comenius) en la 1980aj jaroj ĝis la hodiaŭa Internacia Reta Esperanto-Universitato; Ni invitas ĉiujn partopreni en nia Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj, i. a. kaj speciale tiujn, kiuj interesiĝas pri tiaj universitatoj el establoj kiel ĈEL (kaj ĉinaj universitatoj), AIS, IKU (ISU), E@I, ESF, ILEI, UEA, TEJO, KAEST, …

    Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas MP-por-Esperanto-gxenerale-1024x538.jpg
    Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas MP-po-E-en-Univoj-1024x540.jpg

     

  • Origamio Kaj Esperanto: Ĉu Eblas Dialogo Kaj Kunlaboro?

    Ni volas prezenti origamion kiel nevorta universala lingvo, kiu faciligas la komunikadon kaj trovi, en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.

    Ĉifoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli tre atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

    Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

    Ateliero – 1.  Origamio kiel simbollingvo, kiu kunigas homojn kaj pli faciligas komunikadon.

    Ni faros malgrandan ekskurson en la historion de origamio kaj kreos kelkajn plej malnovajn modelojn, kiuj rolas kiel simboloj kaj «parolas» senvorte.

    La ateliero daŭros ekde la 17.30 ĝis la 19.00 laŭ la horzono de Francio, ĉiudimanĉe.

    Jen la ligilo por la virtuala ateliero de origamio:

    https://us02web.zoom.us/j/85400237948

    Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948

    Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj

    Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.  

  • La Rezolucio de la 7-a Irana Esperanto-Kongreso (Virtuala)

    La Rezolucio de la 7-a Irana Esperanto-Kongreso (Virtuala)

    La 7-a Irana Esperanto-Kongreso, kio unuafoje – sekve de la k(o)ronvirusa epidemio – okazis rete de la 16-a ĝis la 19-a de aprilo 2020 kun 121 partoprenintoj el 35 landoj;

    – Aŭskultinte la salutmesaĝojn de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj de la esperantistaj organizaĵoj el Ĉinujo, Germanujo, Indonezio, …..;

    – Aŭskultinte la paroladon de unu el la grandaj nuntempaj lingvistoj, d-ro Robert Phillipson, el la universitato de Kopenhago, la plej konata subtenanto de egaleco kaj kontraŭ-imperiismo en la kampo kultura kaj lingva;

    – Debatinte pri la problemoj de la movado por la internacia lingvo Esperanto en Irano kaj en la mondo;

    – Analizinte la situacion en multaj landoj lige al la krizo pro la monda epidemio kaj lige al aliaj nesolvitaj problemoj pri manko de kunlaboro inter landoj kaj pri agresoj militaj kaj ekonomiaj

    Deklaras, ke:

    – Problemoj kiel tiuj de la monda epidemio kaj de la klimato-ŝanĝiĝo klare montras, ke la mondo estas unu, kaj interligita, kaj ke tiaj vastaj kaj vere danĝeraj problemoj povas esti solvataj nur je tutmonda nivelo;

    – Solvoj de tiaj problemoj kaj de aliaj, kiel malsato, manko de lernejoj kaj kuracado por ĉiuj, bezonas mondon sen militoj kaj sen aliaj formoj de agreso;

    – Sociaj sistemoj, kiuj privilegias individuajn rajtojn kaj individuan profiton kaj malatentas sociajn problemojn kaj solidarecon kun suferantoj pro mizero, subevoluo aŭ malsanoj, jam montris sian kruelecon al homoj kaj sian neefikecon en krizaj situacioj kiel la nuna kaj devas absolute ŝanĝiĝi;

    – Post la fino de la nuna krizo pro la monda epidemio, la mondo bezonos pacon, dialogon, solidarecon kaj toleremon antaŭ malsameco de ideoj kaj vivkonceptoj;

    – En tia nova mondo sen imperiismoj kaj hegemoniismoj ankaŭ en la lingva kaj kulturaj kampoj, la internacia lingvo Esperanto, tutmonda lingvo de paco, interkompreniĝo kaj kunlaboro, povos trovi sian ĝustan kaj justan lokon.

  • Zamenhof-tago en Irano

    Irana Esperanto Asocio okazigis specialaln kunvenon okaze de la 160-a naskiĝ-datreveno de Zamenhof. En la kunveno partoprenis dek personoj. La programo konsistis el du prelegoj: Ing. Mamduhi kun la temo “Esperanto, kial jes?!” kaj d-ro Sayadpour kun la temo “Kuraco kaj Paco”. Post la prelegoj la partoprenantoj ĝuis regaladon per kukoj kaj kafo.

  • Monata Prelego – Nov. 2019

    Monata Prelego
    Temo: instrui fremdajn lingvojn en Ĉinio
    Prelegonto: Saed Abbasi
    Dato: 3-an de novembro 2019 je la 16-a horo
    Loko: IREA-Oficejo

  • “Esperanto Per Rekta Metodo” en la persa

    Fame-konata lernolibro de Stano Marĉek “Esperanto per Rekta Metodo” jam estas eldonita en Irano. La libro estas tradukita en 42 lingvoj kaj la persa eldono estas la 43-a lingvo en kiu la libro tradukiĝas. La tradukon faris S-ro Said Baluĉi.

  • Monata Prelego

    Monata Prelego
    Temo: Kiel Organizi Esperantajn Renkontiĝojn
    Prelegonto: S-ro Rezaifar
    Dato: 28-an de Julio 2019 je la 17-a horo
    Loko: N-ro 9, Memar strateto, Fajjazi Strato, Azarbajĝan Strato, Tehrano

  • Monata Prelego de Majo: “Slovenio, krucvojo de tri kulturoj”

    Dimanĉe la 26-an de majo (5-an de Ĥordad-monato laŭ la Persa kalendaro) ekde la 5-a vespere en IREA oficejo prelegis D-ro Saŭadpour pri “Slovenio, krucvojo de tri kulturoj”. En la preleg-sesio partoprenis 8 personoj. La interesa aspekto de tiu ĉi kunsido estis ĉeesto de du novaj vizaĝoj kiuj estis informitaj pri la okazo pere de sociaj retoj.

  • Nova IREA-Oficejo

    Fine nia longedaŭra revo realiĝis. Irana Esperanto-Asocio fine kaj perhelpe de karaj gesamideanoj sukcesis aĉeti 42 metran apartamenton en la centro de Tehran. Jen la adreso:

    Tehran, Ghomhuri, antaŭ ol Ferosi, Shejbani, Saberi, Nu: 3, Ap 3

    Inaŭguro okazos en alia monato

     

     

  • E-aj gastoj en Irano kaj en IREA

     Karaj geesperantistoj!

    Dimanche la 25a de februaro (= 6/Esfand/96) ni havis du programojn:

    1- monata prelego , 2- intervizito kun niaj du francaj samideanoj Kamij Bᴏɴᴠɪᴠᴏ kaj Aleks Aɴᴅʀᴇ. En la oficejo je la 17a horo.