Horo | | Titolo | Prezentanto | Priskribo de la prezentaĵo | Pri la prezentanto | Foto de la prezentanto |
UTC | Tehrano | | | | | |
Ĵaŭdo, majo 12, 2022: | | | | | | |
11:30 | 16:00 | Malfermo kaj akcepto, Salutoj, Himno | Prof. Humphrey Tonkin | Salut-mesaĝoj | Honora prezidanto de UEA & TEJO |  |
| | | Prof. Duncan Charters | | Prezidanto de UEA |  |
| | | S-ino Chen Ji | | Direktoro de Oficejo de Ĉina Esperanto-Ligo |  |
| | | D-ro Keyhan Sayadpour | | Prezidanto de IrEA |  |
| | | Inĝ. Ahmad Mamduhi | | Prezidanto de ILEI |  |
12:00 | 16:30 | Esperanto kaj la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo | Prof. Seán Ó Riain | Dum la pasinta jaro EU faris Konferencon pri la Estonteco de Eŭropo. La plej populara propono en la eduka areo, kaj la 5-a plej populara el ĉiuj 16.000 proponoj ricevitaj de civitanoj, estis la propono de EEU pri la Multlingva Akcelilo. Tio baziĝas sur dujara programo en Bulgario, Kroatio kaj Slovenio, financita fare de EU Erasmus +, por uzi limigitan kaj zorge elektitan kvanton da Esperanto por prepari bazlernejanojn por lerni aliajn lingvojn. Malgraŭ sia populareco la EEU-propono ne estis menciita en la konkluda dokumento de la Konferenco, pro manko de scio pri Esperanto kaj fortaj antaŭjuĝoj bazitaj sur manko de scio. Kiel ni alfrontu tiun situacion ? | Irlanda diplomato kaj lingvisto. Nuntempe respondecas pri la promocio de plurlingveco ĉe la irlanda Ekstera Ministerio. Pli ol 40 jarojn da diplomatia servo, en Bruselo kun EU, Germanio, Pollando, Aŭstralio, Aŭstrio (Aferŝarĝito dum la plej granda parto de 2020). De 2007 ĝis 2015 li estis nacia eksperto ĉe la Eŭropa Komisiono en Bruselo. Ph.D (Trinity College Dublin) pro tezo "Lingvoplanado en Irlando kaj Québec 1919-1985". |  |
13:00 | 17:30 | Flankaj efikoj de la pandemio. Ĉu vere flankaj? | S-ino Mirejo Groĵan | Unue la fakto, ke multaj partoprenantoj plibonigis siajn kapablojn uzi la Reton kaj sian komputilon. Due la fakto, ke Afrikanoj povis partopreni. | Mireille Grosjean, senrita emerito, senbrutara nomado, babilema poligloto, membro de la NRO «Scio Sen Bariloj», kiu agadas en Afriko. |  |
14:00 | 18:30 | Londona Esperanto-Klubo; de 1903 ĝis la pandemio kaj ĝia nuna vivo | Prof. Renato Corsetti | La Londona Esperanto-Klubo estas unu el la plej malnovaj kluboj en la mondo. Por saluti ĝin, Zamenhof en la tiama Varsovio devis lerni novan teĥnikon, por sendi surbendigitan mesaĝon.Ĝi faris multajn aferojn en sia 96-jara ekzistado ĝis la pandemio, sed pro la pandemio ĝi akiris novan vivon. | Veterana esperantisto provanta transdoni al junaj esperantistoj la instigon ŝanĝi la mondon. Ĉefe instruas Esperanton rete. |  |
15:00 | 19:30 | Rido kiel rimedo kontraŭ malfeliĉo ne nur dum sociaj krizoj | Prof. Przemysław Paweł Grzybowski (por esperantistoj Pŝemo) | Dum sociaj krizoj kiel epidemio kaj en personaj travivaĵoj kaŭzitaj i.a. de malsano kaj morto, rido estas unu el la rimedoj, kiuj helpas „batali” kontraŭ timo, doloro kaj negativaj psikaj sekvoj de diversaj okazaĵoj. Unuj el la plej famaj fakuloj, kiuj ridigas homojn por helpi ilin estas doktoroj klaŭnoj (hospitalaj klaŭnoj). La riĉe ilustrota per fotoj prelego temos pri agado de la personoj, kiuj dividas sian amon kaj kaj provas helpi al aliaj ridigante ilin kaj ridante kun ili. | Profesoro de pedagogio en la Universitato de Kazimierz Wielki en Bydgoszcz, Pollando. Li interesiĝas pri interkultura edukado kaj la rolo de rido en sociaj rilatoj. Lia retejo kun senpage elŝuteblaj diverslingvaj publikaĵoj - i.a. en Esperanto, la persa kaj la kurda lingvoj: https://strefa.academia.edu/PrzemysławGrzybowski |  |
16:00 | 20:30 | Pozitivaj influoj de la pandemio | Prof. Duncan Charters | Pandemio, aŭ tutmonda endemio, estas laŭdifine negativa pro tio ke ĝi atakas la homaron sendiskriminacie kaj rezultigas perturbojn en homaj korpoj kaj en la ĉirkaŭanta socio. Tamen en la historio de la homaro, la plej grandaj defioj ofte plifortigis la kuraĝon strebi por venki tiajn atakojn al la individuo kaj la socio, naskante pli altan nivelon de kreemo kaj inventemo, tiel plifortigante pacajn rilatojn kaj montrante la vojon al solvemo de sociaj problemoj. Je spirita nivelo, pozitivaj influoj povas inkluzivi pli altan esprimadon de kompato kaj aktivan subtenon al suferantaj kunvivantoj. Por la seninterrompa edukado de la nova generacio, milionoj da instruistoj trovis sin devigitaj pli bone konatiĝi kun teknologiaj rimedoj kaj trejniĝi por ilin uzi favore al lernantoj devigitaj resti hejme. Kiel esperantistoj, ni esploru kiel ni povos kontribui al la dumpandemia kaj postpandemia mondo kie nia movado potenciale rapide kreskos, kaj montriĝos bezonata per virtualaj kontaktoj eĉ pli ol per persona ĉeesta interagado. | Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2019, magistriĝis ĉe la angla Universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la usona Universitato de Indiana. Dum sia lingvoinstrua kariero li instruis la hispanan lingvon en pluraj universitatoj inkluzive la nunan, Principia College, kaj estis pionira universitata instruisto de Esperanto en programoj en Usono. Li servis diversmaniere al UEA, kaj en Valencio en 1993 gvidis la Kongresan temon de la UK pri "Edukado por al 21-a jarcento". En siaj diversaj universitatoj kaj en profesiaj konferencoj li aktivis por Esperanto kaj ofte instruis la lingvon. Li servis kiel prezidanto de ELNA (nun la Landa Asocio Esperanto-USA), kaj aktivis nacie kaj internacie en edukado, interalie kiel prezidanto de ILEI. Li estas membro de la Akademio de Esperanto. |  |
17:00 | 21:30 | UK 2022 en Montrealo, Kanado | S-ro Andy Blair | | Regiona kunordiganto de IKEF Nord-ameriko Dumviva membro de IKEF |  |
18:00 | 22:30 | KER-ekzamenoj trapaseblas nun ankaŭ rete | D-ino Katalin Kovats | Informado pri la retaj ekzamenoj, ilia graveco, teknikaj defioj kaj la junia debuto | Katalin Kováts (HU-NL), filologo, diplomita lingvoinstruisto pri Esperanto (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo. Ŝi estas la ĉefrespondeculo pri la UEA-KER-ekzamenoj. De pli ol 20 jaroj redaktanto de la retejo edukado.net. Redaktoro de la Manlibro pri instruado de Esperanto, elpensinto de la programo Ekparolu! kaj la ludo RISKO. |  |
Vendredo, majo 13, 2022: | | | | | | |
11:00 | 15:30 | "Origamio por trankviliĝi kaj altigi la spiritostaton" | S-ino Larysa Osadchuk | Prelegeto kaj ateliero. Nuntempe origamio estas ofte uzata en artoterapio por malstreĉigi. Faldado de simplaj origamiaj modeloj similas al magia truko aŭ malgranda spektaklo, en kiu, el kvadrata papero dum kelkaj minutoj, oni povas obteni floron, papilion aŭ skatolon por donacoj. Origamiumo ebligas eviti negativajn pensojn dum malfacilaj momentoj, altigas la spiritostaton, plibonigas komunikadon kaj alportas multe da ĝojo. | Larysa Osadchuk - biologo laŭ la unua profesio (la dua estas reĝisoro de pupteatro), aŭtoro de pluraj artikoloj pri molekula genetiko. La lastajn 30 jarojn ŝi estas pedagogo pri origamio kaj pupteatro; ekde 2000 - organizanto de la origamia klubo de Kievo kaj iniciatinto de la disvolviĝo de la origamia movado en Ukrainio. Ŝi esperantiĝis ekde 2012. Unu el ŝiaj celoj en la vivo estas la disvastigo de origamio kaj Esperanto por diskonigi la grandan potencialon de origamio en scienco, tekniko, pedagogio, artoterapio kaj komunikado kaj ankaŭ montri, kiel origamio kaj Esperanto, se ili kunlaboras, povas ege plibonigi interkompreniĝon kaj fidon inter homoj. |  |
12:00 | 16:30 | Reagordi la instruan kaj tradukan artojn (Kun anglalingvaj subtitoloj) | Prof. Probal Dasgupta | Jam de kelkaj jardekoj, akceptante la utopiecon de la “fina venko”, ni en la Esperanto-movado emfazas nian rolon en la edukado. Ni deziras reagordi la tagordon, celante ke oni eduku al la sendiskriminacia akceptemo pri interhomaj diferencoj. Ni ofte forgesas ke ankaŭ la tradukado havas instruan efikon. Reagordi la tagordon de la tradukado devas ricevi prioritaton; esperantistoj oftege verkas kaj legas tradukojn. Mi prezentos du emfazojn en la tradukarto, kiujn mi nomas la “pupitra” kaj la “ĉapitra”. Se ni lernos kombini tiujn emfazojn en niaj laboroj, tiam nia Esperanto-laboro en la edukado ĉesos aspekti draste senrilata al ĉio alia pri kio la ĝenerala publiko jam entuziasmas. | Probal Dasgupta (n. 1953), edukita en Barato, doktoriĝis en Novjorka universitato en 1980 pri la sintaksa teorio kaj la gramatiko de la bengala lingvo. En la Esperanto-movado li debutis en la rejkjavika mondkongreso en 1977; en lia esperantigo aperis samjare poemaro de Robindronath Tagor. Dum 1980 li staĝis en la roterdama sekretariato de Universala Esperanto-Asocio. Li estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983 kaj ĝia prezidanto ekde 2016. De 2007 ĝis 2013 li estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Profesie li instruis la lingvistikon ĝis emeritiĝo en 2018. Verkoj liaj aperis en Esperanto, la bengala, la angla, la franca, kaj traduke en aliaj lingvoj. |  |
13:00 | 17:30 | Ek al nova mondcivitaneco! | Prof. François Lo Jacomo | Mondcivitanoj ekzistas delonge kaj esperantistoj aktivas en tiu ĉi movado, sed la mondcivitaneco, kiun lanĉis Garry Davis en 1948, ne estas la sama kiel tiu, pri kiu interesiĝis Unesko en lastatempa forumo, kaj pro la pandemio ĝi fariĝis aktuala temo kaj povos ankoraŭ evolui. Komunikadon ne nur transkulturan indas plibonigi, ĉar eĉ inter samlingvuloj kaj samkulturuloj konfliktoj naskiĝas de malbona interkompreno: mondcivitaneco kaj Esperanto povos helpi al tiu ĉi plibonigo. | Esperantisto ekde 1971, li nun okupas plurajn postenojn en la Esperanto-movado: prezidanto de Greziljono, sekretario de la Akademio de Esperanto, reprezentanto de UEA ĉe Unesko… Li kunorganizis kun Nathalie Kesler eventon okaze de la 70-jariĝo de mondcivitanoj. Franclingve: https://www.pangee.org/evenements1629938193416 |  |
14:00 | 18:30 | Interlingvistikaj studoj rete kaj surloke en AMU | Prof. Ilona Koutny | Por esperantologiaj kaj interlingvistikaj studoj troviĝas publiko internacia. Tiun bezonon kontentigas la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de AMU jam de preskau 25 jaroj per siaj parte surlokaj kaj parte retaj sesioj. La tekniko jam ebligas retajn renkontiĝojn, diskutojn kaj ekzamenojn. Ankau granda faka konferenco povis okazi tiumaniere, ligante esperantistajn kaj neesperantistajn fakulojn pri interkultura komunikado kiu rezultis en 3-lingvaj libroj. Prezentiĝos ankau la nova plano de unikaj surlokaj magistraj studoj pri interlingvistiko kiu disponigos konojn pri interkultura komunikado kaj esperanto, krome pri informmastrumado en la angla. | KOUTNY Ilona doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (HU), kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako. Habilitiĝis ĉe la Adam Mickiewicz Universitato en Poznano (AMU, PL), kie nun ŝi gvidas la Hungaran Katedron kaj ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn. Esplorterenoj: internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperanta gramatiko kaj leksikografio. Detala biografio kaj publikaĵlisto: http://interl.amu.edu.pl/interlingvistiko/Ilona.html kaj en Nia diligenta kolegaro. ikoutny@amu.edu.pl; http://www.amu.edu.pl/~interl/ |  |
15:00 | 19:30 | PANDEMIO: pli da pozitivaj ol da negativaj aspektoj | D-ino Laura Brazzabeni | Pandemio helpis kaj malhelpis nin, sed certe ĝi multe helpis al Esperanto. Multaj infanoj, junuloj, kaj plenkreskuloj en Eŭropo kaj precipe en Italio ekkonis kaj lernis Esperanton - aŭ trovis okazon kaj tempon por plibonigi sian escion de Esperanto - dum la pandemio. | D-ino Laura Brazzabeni, ĝenerala direktoro de itala instituto de Esperanto, instruistino pri fremdaj lingvoj, precipe la angla (en lernejo por kuiristoj kaj kelneroj). Oficiale rajtas instrui la anglan, la germanan, la hispanan kaj Esperanton kaj bone regas ankaŭ la francan. Multe uzas Esperanton por vojaĝi tra la mondo. |  |
16:00 | 20:30 | Antropaŭzo | D-ro Mohammad Karamudini | La neologismo Antropaŭzo estas tutmonda malpliiĝo de la aktivado de la moderna homo okaze de la COVIM-19-pandemio, precipe en marto kaj aprilo 2020. La homa retiriĝo havis pli malpi konsideratan efikon sur sovaĝuloj. | D-ro Mohammad Karamudini estas irana instruisto, verkisto, tradukisto, scienca ĵurnalisto kaj prelegisto. Li estas la verkinto kaj tradukinto de multaj artikoloj kaj libroj en la persa pri biologio kaj biologia edukado. |  |
17:00 | 21:30 | Kelkaj defioj por la internaciaj esploradoj pri la homa konduto. La projekto NiFARU | Prof. Vicente Manzano-Arrondo (Viko) | NiFARU estas ambicia projekto, per kiu oni klopodas stimuli la esploremon de la ĝenerala popolo kaj solvi bezonojn de la esploristoj pri la homa konduto. Ĝi realiĝas de Esperanta animo kaj klopodas ĝuste respondi plurajn defiojn, kiuj aperas kiam la esploradoj okazas en plurlingva kaj plurkultura medio. | Vicente Manzano-Arrondo (Viko) estas profesoro pri esplorado de la homa konduto en la Universitato de Seviljo, Hispanujo, kunfondinto de kelkaj sociaj movadoj kaj de la Esperanta entrepreno Civiencia, kies celo estas demokratiigi la sciencon. |  |
18:00 | 22:30 | "Pozitivaj influoj de la pandemio por la medio, la naturo kaj la mensa sano" | D-ro Alain Delmotte | La pandemio, aparte izoliĝoj, kvarantenoj kaj dormosignaloj - ĉie en la mondo, multe influis la elsendojn de poluaĵoj (poluaj gasoj, materialoj, bruoj,...). Tuj la naturo favore reagis! Ankaŭ la viroj reagis por kontraŭi la negativajn influojn de la restriktaj reguloj de izoliĝo sur la menso. | Alain Delmotte naskiĝis en Afriko, doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en la Katolika Universitato de Loveno (UCL, BE) kaj multe laboris en Afriko kaj Azio, ĉefe por la Unuiĝintaj Nacioj (FAO, UMO). Post kiam li malkovris Esperanton, li iĝis aktiva entuziasmulo kaj estas diplomita pri Interlingvistiko de la Adam Mickiewicz Universitato en Poznano (AMU, PL). |  |
Sabato, majo 14, 2022: | | | | | | |
07:30 | 12:00 | Ĉe-esta programo en la universitato de Tehrano (en la persa lingvo dum kvar horoj) | | | | |
13:00 | 17:30 | Ahatanhel Krimskij: sciencisto, poligloto, tradukisto | Prof. Nina Danylyuk | En la prelego “Ahatanhel Ktimskij: sciencisto, poligloto, tradukisto” temas pri fama ukraina intelektualo, kiu estis la fondinto de Akademio de Sciencoj, sciis proksimume 100 lingvojn, tradukis multajn gravajn verkojn al la ukraina lingvo. Li interesiĝis pri la persa historio kaj kulturo, tradukis poezion de la persaj klasikuloj. | Nina Danylyuk estas doktorino pri filologiaj sciencoj en la katedro pri ukraina lingvo en Lesja Ukrainka nacia universitato (urbo Lucjk, Ukrainio). |  |
14:00 | 18:30 | Kovim-19 kaj ĝiaj efektoj en la eduka sektoro: kazo de Baraka en la orienta DRKongo | D-ro Byelongo Elisee Isheloke | Mi parolos pri la pozitivaj konsekvencoj de la Kovim-19 en Baraka urbeto kaj uzos la kazon de la Universitato Espero de Kongo (UEK) por reliefigi kion mi priparolos. Mi provos rigardi al tio, kio okazis en la malsanulejoj dum tiu periodo, ĉefe en la eduka sistemo kaj analizos... | Elisée estas esperantisto ekde 1993. Li migris al Sud-Afriko en 1998, studis tie por doktoriĝi pri manaĝerado kaj administrado en 2018 post magistra grado (kiel MBA). Kun pli ol 14 jaroj de spertoj kiel instruisto kaj iom en industrio, li estas rektoro de UEK kaj asocia profesoro en ISP (Institut Supérieur Pédagogique), kaj laboris por kelkaj jaroj por UCT kaj DUT (respektive "the University of Cape Town" kaj Durban University of Technology). Kun la helpo de amikoj, li enkondukis Esperanton en UEK kaj planas instali tie fakultaton pri lingvo kaj interlingvistiko. Elisee dankas ĉiujn, kiuj helpas aŭ akompanas lin en tiu ĉi projekto. Nun li "kunordigas" la Afrikan Komisionon de UEA kaj esperas restrukturi ĝin por pli bona funkciado. |  |
15:00 | 19:30 | Ponto al diverspopolaj kulturoj | S-ro Georgi Miĥalkov (Julian Modest) | (La teksto de tiuĉi prelego estos legata pere de f-ino Ŝler Karimi) La problemoj kun la kulturo estas tre aktuala. En la nuna mondo ege disvastiĝas la kultura interŝanĝo, sed tre grave estas, ke la etnoj konservu sian identecon kaj daŭrigu sian kulturan evoluon. Ni iĝos pli prosperaj, se ni sukcesos konservi la variecon de la etnaj kulturoj. Tiam la kulturo iĝos pli kolora kaj pli riĉa. | Julian MODEST (naskiĝis en Sofio en 1952) – pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov – estas bibliotekisto, tradukisto kaj Esperanta verkisto el Bulgario. Li verkis teatraĵon, romanojn, sed ĉefe novelojn, kiuj eligas tute propran, riĉan, profunde homan kaj kortuŝan emoci-senton. Julian Modest estas regula kunlaboranto de la magazino Monato. La 28an de februaro 2022 Georgi Mihalkov iĝis membro de la Akademio de Esperanto (ĝis 2025) |  |
15:20 | 19:50 | Aŭkcio | D-ro Keyhan Sayadpour | Ni vendos kelkaj librojn kaj poŝtmarkojn dum la aŭkcio | En 1967 mi naskiĝis en Maŝhad, Irano, kie mi pasigis plejmulton da mia vivo. Mi studis ĝeneralan medicinon en Maŝhad kaj diplomiĝis en 1992. Post militservo kaj la servo en foraj regionoj, mi akceptiĝis por specialista kurso pri pediatrio (infanmedicino) kaj diplomiĝis en 2000. Ekde 2002 mi translokiĝis al Tehrano kaj studis subspecialistan kurson pri pediatria kardiologio (infanaj kormalsanoj) . Mi sukcesis gajni la unuan rangon en la fina ekzameno en Irano. Nun mi laboras kiel universitata asocia profesoro en Teherana Universitato de Medicinaj Sciencoj (Infana Medicina Centro). |  |
16:00 | 20:30 | Retaj Paŝoj al Pena Posedo: La Plibonigado de Loka Komunikado-Sistemo dum kaj post la Pandemio: la kazo de WhatsApp kaj Telegram. | Prof. Dennis Keefe | Antaŭ iom pli ol du jaroj lokaj kluboj de Esperanto, tiuj de niaj urboj kaj urbetoj, komunikis vizaĝ-al-vizaĝe: en kafo-kunvenoj, en lokaj kluboj, dum etaj ekskursoj, kaj kompreneble, ĉe la Zamenhofa Festo. Tamen, en frua 2020, devigate ne ĉeeste kunveni pro la rapida etendiĝo de la korona viruso, multe urbaj kluboj devis rekonceptigi siajn lokajn interŝanĝojn, utiligante nur tujmesaĝilojn, babilejojn kaj Zoom-on por ĉiaj komunikaj celoj de siaj lokaj membroj. Ĉi tiu prelego estas pri tio, kion mi lernis pri glata kaj efika komunikado en tiaj retmesaĝaj sistemoj, specife pri interkomunikado per WhatsApp, Telegram, Kakao Talk kaj WeChat. Mi listigos pli ol dek malglataĵojn en la komunikado-sistemo, kaj mi priparolas kiel oni povas plibonigi ilin. Mi centriĝos sur la homa, ne teknika, aspekto de la afero. Post la prelego, demandoj kaj alternativaj vidpunktoj de la ĉeestantoj estos bonvenaj. | Instruisto pri merkatiko je la bakalaŭra kaj magistra niveloj, kaj antaŭa lingvo-instruisto en universitatoj sur tri kontinentoj: La Universitato de Illinois en Usono; HEC Parizo kaj École Polytechnique en Francio; la Universitato de Nankino kaj Johns Hopkins Universitato en Ĉinio. Estro kaj materialo-verkisto de pluraj lingvaj kaj komercaj programoj en tri el tiuj universitatoj. Esperanto-flanke: Fondinto de la Lingvaj Festivaloj, kreinto de Esperanto-Insulo en Ĉinio, kaj Esperanto-Plaĝo en Hispanio. Kreinto de la Valencia Metodo. Verkisto de la BEK-Kurso. Instruisto de la plej longa, universitata Esperanto-kurso en Ĉinio. Dumviva membro de UEA kaj ILEI. Eble ankaŭ notindas: Rekordulo (37 jaroj) de la angla Vortaro-Konkurso de la Universitato de Arizono en 1972. |  |
17:00 | 21:30 | Unueco kaj videbleco: pozitivaj influoj en universitatoj de novaj komunikrimedoj dum la pandemio | Prof. Jorge Antonio Leoni de León | Kvankam la pandemio kunportis fortan haltigon de normala disvolviĝo en la universitata vivo, iom post iom komencis aperi avantaĝoj de la novaj rimedoj por komuniki kaj labori. En tiu ĉi prelego ni ĵetas superrigardon pri tiu sperto, kies bonajn flankojn ni devas prizorgi. | Jorge Antonio Leoni de León, Doktoro pri Ĝenerala Lingvistiko (2008, Universitato de Ĝenevo), fakulo pri Komputika Lingvistiko, estas la nuna direktoro kaj de la Instituto pri Lingvistika Esploroj de la Universitato de Kostariko, kaj de la akademia ĵurnalo Káñina, Revista de Artes y Letras de la Universidad de Costa Rica (ekde 2015). Krom liaj interesoj en lingvistiko, kiuj inkludas formalan sintakson, komputikan leksikografion, lingvo-politikon kaj planlingvistikon, li ankaŭ interesiĝas pri Art-Historio (speciale pri tiu de Mezameriko). |  |
18:00 | 22:30 | Avantaĝoj kaj malfacilaĵoj de E-instruado en Zoom. Reta E-kurso por ruslingvanoj. | S-ino Tatjana Loskutova | Pro la kronvirusa pandemio la tutmonda klerigsistemo ekbezonis transiron al distanca instruado, al kiu kutimis nek instruistoj, nek gelernantoj. Do, endis serĉi novajn formojn de prezentado de instrumaterialo. Tio koncernis ankaŭ E-instruadon, des pli ke inter E-instruantoj troviĝas personoj, kiuj ne tute regis koncernajn komputilajn programojn kaj devis ek- kaj ellerni ilin. Ĉiu el la programoj havas siajn nekontesteblajn plusojn kaj minusojn. Februare estis lanĉita E-kurso por ruslingvanoj, kies celo estas plilarĝigi la rondon de geesperantistoj en Rusio. La interaj rezultoj de la kurso estos prezentotaj en la prelego | Diplomita profesia instruistino pri fremdaj lingvoj en teknika universitato, havanta multjaran sperton ankaŭ en E-instruado en Rusio kaj en diversaj landoj de la mondo. |  |
Dimanĉo, majo 15, 2022: | | | | | | |
09:30 | 14:00 | Historio de la "Blanka-Aŭstralio-politiko" | S-ro Trevor Steele | Auxstralio estas nun tre multgenta nacio, sed komence de la 20-a jarcento gxi havis malkasxe rasisman politikon ("Blanka Auxstralio"). Mi prezentos la historion de tiu politiko kaj gxia teoria malvalidigxo kaj demandos, cxu gxi vere malaperis. | TS estas aŭstraliano, kiu multe verkis, instruis, kaj prelegis |  |
10:30 | 15:00 | Ni “semas” novajn esperantistojn dum la pandemio | Hoan Tran (Ĝojo) | Estas evidente, ke dum lastaj 3 jaroj, la pandemio vere malhelpis la agadon de esperantistoj tutmonde, inkluzive de en Vjetnamio. Aliflanke, ĝi ankaŭ igis al ni elturniĝi, pripensi por trovi solvojn kaj agadi en la senprecedenca situacio. Tiel danke al la subteno de internacia amikaro, vjetnamaj esperantistoj malfermis retajn kursojn de Esperanto kaj trovis la pandemion bona tempo por krei novan generacion de esperantistoj. | Prezidanto de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO), instruisto de Esperanto en la Komuna Kunvenejo de Esperanto (KK) en Vjetnamio. |  |
11:00 | 15:30 | Johano de IKEF pri UK, fotado kaj Kanado | John Huang | Johano unue parolos pri IKEF, ties historio kaj nuna strukturo. Poste li mallonge prezentos sian ajlan komercon. Post tio li montros siajn fotojn pri Kanado. | Naskiĝis en 1964 en Ĉinio, John Huang (Johano) studis nuklean fizikon ĉe ĉina universitato NUDT. Post diplomiĝo li funkciis kiel esploristo kaj publikigis kelkaj librojn pri scienca esplorado kaj edukado. En 1984 li eklernis Esperanton. En 1993 li ekfaris internacian komercon. Li fondis la kompanion Bela Ajlo (Pretty Garlic) kaj akiris mondan reputacion en sia industrio. Liaj sukcesaj komercaj rakontoj estis publikigitaj de Wall Street Journal, Fortune gazeto kaj adoptitaj kiel kazo studo en la tekstlibro de Internacia Komerco de usonaj universitatoj. En 2006 li enmigris al Kanado. Li estas membro de UEA kaj prezidanto de IKEF Nordameriko. Li estas la oficiala fotisto de UK 2022 en Montrealo. |  |
12:00 | 16:30 | La fotoj de la Florejo | Prof. Keyhan Sayadpour | Unu el la pozitivaj influoj de la pandemio estas tio ke mi trovis sufiĉe da tempo por mem prepari fotojn por La Florejo. Dum la prelego mi rakontas la historion pri la elekto kaj preparo de la fotoj. | En 1967 mi naskiĝis en Maŝhad, Irano, kie mi pasigis plejmulton da mia vivo. Mi studis ĝeneralan medicinon en Maŝhad kaj diplomiĝis en 1992. Post militservo kaj la servo en foraj regionoj, mi akceptiĝis por specialista kurso pri pediatrio (infanmedicino) kaj diplomiĝis en 2000. Ekde 2002 mi translokiĝis al Tehrano kaj studis subspecialistan kurson pri pediatria kardiologio (infanaj kormalsanoj) . Mi sukcesis gajni la unuan rangon en la fina ekzameno en Irano. Nun mi laboras kiel universitata asocia profesoro en Teherana Universitato de Medicinaj Sciencoj (Infana Medicina Centro). |  |
13:00 | 17:30 | Esperanto, ponto inter kulturoj | Prof. Humphrey Tonkin | Filmita prelego titolita "Esperanto, ponto inter kulturoj" kun angla subtitolo | Honora prezidanto de UEA & TEJO |  |
14:00 | 18:30 | Ni pli konu Tajvanon kaj rarajn aferojn kiujn oni povas trovi nur tie! | S-ro Reza Kheirkhah | Tajvano pro diversaj kialoj estas nekonata lando kaj tamen ĝi havas unikajn karakterizaĵojn kies ekkono povus interesi multajn. Ni iom konatiĝu kun tiuj i.a. pri malkara san-asekura sistemo kaj ties inteligenta asekur-karto; nokto-bazaroj kie foje ĝis la 2a aŭ 3a horo matene oni povas manĝumi kaj trinkumi, miloj da klinikoj de piedo-masaĝo en la tuta lando ... ktp. | Li naskiĝis en Tehrano, la ĉefurbo de Irano. Tuj antaŭ la revolucio de Irano konatiĝis kun Esperanto kaj lernis ĝin. Jarojn poste laboris volontule ĉe C.O. de UEA dum tri monatoj kaj poste laboris ĉe FEL en Belgio provlegante la internacian magazinon Monato por 7 monatoj. Ekde 1990 ĝis 2000 vivis en Japanio kiel profesia Esperantisto kaj dume produktis 10 numerojn de la songazeto Najtingalo. Ekde 2000 ĝis nun vivas en Tajvano kiel la instruisto de la Angla kaj Esperanto. Tie redaktas li la lokan movadan gazeton Formoza Folio kaj daŭre baraktas kun la lernado de la ĉina lingvo! |  |
15:00 | 19:30 | Plezur-legado kiel lingvo-lernilo | Prof. Giridhar Rao | Esti bona uzanto de lingvo konsistas el pluraj kapabloj. Parole kaj skribe tiuj kapabloj inkluzivas grandan vortprovizon, verki gramatike ĝustajn frazojn (kaj skribe, la ĝustan literumadon), uzi idiotismojn kaj aliajn parolfigurojn, sciojn pri diversaj aferoj en la mondo, kaj laŭkuntekste uzi la ĝustan stilon -- jen formalan, jen neformalan. Ni prezentas ekzemplon de homo kiu akiris tiujn kapablojn ĝis alta nivelo pere de plezur-legado. Ni argumentas, ke oni ofte subktaksas la rolon de tia ĉi legado kadre de lingvo-lernado. Ni ankaŭ prezentas kelkajn proponojn formale strukturi tiun nestrukturitan plezur-legadon. | A. Giridhar RAO gvidas magistrajn kursojn ĉe la Fakultato de edukado en Universitato Azim Premji [aziim premĝi] en Bengaluro, Barato. La kursoj temas pri lingvo-lernado en multlingva lando, literaturo kiel lingvo-lernilo, kaj la lingvopolitiko en edukado. Li ankaŭ gvidas kursojn pri "Esperanto kaj lingva demokratio", kaj "Sciencfikcio kiel moderna pensilo". Li estas membro de la Akademio de Esperanto. |  |
16:00 | 20:30 | La rolo de Esperanto en internacia kunlaboro de medicinistoj en la pasinteco kaj nuntempe | Prof. Opoka | Tiun ĉi prelegon mi preparis por atentigi, ke la pola okulkuracisto Ludoviko Zamenhof (1859-1917) kreis la internacian lingvon Esperanton en la jaro 1887 kaj la unua lernolibro estis eldonita en Bjalistoko (Pollando). Pli poste multaj medicinistoj daǔrigis kaj daǔrigas evoluon de Esperanto i.a. fondante laǔ propono de pola kuracisto, D-ro Wilhelm Robin en la jaro 1908 societon por medicinistoj: Tutmondan Esperantistan Kuracistan Asocion (ekde 1961: UMEA). Sekve en la jaro 1923 medicinistoj fondis Internacian Medicinan Revuon, kiu aktuale nomiĝas Medicina Internacia Revuo. En la jaro 1977 mi kiel studento de la M.Kopernik-Medicina Akademio en Kraków kune kun tiama Sekretario de UMEA d-ro Imre Ferenczy helpe de Prezidanto de UMEA d-ro Hideo Shinoda organizis la unuan Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon en Krakovo. Dank`al kunlaboro de medicinistoj en diversaj landoj okazis ĝis nun 21 IMEK-oj kaj ĉi jare okazos la 22-a IMEK denove en Hungario, kie tre bone funkcias Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo fondita en la jaro 1969. Multaj medicinistoj en la mondo zorgis kaj zorgas pri la sanstato de homoj kaj ankaǔ pri la internacia lingvo Esperanto kaj ni esperu, ke tiu ĉi grava laboro estos daǔrigota. | |  |
17:00 | 21:30 | Sana kaj sekura veturilo, kuŝ-triciklo kun sun-paneloj. | S-ino Francoise Noireau | Mi prelegos por vi dum kunbiciklado. Mi haltos survoje, vespere post tuttaga biciklado kun aliaj partoprenantoj. Ni estos en la plej okcidenta parto de Francujo, en la okcidenta fino de Bretonujo, ĉe la Atlantika oceano. Kial pro la subita deviga hejm-restado, mi ĉesis veturi per aŭto kaj decidis rezigni pri mia aŭto? Kio nun estas mia veturilo? Kiel mi supervivas en kamparo sen aŭto? Kial mi taksas ĝin pli sekura kaj saniga? Mi prezentas al vi mian elektran kuŝ-triciklon. Bojkotanta la nuklean elektron, mi uzas bateriojn kaj sunpanelojn. | Mi estas malsportema 58 jaraĝa virino kun kronikaj malsanoj, kaj iom tro peza. Vi komprenis: tute ne la tipa membro de sporta klubo! Jam de jaroj mi ne biciklis... Sed de majo 2021 mi supervivas sen aŭto, kvankam loĝanta en kamparo kvazaŭ sen publikaj transportiloj. |  |
| | | | | | |
18:00 | 22:30 | Pandemio kaj Esperanto Instruado en Universitato de Mazandaran | Prof. Zahra Karimi | | Zahra Karimi, Prof. de Ekonomio, Universitato de Mazandaran, Babolsar, Irano. Especialisto en labor merkato, kaj ekonomia Evolouo. Shia lasta libro estas: Kiel la "Dragono" Elvekighis? Pri la kialoj de China ekonomia miraklo kaj ghiaj lecionoj por Irano. |  |
19:00 | 23:30 | Ferma Programo: Rezolucio de la kongreso, Himno, Adiaŭo | | | | |