Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI (VEKI-3)

Zoom-ligilo por VEKI-3:
https://us02web.zoom.us/j/82967638752
Nur se demandite:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 829 6763 8752
Pasvorto (Passcode): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minusklaj literoj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva

Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo:  https://time.is/eo/UTC


Nuna tempo en UTC:
Aliĝintoj


Programo de VEKI-3

Ĉiuj horoj estas en Universala Tempo Kunordigita (UTC)

Per klaki sur la titolo de ĉiu programero, vi povas spekti ĝin en Jutubo.

  • 14.00     INAŬGURO DE LA KONGRESO
    1- Prof. Humphrey Tonkin – eksprezidanto de UEA kaj TEJO, honora prezidanto de UEA
    2- Prof. Duncan Charters – prezidanto de UEA
    3- Albert Stalin Garrido – estrarano de TEJO
    4- Laura Brazzabeni – estrarano pri kongresoj
    5- Ahmad Reza Mamduhi – ILEI-prezidanto
    6- La Estraro salutas
    7- Suzanne Roy (Kebekio), Salutojn el Kebekurbo

     

     

     

     


    16.00     BARBARA PIETRZAK: E-Radiofonio inter la pioniroj de la publika lingvoinstruado

    Biografieto:
    Barbara Pietrzak, esperantistino de la junulina aĝo. Aktivulino de la pola junulara movado, eksa kunredaktoro de „Tamen”, eksa redaktoro de „Pola Esperantisto”. Eksa estrarano de UEA, nun i.a. membro de Akademio de Esperanto, Literatura Akademio de Esperanto. Dum dekoj da jaroj profesie ligita kun la E-Redakcio de Pola Radio i.a. kiel ĝia ĉefredaktoro, aktuale ĉefredaktoro de la Pola RetRadio en Esperanto. Felietonistino, tradukistino.

    Resumeto de la prelego: 
    Kiam en 1922 kreiĝis la unuaj E-radioelsendoj el pluraj radiostacioj aŭdiĝis ankaŭ diversnivelaj E-kursoj. Apartan rolon ili plenumis por esperantistoj en izolitaj medioj sen E-kluboj kaj grupoj. La rekomendoj pri la E-instruado troviĝas en dokumentoj de internaciaj konferencoj dediĉitaj al la kreiĝinta 2 jarojn pli frue Radio. Kvankam E-kursoj ne plu aperas en la programo de la E-elsendoj, ilia programo daŭre plenumas la instruan kaj klerigan rolon.


    17.00     Diskutrondo: UEA-TEJO-ILEI (UEA: Duncan Charters, TEJO: Albert Stalin Garrido, ILEI: Ahmad Mamduhi)

     

     

     


    19.00     KONCERTO (SEPA KAJ ASORTI)

    Asorti estas familia muzika ensemblo el  Litovio , konsistanta el la muzikistoj  Edvardas  (patro), Jelena (patrino) kaj Edgaras (filo, intertempe plenkreska) Piščikas. Krom dum Esperanto-renkontiĝoj ekzemple en Latvio, Hispanio, Germanio, Finnlando, Svedio, Hungario kaj Belgio, la grupo profesie koncertas ankaŭ dum grandaj internaciaj muzikfestivaloj, festoj aŭ foiroj dum kiuj ili kantas kvarlingve: litove, angle, ruse kaj Esperante kaj tiele disvastigante la Esperanto-muzikon al publiko ne parolanta Esperanton. Ilia muziko sonoris dum televidaj programoj ekzemple Eurovision, X-Faktor,  Du minutoj da gloro  kaj aliaj.

  • 7.00     DIDIER JANOT (Francio)
    Diskutrondo: Kiel allogi novajn, junajn instruistojn al ILEI ?

    De sufiĉe longa tempo, malmultaj novaj instruistoj interalie junuloj aliĝas al ILEI. 
    Kial? Kion fari? Je nivelo de ILEI, de landaj sekcioj, de lokaj kluboj, de individuoj…
    Kiujn helpojn, servojn… bezonas nuntempaj instruistoj, en bazlernejoj, mezlernejoj, altlernejoj, universitatoj?
    Kiel allogi instruistojn ne ankoraŭ esperantistojn por ke ili partoprenu en projektoj kiel “Unu leciono pri Esperanto por ĉiuj lernejanoj” aŭ “Akcelilo por multlingveco”?
    Venu dividi spertojn, ideojn, proponojn kaj solvojn por realigi ilin… kaj ekkoni tiujn de aliaj homoj.

    Didier Janot, inĝeniero pri informatiko kaj telekomunikado, ankaŭ laborinta kiel
    merkatikisto, Esperanto-aktivulo en Parizo, Francio.

     

     


    8.00    LIŜA LIN: Sekvu Lisa por sperti ĉinan lingvon kaj Teo kaj interkulturo

    Vicĝenerala sekretario de Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) kaj iama ĝenerala sekretario de la ĉina filio de ILEI. Ŝi multjare laboris pri instruado de la ĉina lingvo al alilandanoj en Indonezio, Hispanio kaj aliaj landoj. Ŝi fondis ĉinlingvan klubon “Starpunkto” en la indonezia urbo Surabaya. Ŝi aktivas en reklamado de Esperanto kaj internaciaj interŝanĝoj de kulturoj, precipe tea kulturo. Lastajn jarojn ŝi organizis karavanon al Eŭropo por interŝanĝoj de tea kulturo, ankaŭ aranĝis eldonon de la du libroj Teo kaj Amo: Rakonto pri Teo; Teo kaj Amo: Rakontoj pri Ĉina Teo.
    Ŝi kaj samideanoj de TEA sukcese organizis virtualan teo-feston okaze de la unua Internacia Tago de Teo de la UN en majo de 2020 kaj ekspozicion Teo, Amo kaj la Mondo en 11 urboj de 8 landoj de oktobro 2019 ĝis la fino de 2020.
    1) Teo kaj la Mondo
    Naskiĝinta en la antikva Ĉinio teo komencis sian mirindan aventuron:
    En la 3-a jarcento teo atingis la regionon de la hodiaŭa Turkio…pro la geografia malkovro atingis Eŭropon, sekve okcidenten ĝis Usono; Orienten, en la Tang-dinastio (618-907) teo disvastiĝis al Japanio, poste al Sud- Koreio… Norden, Tea Vojo startis de Ĉinio trapasis mezan kaj okcidentan Azion kaj etendiĝis al Rusio; Suden teo disvastiĝis al Singapuro, Barato, Sri-Lankao…
    Hodiaŭ en la mondo du trionoj da homoj trinkas teon kaj 65 landoj produktas teon.
    Kiel Esperanto, teo havas la spiriton de paco, kaj te-amantoj kaj esperantistoj same havas idealon de paco, egaleco kaj harmonio.
    2) Sekvu Lisa por sperti ĉinan lingvon


    9.00     PREMIO LA TORRE ((NITTA TAKAMICHI, RENATO CORSETTI, ALESSANDRA MADELLA, MARGHERITA LA TORRE……) RENATO CORSETTI: Memoro al Mauro La Torre

     

     

     


    10.00     NITTA TAKAMICHI (Japanio): Instrumetodo por Esperanto-kurso bazita sur metakognado kaj aktiva lernado

    Pri la prelego: Ĝis nun estas proponitaj diversaj instrumetodoj en Esperantujo.
    Nitta proponas novan metodon, per kiu pli efike realigeblas aktiva lernado de Esperanto. 
    En la prelego Nitta parolas pri la baza koncepto de la nova metodo kaj kiel gvidantoj de Esperanto-kurso kondutu, montrante kiel fari.

    Pri la preleganto:
    gajninto de Premio La Torre 2022

    Naskita en Ŝimonoseki, Japanio, 1981. Memlernanto de Esperanto ekde 1996;
    Prezidanto de Japana Esperanto-Junularo (2003, 2014, 2015);
    Fondinto de La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki / de Kitakiuŝuo (2013);
    Organizanto de “Nacia Legado de Pollando” en Japanio (de 2017);
    Onklo de “Ekparolu!” (2016-nun);
    Organizanto de esperanto-kurso PRILUMI por japanlingvanoj (2017-nun);
    Ĵuriano de Interkultura Novel-Konkurso de ALE (2021);
    Testanto kaj analizanto de KER-ekzameno je C2-nivelo (2022);
    Originala mikronovelo legeblas en “Ĉiuj steloj etas nokte” (Mondial, 2021).

     


    11.00    YU JIANCHAO (Ĉinio): Imitindaj rezonadoj pri neologismoj inter Tibor Sekelj kaj Laŭlum

    Prezento de la prelego:
     Neologismo estas diskutebla temo ĉiam atentata. Kiam mi legis verkojn de Tibor Sekelj, mi rimarkis, ke Li multe enkondukis en sian skribadon vortojn el etnaj lingvoj, kun glosaro kaj vortoklarigo apendice, tio interesas min. Mi rimarkis ankaŭ, ke dum
    la jaroj 80-aj pasintjarcente aperis artikoloj en la ĉina gazeto EPĈ, kies ĉefredaktoro estas Laŭlum (Li Shijun), temas pri neologismoj uzataj de Tibro Sekelj en siaj libroj. Ambaŭ diskutis pri neologismoj kaj donis tre bonan ekzemplon por plua esplorado. Ċijare estas la 110-a datreveno de la naskiĝo de Tibor Sekelj kaj la 10-a datreveno de la forpaso de Laŭlum. La prelego omaĝas al la karmemoraj eminentuloj ĉe ambaŭaj datrevenoj.

    YU Jianchao (1956.12– ): eksa ĵurnalisto de Ĉina Radio Internacia,  nuna prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio. Eklernis Esperanton en 1981. Ŝi laboris kiel instruistino de la angla lingvo en Qingdao, urbo aperigis la televidan serion ESPERO,
    kaj gastigis la 5-an Azipacifikan Kongreson de Esperanto. En 1987 ŝi magistriĝis de fako pri ĉinlingva literaturo en Shangdong-a Normala Universitato kaj dum la jaroj 1989 kaj 1991 studis ĵurnalismon kaj Esperanton en Pekina Brodkasta Instituto (nuna
    Ĉina Komunikada Universitato), eklaboris en 1992 en Ĉina Radio Internacia kaj emeritiĝis en la jaro 2016, samjare prenis la prezidantecon de Pekina Esperanto-Asocio.


    12.00     MAX GARCIA (Hispanio): Preparado de homa ĉeno

    Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunligas instruistojn, lernantojn, studentojn, instruemulojn kaj lernemulojn el la tuta mondo. Ni klopodu vide montri tion per la realigado de instrua homa ĉeno. Venu kaj malkovru kiel vi povas helpi nin fari tion!

    https://www.youtube.com/watch?v=6kxwnrPPL5U

    Maximiliano GARCIA estas hispandevena svisa inĝeniero kaj komercisto. Kiel poligloto li parolas ok lingvojn kaj estas filmprodukisto de la animaciaj filmoj kaj libroj “Savu la Planedon kun Kungfua Kunikleto!” Li reprezentis ILEI ĉe UNESKO en Parizo en 2021.

     

     


    13.00     DIDIER JANOT

    Diskutrondo: Kiel allogi novajn, junajn instruistojn al ILEI ?

    De sufiĉe longa tempo, malmultaj novaj instruistoj interalie junuloj aliĝas al ILEI. Kial?
    Kion fari? Je nivelo de ILEI, de landaj sekcioj, de lokaj kluboj, de individuoj…
    Kiujn helpojn, servojn… bezonas nuntempaj instruistoj, en bazlernejoj, mezlernejoj, altlernejoj, universitatoj? 
    Kiel allogi instruistojn ne ankoraŭ esperantistojn por ke ili partoprenu en projektoj kiel “Unu leciono pri Esperanto por ĉiuj lernejanoj” aŭ “Akcelilo por multlingveco”?
    Venu dividi spertojn, ideojn, proponojn kaj solvojn por realigi ilin… kaj ekkoni tiujn de aliaj homoj.

    Didier Janot, inĝeniero pri informatiko kaj telekomunikado, ankaŭ laborinta kiel
    merkatikisto, Esperanto-aktivulo en Parizo, Francio.

     

     


    14:00    ALESSANDRA MADELLA: La ĉina kaj Esperanto en NAJBAROJ de Norman McLaren

    Pensante pri Kebekio, mi parolos pri la uzo de la ĉina kaj Esperanto en la Oskar-premiita mallonga animacia filmo NAJBAROJ (Neighbours/Voisins), kreita de Norman McLaren por la Nacia Filmoficejo (National Film Board) de Kanado en 1952.

    Biografio: Alessandra Madella (Italio), doktoriĝis en komunikaj studoj ĉe Universitato de Iowa pere de disertacio pri la filmo “Hiroshima, mon amour”, instruis Mondan Filmhistorion ĉe Artkolegio de Kunming kaj verkis eseojn pri filmistino Ulrike Ottinger.

     

     


    15.00     ALESSANDRA MADELLA, MIREILLE GROSJEAN, MAX GARCIA, DIDIER JANOT, RENÉE TRIOLLE, FRANÇOIS LO JACOMO

    Diskutrondo: UNESKO

     

     

     

    Prezento

    Ni kune pripensu la pasintecon, nuntempon kaj estonton de la rilatoj inter ILEI kaj UNESKO, dank’ al la kontribuo de atentaj spertuloj.

    Biografietoj:
    Alessandra MADELLA (Italio) estas la vic-prezidantino de ILEI. Ŝi doktoriĝis pri Komunikaj Studoj ĉe Universitato de Iowa en Usono. Ŝi reprezentis ILEI ĉe UNESKO en Parizo en 2021.
    MIREILLE GROSJEAN: senrita emerito, multjara instruisto, babilema poligloto, senbrutara nomado.
    Maximiliano GARCIA estas hispandevena svisa inĝeniero kaj komercisto. Kiel poligloto li parolas ok lingvojn kaj estas filmprodukisto de la animaciaj filmoj kaj libroj “Savu la Planedon kun Kungfua Kunikleto!” Li reprezentis ILEI ĉe UNESKO en Parizo en 2021.
    DIDIER JANOT: inĝeniero pri informatiko kaj telekomunikado, ankaŭ laborinta kiel merkatikisto, Esperanto-aktivulo en Parizo, Francio.
    FRANÇOIS LO JACOMO, emerita matematikisto kaj lingvisto, nun aktiva en Greziljono, Akademio, UEA, EDE, … estis dum dudeko da jaroj reprezentanto de ILEI ĉe Unesko, nun reprezentanto de UEA ĉe Unesko.
    RENÉE TRIOLLE: profesia instruistino de la rusa lingvo, mi dekomence investiĝis en agadon kaj okupis diversajn postenojn en la Esperanto-vivo (sekretario de TEJO, Ĝenerala Sekretario kaj poste Prezidanto de Esperanto-France, vic-prezidanto de
    UEA pri kulturo, poste ĝia ĉefdelegito por Francio kaj reprezentanto de UEA ĉe UNESKO.
    Monique Arnaud: instruis la anglan dum 35 jaroj en francaj mezlernejoj, multe agadis por Esperanto el 1978 kaj reprezentis ILEI –kiel observanto– ĉe UNESKO ekde la jaro 2005.


    17.00     JOZEFO NEMETH (Hungario): IPR hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ

    La revuon IPR prezentas ĝia nuna redaktoro.
    Li parolos pri la antaŭaĵoj de la nuna IPR: epokoj, eldonantoj. Li prezentos la naskiĝon de la nuna serio: redaktoroj ekde 1970, kunlaborantoj (post 1995), presejoj, formato, redakcia labormetodo, funkcioj de la revuo, enhavo, estonto kaj retejo de la revuo.

    Jozefo Németh: hungara pedagogo naskiĝinta en 1960. Diplomoj pri instruado de matematiko, informadiko, Esperanto, pedagogia mezurado-taksado kaj biblioteksciencoj. Ekde 2016 li havas la majstropedagogan titolon. Esperanton li eklernis en 1979 kaj instruis ĝin inter 1980 kaj 1995. Ekde 1995 lin okupas la redaktado de Internacia Pedagogia Revuoj kaj ekde 1996 la prezidantaj taskoj de Hungara Asocio de Esperantistaj Instruistoj (kerno de ILEI-HU). En 2016 li kunorganizis la 49-an ILEI-Konferencon en Nyíregyháza (HU).

     


    18.00     DIDIER JANOT

    Diskutrondo: Kiel allogi novajn, junajn instruistojn al ILEI ?

    De sufiĉe longa tempo, malmultaj novaj instruistoj interalie junuloj aliĝas al ILEI. Kial?
    Kion fari? Je nivelo de ILEI, de landaj sekcioj, de lokaj kluboj, de individuoj…
    Kiujn helpojn, servojn… bezonas nuntempaj instruistoj, en bazlernejoj, mezlernejoj, altlernejoj, universitatoj?
    Kiel allogi instruistojn ne ankoraŭ esperantistojn por ke ili partoprenu en projektoj kiel “Unu leciono pri Esperanto por ĉiuj lernejanoj” aŭ “Akcelilo por multlingveco”?
    Venu dividi spertojn, ideojn, proponojn kaj solvojn por realigi ilin… kaj ekkoni tiujn de aliaj homoj.

    Didier Janot, inĝeniero pri informatiko kaj telekomunikado, ankaŭ laborinta kiel
    merkatikisto, Esperanto-aktivulo en Parizo, Francio.

     

     


    19.00    Itala artistino CHIARA RAGGI salutas vin + + KANTOJ DE AMO KAJ MARO (El Odessa)

    Chiara Raggi estas itala kantaŭtorino, verkintino, gitaristino kaj komponistino.
    Ŝi havas tri albumojn kaj unuopaĵon al sia kredito: Molo 22 (2009), Disorder (2015), Lacrimometro (2017) kaj Blua Horizonto (2019) en Esperanto.

  • 7.00     Yanpetro KAVLAN: BILDSTRIO ZAMENHOF-BIOGRAFIO

    Projekto de bildrakonto de la vivo de Zamenhof en formato adaptita al la nunaj poŝtelefonoj.
    La  plano sekvas la jenan planon :

    • La naskiĝon de la lingvo en la menso de la juna Ludoviko Lazaro.

    • La maturiĝo de la lingvo en la ellaborado de la lingvo esperanto.

    • La naskiĝo de la esperantista komunumo.

    • La tuta historio de la movado ĝis la nuna vivo de la esperantistaro.

    La laborada metodo :

    • KAVLAN zorgas pri la desegnoj kaj la rakonto kaj pri la kunordigado de la verko.

    • La esperantistaro estas invitita al kolaborado por diversaj taskoj. Ĉar ne sufiĉas desegni… La rakonto povas doni pli da reliefo al diversaj eventoj do oni devas dokumenti el diversaj fontoj. La verko devas esti korektata dum la tuta ellaborado por eviti la koboldaĵojn. Eĉ la bildoj povas esti kritikataj kaj restas adapteblaj al komuna interkonsento.

    La celata rezulto :

    • Obteni bildoprezenton kiu estos uzebla sur ĉiuj ekranoj de la poŝtelefono al komputila kaj televida ekranoj.

    • Ekde 200 vinjetoj oni povos jam uzi la bildoprezenton (La laboro estas duone farita).

    • Ekde la lumbildoj oni povas adapti la prezenton al bildstrio sur papero.

    • Ekde 240 bildoj oni povas krei  albume surpaperan bildstrion.

    La monaj rimedoj :

    • Ĝis la surpapera adaptado la laboro de desegno kaj kunordigado estas donaco de mi.

    • Por la printado kaj la eldonado la monaj investoj estos elekteblaj laŭ la bezonoj.

    • La Copyright ne starigas problemon ĉar la verko restos libera en la respekto de la moralaj rajtoj de la aŭtoroj. Same kiel Esperanto kaj la liberaj programoj kiel Linux.

    https://www.yanpetro-kavlan.fr/426298784
    Projekto nuna : Bildstrio « Zamenhof-biografio »
    https://photos.app.goo.gl/hKen7P9LT8dUcdLFA

    Biografio :

    1. Naskiĝo en Bretonio (Francio ), en 1943.

    2. antaŭa nomo : Jean-Pierre

    3. Familia nomo : Cavelan 

    4. Metio : pentristo. 

    5. Pentrista pseŭdonimo : Yanpetro KAVLAN
      Celo de mia pentra irado estas resumebla tiel ĉi : 

    1. Esprimi sin agrablas. 

    2. Komuniki pli utilas kaj preferinde per esperanto.

    3. Liberi sian imago-povon estas la plej riĉa luksaĵo.

    Kontakto de mia galeri-pentrejo : https://www.yanpetro-kavlan.fr/


    8.00  MARTINA KVARANTAN: “Serĉante ŝanĝon ‘En kiu arbusto kuŝas kuniklo?'”

    Konciza resumo:
    Ĉiu sukcesa homo havas klarajn celojn. Sen klare fiksitaj celoj, la sukceso estas mizera. Celoj liberigas niajn energion kaj mensajn kapablojn. Se antaŭ mi staras klara celo, ni ne povas ne atingi ĝin. Ju pli klara, pli detala la celo, des pli alta la grado de atingo.
    Dum la prelego, mi prezentas kelkajn instigajn demandojn/proponojn kiuj povas helpi por pripenso de propra(j) celo(j).

     Martina Kvarantan Šmitran prof.soc.ped. kaj NLP trejnisto (Neŭrolingvistika programado) estas la kroata esperantistino kaj patrino de kvar infanoj. La ILEI-mondon ŝi eniris en la jaro 1992, per partopreno al la 1-a ILEI-gimnazio. Ŝi ankaŭ partoprenis la postajn. Surscenejo de UK ŝi aperis en Valencio (1993). Nome, ŝi ankaŭ estas tre sukcesa orgen- kaj pianludistino, kaj korusgvidantino. Dum tiu kongreso ŝi havis memstaran unuhoran koncerton, sed pro la fakto ke la “kongresa” pianisto malfruiis, ŝi plenigis la truon de la muzika paŭzo dum la inaŭguro. De tiu kongreso ŝi kunlaboris kun la Internacia koruso, per pianakompano. Ankaŭ ŝi koncertis en Triesto, Vieno kaj Berlino kaj gvidis E-korusan staĝon en suda Francio. Kiel kungvidantino de la kroata E-grupo, ŝi partoprenis Euroscola (2001, 2002). Martina kontribuis al la virtualaj programoj: Tago de Lernado 2021 kaj dum VEKI2.
    Pri sia fako NLP ŝi verkis tri librojn (kvara survojas). Ŝi aŭtoris ankaŭ la fabellibron por infanoj.

     


    9.00     BRUĈJO KASINI (Italio): La 30 oraj horoj kaj instruado de Esperanto en lernejoj

    Bruĉjo Kasini
    eklernis Esperanton en 1970, kaj plenumis plurajn taskojn en la Movado: estrarano kaj prezidanto de Itala Esperantista Junularo, Ĝenerala Sekretario kaj Vicprezidanto (1980-1981) de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, komitatano kaj membro de la Financa Komisiono de UEA, prezidanto de Fondumo Zamenhof (Bjalistoko, 2010-2012).
    Organizis plurajn kongresojn, por IEF, IEJ kaj TEJO, kaj en 1977 lanĉis la Internacian Junularan Festivalon (IJF) dum Pasko en Italujo, plu funkcianta. 
    Profesie li estas eldonisto, jam de 1975; en 1977 li fondis la eldonejon “Edistudio”, dum tiuj 45 jaroj eldonis centojn da libroj en kaj pri la internacia lingvo. 
    Nuntempe sekretario de la Itala Instituto de Esperanto, li transprenis la klopodojn provi oficialigi la Instituton ĉe la Ministerio, por atingi oficialan rekonon de la valoro de la Esperantaj studtitoloj.

    La instruprojekton “30 oraj horoj”, kiu celas instruadon de Esperanto pere de la alifakaj instruistoj, li kreis en 2021 kun Laura Brazzabeni, Enrico Gaetano Borrello kaj Alessandra Madella.
    La projekto “30 ore d’oro” (30 oraj horoj, www.30oredoro.it) estis pristudita de la itala sekcio de ILEI kune kun la Itala Instituto de Esperanto. Ĝi esence konsistas je instruado de Esperanto pere unue de instruado al la instruistoj de la lernejoj, de kiu ajn instru-fako, de Esperanto kun nocioj pri la diversaj instrumetodoj kiujn ili povos poste uzi.
    Por tion ebligi ILEI-IIE unue preparis ampleksan sciencan dokumenton, due studis la kompletan projekton (perreta kurso por la instruistoj, aldona presita materialo, fromala helpo al la lernejoj kaj al la instruistoj), trie interkonsentis kun “Ufficio scolastico regionale” (la regionnivela estrejo pri instruado) distribuon de la projekto al ĉiuj superaj mezgradaj lernejoj (proksimume 160mil lernantoj 14- ĝis 19-jaraj), kvare zorgis telefonan pluan premon unuope al ĉiuj lernejestroj, kvine kreis la perretan kurson kaj pluzorgis la instruistojn dum ili sekvis ĝin.


    10.00 RENATO CORSETTI (Britio), MARIJA JERKOVIC (Kroatio): Nur ĉiuj kune mi antaŭeniras: pri la graveco de la sekcia laboro

    Priskribo de la prezentaĵo:

    La prelego klopodos montri kiel teorie devus funkcii la organizaĵo ILEI, kaj kiel ĝi fakte funkcias kaj provos konsili kelkajn vojojn antaŭen por atingi pli fortan volontulan organizaĵon. kiu plenrajte povos kunlabori kun Unesko kaj ties programoj pri lingva kaj kultura daŭropoveco de la mondo.

    Pri la prezentanto: 

    Veterana esperantisto provanta transdoni al junaj esperantistoj la instigon ŝanĝi la mondon. Ĉefe instruas Esperanton rete.

     

     

    Marija Jerković estas el Kroatio.
    Ŝi loĝas en Zagrebo kie ŝi diplomiĝis ĉe Filozofia fakultato pri la angla kaj la kroata lingvoj.
    Ŝi longe interesiĝis pri Esperanto kaj antaŭ kelkaj jaroj diplomiĝis interlingvistikon ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando kun tre bona noto. Ŝi enkondukis Esperanton en la lernejon kie ŝi laboris kiel fakultativan objekton. Ŝiaj gelernantoj partoprenis multajn Esperanto-konkursojn kaj montris tre bonajn sciojn.
    Ekde 2007 ŝi estas prezidanto de ILEI-sekcio en Kroatio. Kune ili organizas kursojn, prelegojn, ekspoziciojn pri Esperanto. Membroj de la sekcio partoprenas en Erasmus + projektoj pri instruado kaj edukado.


    11.00     DIMA ŜEVĈENKO kaj ANNA STRIGANOVA: Esperanto-kursoj en nia universitato kaj youtubaj intervujoj

    Instruado de Esperanto en RUDN-Universitato, eldonejo “Impeto” kaj aliaj Esperantaj aktivaĵoj.
    Dima kaj Anna rakontos pri sia sperto de instruado de Esperanto en universitato (RUDN), pri la evoluoj de la Esperanta eldonado, kadre de la eldonejo “Impeto”, novaj filmetoj ĉe jutubo, revuo “Esperanto” kaj aliaj aktivaĵoj en la E-mondo.

    Biografietoj:

    Dima Ŝevĉenko (Dmitrij Ŝevĉenko)
    Dmitrij Ŝevĉenko estas denaska esperantisto, universitata instruisto kaj eldonisto. En 2010 ĉe la katedro de amaskomunikiloj de RUDN (Esperante – Rusia universitato de amikeco de popoloj) li sukcese defendis magistran disertacion pri la temo «Periodaĵoj en Esperanto kiel rimedo de internacia komunikado».
    Li instruas en RUDN interretajn teknologiojn, kaj prelegas pri la sociaj retoj. Krome li okupiĝas pri post-universitataj studoj pri komunikado en Esperanto, partoprenas multajn sciencajn konferencojn, kie prelegas pri Esperanto-komunikado kaj Esperanto-ĵurnalismo, aŭtoras priesperantajn artikolojn en la ruslingvaj sciencaj revuoj. Ĝenerala direktoro de Esperanto-eldonejo «Impeto», aŭtoro de kelkaj libroj, membro de AIS, UEA, preleganto de IKU kaj Internacia Vintra Universitato (IVU). Kune kun Anna Striganova en 2014 li lanĉis universitatan kurson de Esperanto kaj ekde aprilo de 2017 ili estas kunredaktoroj de la oficiala organo de UEA – revuo “Esperanto”.

    Anna Striganova
    Anna naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantistĝis en 2008. Ŝi estas bakalaŭro pri ĵurnalismo, magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de lite­raturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo doktoran disertacion. Anna verkas ankaŭ beletron en la rusa kaj origine en Esperanto. Kelkaj ŝiaj libroj trafis furorlistojn de la Libro­servo de UEA. En aprilo 2017 ŝi iĝis kunredaktoro de la revuo “Esperanto”. Anna ofte prelegas en Esperanto kaj en la rusa dum sciencaj konferencoj, Esperanto-renkontiĝoj kaj Lingvaj Festivaloj. En la jaro 2019 kunredaktis IKU-Libron. Estas ofta preleganto de la Scienca Kafejo, en la jaro 2016 estis IKU-preleganto, en la jaro 2019 – SUS-preleganto. Kune kun Dmitrij Ŝevĉenko nuntempe ŝi gvidas universitatan kurson de Esperanto kaj aktive kunlaboras en la Esperanto-eldonejo “Impeto”.


    12.00 – 14.00     KONSULTA KOMITATKUNSIDO


    14.00    FRANÇOIS LO JACOMO: La lerneja eksperimento de Helmut Sonnabend

    Helmut Sonnabend, prezidanto de ILEI, kiu en 1977 sukcesis partnerigi ILEI kun Unesko (C-kategorio), samtempe realigis eksperimenton, dum kiu 11-jaraj geknaboj el malsamlingvaj eŭropaj landoj lernintaj Esperanton dum du jaroj kunvenis unu semajnon en belga urbo Saint-Gérard por kune plentempe lerni ĉiun bazlernejan fakon nur en Esperanto.

    FRANÇOIS LO JACOMO, emerita matematikisto kaj lingvisto, nun aktiva en Greziljono, Akademio de Esperanto, UEA, EDE, … estis dum dudeko da jaroj reprezentanto de ILEI ĉe Unesko, nun reprezentanto de UEA ĉe Unesko. 

     

     


    15.00     BRUĈJO KASINI, LAURA BRAZZABENI, ALESSANDRA MADELLA

    Diskutrondo: Instruado en lernejoj, la 30 horoj kaj adaptigo aliloke

    La projekton “30 ore d’oro” (30 oraj horoj, www.30oredoro.it) preskaŭ tuj ricevis petojn pri kopiado kaj adaptigo kaj de aliaj italaj regionoj kaj de aliaj ŝtatoj. Ĝiajn verkintojn tute favoras, ke la kurso estu distribuata en aliaj mondopartoj, egala aŭ, laŭbezone, adaptita surbaze de la lokaj cirkonstancoj. La diskuto plej verŝajne centriĝos je la diversaj bezonoj en unuopaj aliaj mondopartoj por ĝin apliki kaj ĝin oportune adapti. La kreintoj de la projekto volonte respondos al la priaj demandoj.

    Bruĉjo Kasini, eklernis Esperanton en 1970, kaj plenumis plurajn taskojn en la Movado: estrarano kaj prezidanto de Itala Esperantista Junularo, Ĝenerala Sekretario kaj Vicprezidanto (1980-1981) de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, komitatano kaj membro de la Financa Komisiono de UEA, prezidanto de Fondumo Zamenhof (Bjalistoko, 2010-2012).
    Organizis plurajn kongresojn, por IEF, IEJ kaj TEJO, kaj en 1977 lanĉis la Internacian Junularan Festivalon (IJF) dum Pasko en Italujo, plu funkcianta. Profesie li estas eldonisto, jam de 1975; en 1977 li fondis la eldonejon “Edistudio”,
    dum tiuj 45 jaroj eldonis centojn da libroj en kaj pri la internacia lingvo.
    Nuntempe sekretario de la Itala Instituto de Esperanto, li trasprenis la klopodojn provi oficialigi la Instituton ĉe la Ministerio, por atingi oficialan rekonon de la valoro de la Esperantaj studtitoloj.
    La instruprojekton “30 oraj horoj”, kiu celas instruadon de Esperanto pere de la alifakaj instruistoj, li kreis en 2021 kun Laura Brazzabeni, Enrico Gaetano Borrello kaj Alessandra Madella.

    Laura Brazzabeni, Ĝenerala Direktoro de Itala Instituto de Esperanto, vizprezidantino de IEF, instruistino pri fremdaj lingvoj, precipe la angla (en lernejo por kuiristoj, kelneroj kaj frizistinoj). Oficiale rajtas instrui la anglan, la germanan, la hispanan kaj Esperanton kaj bone regas ankaŭ la francan. Multe uzas Esperanton por vojaĝi tra la mondo. Estrarano pri kongresoj de ILEI.

     

    Alessandra Madella (Italio), doktoriĝis en komunikaj studoj ĉe Universitato de Iowa pere de disertacio pri la filmo “Hiroshima, mon amour”, instruis Mondan Filmhistorion ĉe Artkolegio de Kunming kaj verkis eseojn pri filmistino Ulrike Ottinger.

     

     


    16.00     DUNCAN CHARTERS: Kion oni instruu pri kulturo en klasoj de Esperanto?

    Priskribo de la prezentaĵo:

    Monda kulturo: kion lernantoj devus konscii pri la diversaj mondkultuoj kaj ilia kontribuo al la hodiaŭa vivo?

    Pri la prezentanto:

    Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2019, magistriĝis ĉe la angla Universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la usona Universitato de Indiana. Dum sia lingvoinstrua kariero li instruis la hispanan lingvon en pluraj universitatoj inkluzive la nunan, Principia College, kaj estis pionira universitata instruisto de Esperanto en programoj en Usono.
    Li servis diversmaniere al UEA, kaj en Valencio en 1993 gvidis la Kongresan temon de la UK pri “Edukado por al 21-a jarcento”. En siaj diversaj universitatoj kaj en profesiaj konferencoj li
    aktivis por Esperanto kaj ofte instruis la lingvon. Li servis kiel prezidanto de ELNA (nun la Landa Asocio Esperanto-USA), kaj aktivis nacie kaj internacie en edukado, interalie kiel prezidanto de ILEI. Li estas membro de la Akademio de Esperanto.

     


    17.00     ERMANNO TARRACCHINI (Italio): Memoro de Antonietta Bernardoni

    Priskribo de la prezentaĵo:

    Por Antonietta Bernardoni la studo de lingvoj estis tre grava. Ŝi lernis la germanan ankoraŭ tre juna kaj tio ebligis al ŝi, pli poste, savi partizanojn de certa pafado fare de la germanoj … Ŝi ankaŭ lernis la anglan, la francan kaj la rusan. Ŝi kuraĝigis nin formi studgrupojn por lerni naciajn lingvojn kaj, en la sekvaj jaroj, ankaŭ signolingvon kaj Esperanton.
    D-ro Bernardoni opiniis, ke multaj problemoj kaj konfliktoj estas antaŭ ĉio miskomprenoj kaj problemoj ankaŭ ligitaj al komunikaj malfacilaĵoj inter vivantaj estaĵoj. Do, ŝi proponis, ke ni studu precipe du lingvojn: signolingvon por komunikado kun surduloj, kaj Esperanton kiel neŭtralan lingvon kaj lingvon de paco, komunikan ponton inter la diversaj popoloj de la Tero.

    Pri la prezentanto:

    Ermanno Tarracchini (Italio) diplomiĝis pri biologiaj sciencoj kaj specialiĝis pri subteno de “handikapuloj”. Li estis instruisto de mezlernejo kaj ĉe Universitato de Modeno kaj Reggio Emilia. Trejnita en neŭropedagogio de mensa aktivado en Parizo, li partoprenis dum tridek jaroj en la asembleoj de Popola Terapeŭta Agado de Antonietta Bernardoni. Li engaĝiĝas pri intensa informado por malpsikologiigi kaj semedicinigi la lern- kaj kresk-procezojn en infana kaj adoleska aĝoj. Li estas membro de pluraj sciencaj fakaj komitatoj de asocioj kiel APEI (Asocio de Italaj Pedagogiistoj kaj Edukistoj) kaj ILEI (Internacia ligo de Esperantistaj Instruistoj).

     


    18.00     MARITZA GUTIERREZ (Kubo): Komunikado kaj genra fokuso en Latinameriko

    Mi prezentos ĝeneralan bildon, kiu celas proksimiĝon al la situacio de komunikado kun genra fokuso en Latinameriko.
    Laŭ la statistikoj de regionaj organizoj ĉe UN kiel CEPAL, Latinameriko posedas atentindajn indikilojn pri genra perforto, kio evidentigas la bezonon pritrakti ankaŭ en la pedagogiaj medioj komunikmodelojn, kiuj estigu pripenson kaj debaton diverstemajn en ligo al genraj kategorioj.

    Maritza Gutiérrez González. Diplomiĝis pri Ekonomiko en 1983 en la Havana Universitato. Ekstudis Esperanton en 1979.Membro-fondinto de KEA. Aktivis ekde 1981 kiel Esperanto-instruanto. Ekde 1985 kiel estrarano de Kuba Esperanto-Asocio en fakoj kiel Informado, Prezidantino kaj kasistino.
    Radioĵurnalistino kaj tradukistino. Ekde 1988 estras la Esperanto-redakcion de Radio Havano Kubo kaj redaktas ties retpaĝon. La kuba eldonejo en fremdaj lingvoj “José Martí” publikigis libron de krimrakontoj La forto de l´silento elhispanigitan en 1990. Preleganto en diversaj klerigaj eventoj tutlandaj kiel EXPOLINGUA kaj en la Internacia Kongresa Universitato de la UK-oj de Roterdamo 2008 kaj Havano 2010. UEA-estrarano en la periodo 2004-2007. Komitatano A de UEA . Kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA 2007-2010.Verkis libron pri José Martí, De kie kreskas la palmo, eldonita en 2010 de Monda Asembleo Socia en Germanio. UEA-estrarano de 2010-2013. Reprezentanto de UEA dum la 55-a Amerikanista Kongreso en Salvadoro 2015. Reprezentanto de UEA en la internacia evento pri Interkulturaj Studoj kaj Konfliktoj organizita de la centro pri interkulturaj studoj por Latinameriko (CIESPAL) kaj UFRO-universitato en Ekvadoro, 2016. Membro de la Akademio de Esperanto.
     


    18.30     EMMANUEL DESBRIÈRES: Nia sperto organizi internacian lernejan retkunvenon en esperanto

    Priskribo de la prezentaĵo:
    Mi provos ne prelegi sed prezenteti nian malgrandan sperton organizi retkunvenojn inter gelernantoj.
    Tiuj retkunvenoj okazis kun la gelernantoj de Peter GREBC (Slovenio), Elena NADIKOVA (Rusio) kaj Joël MUHIRE (Kongo).
    Ĉefe mi provos respondi al viaj demandoj.

    Pri la prezentanto:

    Emmanuel DESBRIERES
    naskiĝis la 1an de februaro 1971
    estas franco
    esperantiĝis en 1992 en Dijono (Francio)
    reprezentis ILEI ĉe UNESKO en 2017
    instruas geografion, historion, civitanan edukadon kaj eĉ iom pri esperanto en liceo en Salins-les-Bains (Francio).


    19.00     KONCERTO de Clarissa Sabatini (Italio)

    Mi estas Clarissa (Klarisa), multinstrumentista kantaŭtorino, mi verkas kantojn ekde multaj jaroj ankaŭ se mi estas tre juna kaj mi ludas multajn instrumentojn, miaj kantoj ampleksas multajn muzikstilojn kaj estas riĉaj je ekzotikaj sonoj, mi skribas kaj kantas en 5 lingvoj: svahila, Esperanto, franca, hispana kaj zulua. Eĉ la instrumentoj, kiujn mi ludas, havas etnajn originojn kiel la korao, la tabla, la ŝtala tamburo kaj multaj aliaj.

     

     

  • 8.00     TREVOR STEELE: Eduki denaskulon
    Kiel eduki infanon en Esperanto en socio, kie nia lingvo apenaux ekzistas? Mi decidis ne “instrui” sed simple ĉiam paroli al mia filo esperante. Kun granda sukceso, ĝis tragedio trafis lin. Karaj memoraĵoj de iam fiera patro.

    Trevor Steele estas aŭstraliano, kiu multe vojaĝis, ofte por instrui la anglan, la germanan aŭ Esperanton. Li verkis preskaŭ 20 librojn, ĉefe romanojn, kaj nun daŭre instruas Esperanton (senpage) kaj la germanan
    en la sudaŭstralia ĉefurbo Adelajdo. Tie li loĝas kun sia edzino Katja: ilia ĉiutaga lingvo estas Esperanto. Iama ano de la Akademio, li estis la ĝenerala direktoro de UEA en 2002-4.
    Li parolos pri siaj spertoj kun sia denaska Esperanto-parola filo David.

     


    9.00     RENATO CORSETTI, MARIJA JERKOVIC

    Diskutrondo: ILEI sekcioj

    Ĉar la landaj sekcioj estas la plej gravaj labor-organoj de ILEI, se ili ne funkcias, ILEI estas malplena skatolo. Ni ekzamenos la staton de la ĉeestantaj sekcioj kaj parolos pri tio, kiel la centra ILEI povas helpi siajn sekciojn atingi siajn celojn.

    Veterana esperantisto provanta transdoni al junaj esperantistoj la instigon ŝanĝi la mondon. Ĉefe instruas Esperanton rete.

     

     

    Marija Jerković estas el Kroatio.
    Ŝi loĝas en Zagrebo kie ŝi diplomiĝis ĉe Filozofia fakultato pri la angla kaj la kroata lingvoj.
    Ŝi longe interesiĝis pri Esperanto kaj antaŭ kelkaj jaroj diplomiĝis interlingvistikon ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando kun tre bona noto. Ŝi enkondukis Esperanton en la lernejon kie ŝi laboris kiel fakultativan objekton. Ŝiaj gelernantoj partoprenis multajn Esperanto-konkursojn kaj montris tre bonajn sciojn.
    Ekde 2007 ŝi estas prezidanto de ILEI sekcio en Kroatio.
    Kune ili organizas kursojn, prelegojn,ekspoziciojn pri Esperanto. Membroj de la sekcio partoprenas en Erazmus + projektoj pri instruado kaj edukado.


    10.00     MARIJA JERKOVIC, BRUĈJO KASINI; Esperantonimoj

    Priskribo de la prezentaĵo: 
    Ĉiu kulturo respeguliĝas en la koncerna lingvaĵo. Ankaŭ la Esperanta. Unu el la specifaĵoj de la E-leksiko estas esperantonimoj; leksemoj kiuj reflektas ekskluzive la E-kulturon kiujn ne eblas “simple traduki” sen kulturologia komento.

    Marinko Ĝivoje estis aktivega esperantisto kroata. Li naskiĝis en 1919 en Korčula kaj lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1936. Lia estas la ĝis nun plej ampleksa vortaro de la serbo-kroata al Esperanto kaj de Esperanto al la serbo-kroata lingvo, plurfoje reeldonita inter 1959 kaj 1990, kaj la verketon kiun ni prezentas nun, “Esperantonimoj” (Patrolo 1973, Edistudio 1979, Edistudio 2020).
    Tiu libro, konata ankaŭ per la mallongigo “Onimoj”, prezentas listojn de la antonimoj, homonimoj, paronimoj, sinonimoj kaj vortludoj kiuj aperas en Esperanto malgraŭ ĉiuj klopodoj de Zamenhof kaj de la postaj vortaristoj ilin eviti, por helpi “la
    leganton orientiĝi en la semantika labirinto de la jam tre abunda vortaro de Esperanto”.

    Pri la prezentanto: 

    Marija Jerković estas el Kroatio.
    Ŝi loĝas en Zagrebo kie ŝi diplomiĝis ĉe Filozofia fakultato pri la angla kaj la kroata lingvoj.
    Ŝi longe interesiĝis pri Esperanto kaj antaŭ kelkaj jaroj diplomiĝis interlingvistikon ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando kun tre bona noto. Ŝi enkondukis Esperanton en la lernejon kie ŝi laboris kiel fakultativan objekton. Ŝiaj gelernantoj partoprenis multajn Esperanto-konkursojn kaj montris tre bonajn sciojn.
    Ekde 2007 ŝi estas prezidanto de ILEI sekcio en Kroatio. Kune ili organizas kursojn, prelegojn,ekspoziciojn pri Esperanto. Membroj de la sekcio partoprenas en Erazmus + projektoj pri instruado kaj edukado.

    Bruĉjo Kasini, eklernis Esperanton en 1970, kaj plenumis plurajn taskojn en la Movado: estrarano kaj prezidanto de Itala Esperantista Junularo, Ĝenerala Sekretario kaj Vicprezidanto (1980-1981) de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, komitatano kaj membro de la Financa Komisiono de UEA, prezidanto de Fondumo Zamenhof (Bjalistoko, 2010-2012).
    Organizis plurajn kongresojn, por IEF, IEJ kaj TEJO, kaj en 1977 lanĉis la Internacian Junularan Festivalon (IJF) dum Pasko en Italujo, plu funkcianta. 
    Profesie li estas eldonisto, jam de 1975; en 1977 li fondis la eldonejon “Edistudio”, dum tiuj 45 jaroj eldonis centojn da libroj en kaj pri la internacia lingvo. 
    Nuntempe sekretario de la Itala Instituto de Esperanto, li trasprenis la klopodojn provi oficialigi la Instituton ĉe la Ministerio, por atingi oficialan rekonon de la valoro de la Esperantaj studtitoloj.  
    La instruprojekton “30 oraj horoj”, kiu celas instruadon de Esperanto pere de la alifakaj instruistoj, li kreis en 2021 kun Laura Brazzabeni, Enrico Gaetano Borrello kaj Alessandra Madella.

     


    11.00     AUDERSKAJA TATJANA VIKTOROVNA: Pri cirila alfabeto kaj ĝiaj kreintoj

    Priskribo de la prezentaĵo: 
    Populariga rakonto (ĉ. 1000 vortoj, ĉ. 15 min.) pri kreintoj de slava alfabeto, la fratoj-monaĥoj Cirilo kaj Metodi.

    Pri la prezentanto: 
    Tatjana Auderskaja naskiĝis kaj loĝas en u. ODESSA.
    Laŭprofesie biologo.
    Aŭtoro de 3 libroj: “La mondo en guto da akvo”, M, Impeto, 2010; “Intelektaj amuzoj. Lingvaj ludoj en Esperanto”, N-Y, Mondial, 2016 kaj reta ruslingva libro
    Книга «Лучшие дни нашей жизни» (La plej belaj tagoj de nia vivo)
    http://reu.ru/prenu/luchshije_dni.pdf
    pri feliĉaj tagoj, travivitaj de diversaj diverslandaj homoj dank’ al Esperanto.
    Ano de Akademio de Esperanto.

     


    12.00     SPOMENKA STIMEC: “Mia amikeco kun Tibor Sekelj”

    Tibor Sekelj (1983. u Vukovaru / Vukovar, 1983)

    Tiu ĉi – jaro estas 110 datreveno de la naskiĝo de Tibor Sekelj.

    Mi prelegos pri mia amikeco kun Tibor kaj mi prezentos mian novelon pri li „La ŝipo nomata Teresa“

    Spomenka ŠTIMEC estas kroata verkistino, tradukisto, instruisto de Esperanto, kaj iama sekretario de la Esperantlingva Verkista Asocio. Ŝi estas interalie konata pro sia verkado de originalaj esperantaj libroj. 
    Ŝi nuntempe estas ano de la Akademio Literatura de Esperanto kaj loĝas en bieno en Kroatio.

     


    13.00     MIREILLE GROSJEAN (Svislando): Ekzamenoj KER kaj ILEI-UEA

    senrita emerito
    multjara instruisto
    babilema poligloto
    senbrutara nomado

     


    14.00     AHMAD REZA MAMDUHI

    Diskutrondo: La estonteco de ILEI

     

     

     


    15.00     ARISTÓPHIO ANDRADE ALVES FILHO: Virtualaj Esperanto-kursoj per Google Classroom: spertoj de brazila instruisto.

    Resumo de la prelego:
    En 2020, pro la pandemio, niaj ŝtataj lernejoj elektis la platformon “Google Classroom” kiel Virtualan Lernan Medion kaj instruis al ni uzi ĝin kaj ankaŭ “Google meet” por la sinkrona instruado.
    Tiun sperton mi profitis por la instruado de Esperanto. De majo 2020 ĝis nun mi gvidas virtualajn kursojn. 
    La bazaj kursoj, por portugallingvanoj, okazis nacilingve, sed dum la sekvaj niveloj Esperanto rolis kiel ĉefa lingvo por la instruado, ĉar mi havis lernantojn el diversaj landoj. 
    La platformo “Gugla Klasĉambro” estas tre taŭga por kursoj, ĉar tien ni povas alŝuti ĉiajn lernmaterialojn, kiuj restas je la dispono de la kursanoj kaj ili elektas la plej bonan horon por studi la lingvon kaj fari la hejmtaskojn. Iom post iom, mi alŝutas la lecionojn, ekzercojn, ludojn, kantojn, videojn, bitlibrojn k.a. La lernantoj povas elŝuti kion ili volas.
    Malgraŭ tio ke, nur sabate ni kunsidas per Google meet por transdoni instrukciojn kaj forigi dubojn de niaj klasanoj, dum la tuta semajno ni estas en kontakto per vacapa grupo, kie ni afiŝas informojn kaj ankaŭ ligilojn al la lernmaterialo, kiu troviĝas en la plataformo.

    Pri la prezentanto: 
    Mi estas 63-jara, brazilano, instruisto pri Kemio kaj Biologio, esperantisto de 1981. La lingvon mi lernis en la Universitato Federala de Cearao / UFC-Fortalezo.
    En 1990 mi iĝis diplomita Cseh-instruisto en Hanabanilla, Kubo, kie okazis C-seminario de IEI. Esperanton mi instruas nuntempe, pro la pandemio, nur virtuale per Google Classroom kaj Google meet, sed mi jam gvidis ĉeestajn kursojn kaj bazajn kaj daŭrigajn en pluraj brazilaj urboj, kaj ankaŭ en kelkaj eŭropaj landoj, inter septembro 1994 kaj junio 1996, laŭ Cseh-metodo. Mi estas ano de UEA, ILEI, BEL, BEJO kaj AAE (Alagoana Asocio de Esperanto).


    16.00     LAURA BRAZZABENI (Italio): Dulingva edukado kaj enmigrado

    Resumo de la prelego: 
    La situacio de dulingva edukado en la kazo de enmigrintoj.

    Pri la prezentanto: 
    Laura Brazzabeni, Ĝenerala Direktoro de Itala Instituto de Esperanto, vizprezidantino de IEF, instruistino pri fremdaj lingvoj, precipe la angla (en lernejo por kuiristoj, kelneroj kaj frizistinoj). Oficiale rajtas instrui la anglan, la germanan, la hispanan kaj Esperanton kaj bone regas ankaŭ la francan. Multe uzas Esperanton por vojaĝi tra la mondo. Estrarano pri kongresoj de ILEI

     

     


    17.00     DUNCAN CHARTERS (Usono): Interkultura kompetento – kio ĝi estas kaj kion ĝi celas?

    Kiel la lernantoj akiru interkulturan kompetenton pere de Esperanto.

    Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2019, magistriĝis ĉe la angla Universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la usona Universitato de Indiana. Dum sia lingvoinstrua kariero li instruis la hispanan lingvon en pluraj universitatoj inkluzive la nunan, Principia College, kaj estis pionira universitata instruisto de Esperanto en programoj en Usono. Li servis diversmaniere al UEA, kaj en Valencio en 1993 gvidis la Kongresan temon de la UK pri “Edukado por al 21-a jarcento”. En siaj diversaj universitatoj kaj en profesiaj konferencoj li aktivis por Esperanto kaj ofte instruis la lingvon. Li servis kiel prezidanto de ELNA (nun la Landa Asocio Esperanto-USA), kaj aktivis nacie kaj internacie en edukado, interalie kiel prezidanto de ILEI. Li estas membro de la Akademio de Esperanto.


    18.00     AMRI WANDEL: Denaska multlingva edukado

    Instrui lingvon al junaj infanoj estas tre diferenca ol al pli aĝaj personoj. Despli postulema tasko estas denaska edukado de la propraj infanoj, aparte kiam la hejma lingvo ne estas Esperanto. Amri dividos siajn spertojn pri la denaska instruado de Esperanto al la propraj gefiloj, kaj dum la lastaj du jaroj – al sia nepo.

    Biografieto

    Profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo, Israelo. Esploras astrobiologion, nigrajn truojn kaj aktivajn galaksiojn. Prezidanto de la Israela societo por Astrobiologio kaj membro de la Internacia Astronomia Unio. UEA-estrarano pri Scienca kaj Faka Agado (kvaran fojon ekde 1995). Prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj kaj membro de la Akademio de E-o (ekde 1992). Iama prezidanto de TEJO kaj ĝia honora prezidanto, iama prezidanto de E-ligo en Israelo kaj redaktoro de ĝia bulteno. Verkinto de la libroj “La Kosmo kaj Ni” (en Esperanto 2001,2005, 2017) kaj “Astrofiziko kaj vivo en la universo” (en la hebrea, 2021). Patro de tri denaskaj gefiloj, avo de tri genepoj (unu denaska).


    19.00     CANAL DA IEDA, Omaĝo al Zamenhof

    Ŝi estas lernantino de Esperanto kaj amas kanti.


    19.05     KONCERTO Piero Nissim (Italio)

    Piero Nissim estas itala muzikisto, esperantisto kaj pupisto.
    La arta kariero de Nissim komenciĝis en la mez-1960-aj jaroj; en tiu periodo li interesiĝis pri populara muziko.
    Poste li alproksimiĝas al la mondo de teatro kaj pupoj; en 1976 li komencis firmaon Pupteatro de Pizo, kiu post kelkaj jaroj iĝas unu el la plej konataj en Italio kaj eksterlande en la kampo de Animacia Teatro.
    Li daŭre verkas muzikon por siaj teatraj prezentoj kaj en 2005 li rekomencas prezenti vivajn koncertojn kun repertuaro de hebreaj kantoj kaj jidaj kantoj en kiuj li proponas la muzikon kiu, aŭskultita ekde infanaĝo, servis kiel substrato al lia arta kaj muzika trejnado. 
    Piero Nissim estas ankaŭ proksima al la Esperanto-movado; li tradukis kelkajn jidajn kantojn al la Esperanto-lingvo, kaj ofte prezentas en la kurso de italaj kaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.

  • 8.00 DEBATO KUN MIREILLE GROSJEAN:

    Afrikanoj (multaj, ne ĉiuj) havas saĝtelefonojn kaj uzas whatsapp. Ili povas paroli kun multaj homoj en la tuta mondo. En kio la uzo de Esperanto superas tiajn internaciajn kontaktojn?

     

     

     


    9.00     RODICA TODOR (Romanio), LADISLAV HAKL (Ĉeĥio), VITO TORNILLO (Italio): pri Verden

    Rodica TODOR (Rumanio)
    Emerita psikologo. Membro de la rumana sekcio de ILEI.
    Prezidantino de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, asocio kiu subskribis kunlaboran kontrakton kun ILEI.
    Pri prelego: “La kunlabora projekto VERDEN”.
    La kadro de la projekto “VERDEN” de Erasmus+ estas „Edukado de plenkreskuloj”. Ŝlosilkampanjo: „Kunlaboro inter organizaĵoj kaj institucioj”.
    Temo de la projekto: „Daŭripova evoluo kaj transporto”, ligita al pli ĝenerala temo pri klimatprotektado kaj daŭripoveco.
    Kunordigata de Universala Esperanto-Asocio, ĝi okazas per kunlaboro de pluraj sekcioj de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) kaj Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI), faka sekcio de TEJO. Konsilas instruistoj de ILEI kaj kolegoj de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj).

    VITO TORNILLO
    Vito Tornillo estas sekretario de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) ekde 2010 ĝis nuntempe. Sesdekkvar jaraĝa, li esperantistiĝis en la jaro 1989 kaj de tiam estas membro de la Itala Fervojista Esperanto Asocio.
    Li estis LKK-ano pri la fakaj aferoj, kaj prezentis fervojajn prelegojn, kaj organizanto de internaciaj fervojostaj kongresoj en Italio. IFEA-estrarano kaj -Sekretario (ekde 2013), li kunredaktas la revuon “Itala Fervojisto” Informa Bulteno kaj agadas por la Itala Fervojista Esperanto-Asocio (IFEA) en la IFEF-Fervojfaka Komisiono. Li dejoris ĉe la itala fervojo kiel trajnestro en Bolonjo, poste estro de la vojaĝanta personaro kaj ĉe la operativa ĉambro de Trenitalia, en la jaro 2014 pensioniĝis.


    10.00-12.00     DUHORA INTERKULTURA DISKUTADO: Duncan Charters, Ilona Koutny, Ahmad Mamduhi

     

     

     


    12.00    REZA KHEIRKHAH: Mia fleksebla kaj kelklingva metodo de instruado

    Mia prelego
    Dum multaj jaroj mi instruis en diversaj landoj ĉefe aziaj kaj ĉiam estis defio kiel elekti la plej efikan metodon de la instruado. Dum paso de la tempo mi lernis ke estas neefike, almenaŭ en mia kazo, ĉiam fiksi la instru-metodon. Do, mi decidis fiksi
    la metodon post renkonto de studentoj kaj eĉ foje dum paso de la tempo mi ŝanĝis ĝin aŭ eĉ uzis miksajn manierojn. Jen kiel tio funkciis!

    Reza Kheirkhah naskiĝis iam ie en Irano. Ekde infana tempo havis intereson pri lingvoj kaj fakte liaj gepatroj estis azeroj kiuj ofte uzis tiun lingvon (iom similan al la turka) hejme. Do universitate li studis la anglan tradukon kaj kiam hazarde renkontis Esperanton li pensis ke tio estas tiu lingvo kiun li havas mision lerni kaj disvastigi. Li faris tion en gazetoj kie li laboris dum multaj jaroj. Post volontula laboro ĉe la C.O. de UEA.
    en 1989 ĝis nun li daŭre instruis Esperanton (duon)profesie en Japanio, Koreio, Ĉinio, Vjetnamio ktp kaj nun faras tion en Tajvano, kie li ankaŭ redaktas la lokan gazeton Formoza Folio.

     


    13.00     MIREILLE GROSJEAN (Svislando): Laboro de Scio Sen Bariloj. Sukcesa kurso en Benino

    Jam kvinfoje SSB organizis SEVI, SEminarion por VIrinoj. Oferto por 20 junaj universitatnivelaj virinoj en Kotonuo. Plena semajno. Sukcesa kurso, ĉar ĝi kongruas kun la bezonoj de tiuj partoprenantinoj.

    Senrita emerito, multjara instruisto, babilema poligloto, senbrutara nomado.

     

     

     


    14.00    ANKICA JAGNJIĆ: Spertoj en edukado de denaskuloj

    Dum la prelego mi ŝatus prezenti miajn personajn spertojn en edukado de denaskuloj, de la lingva, eduka, socia kaj movada vidpunkto.

    Ankica Jagnjić – membro de la prezidantaro de Kroata esperanto ligo , longjara esperantistino ek de studentaj tagoj, . Laŭ profesie instruistino de matematiko kaj komputilaj sciencoj. Patrino de tri denaskuloj.

     

     

     


    15.00    CÉLINE BERNARD (FRANCIO): Prezentado de dulingva revuo Espéranto-info, interŝanĝo pri rolo de ĵurnalo kaj ideoj / revoj al la ideala internacia/denaska revuo”.

    Mi redaktas kaj enpaĝigas esperantan revuon jam de pli ol dek jaroj. Mi prezentos la revuon Espéranto-info (franca lingvo kaj parto dulingve) kaj proponos interŝanĝon pri rolo de ĵurnalo kaj ideoj / revojn al la ideala internacia/denaska revuo”.

     

     


    16.00     Memoro al Pedro Aguilar Solà (Laura Brazzabeni: enkodukas la gelernantojn: Alessandra Madella, Gian Antonio Pfleger, Paolo Scotti, Debora Rossetti)

    “Pedro Aguilar Solà estis tre grava instruisto en Italio kaj ni ŝuldas al li multe da bonaj ideoj pri efika instruado de la lingvo. Gestudentoj de lia lasta prepar-kurso por la ekzameno de la tria-grada nivelo en Italio dankeme memoras tiun ĉi nian elstaran instruiston.”

     


    17.00     DUNCAN CHARTERS: Kial legi literaturon, kaj literaturon en Esperanto?

    Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2019, magistriĝis ĉe la angla Universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la usona Universitato de Indiana. Dum sia lingvoinstrua kariero li instruis la hispanan lingvon en pluraj universitatoj inkluzive la nunan, Principia College, kaj estis pionira universitata instruisto de Esperanto en programoj en Usono. Li servis diversmaniere al UEA, kaj en Valencio en 1993 gvidis la Kongresan temon de la UK pri “Edukado por al 21-a jarcento”. En siaj diversaj universitatoj kaj en profesiaj konferencoj li aktivis por Esperanto kaj ofte instruis la lingvon. Li servis kiel prezidanto de ELNA (nun la Landa Asocio Esperanto-USA), kaj aktivis nacie kaj internacie en edukado, interalie kiel prezidanto de ILEI. Li estas membro de la Akademio de Esperanto.

     


    18.00     BRUĈJO KASINI (Italio): La sperto de Mazaradelvalo

    En 2012 la Itala Kongreso de Esperanto okazis en Mazaradelvalo, Sicilujo. Ties urbestro, Nicolò Cristaldi, tre favore akceptis la proponon de italaj esperantistoj proponi kursojn de Esperanto en la lokaj lernejoj kaj efektive jam de januaro 2012 en 9 el la 13 lernejoj de la urbo komenciĝis kursoj, kelkkaze en la lernejaj horoj, alikaze en posttagmezaj kromhoroj. Sume, antaŭ la kongreso ricevis instruadon de Esperanto, en malsamaj kvantoj, pli ol 400 infanoj kaj junuloj. La instruadon daŭrigis dum la sekvanta jaro, haltigita poste de Itala Esperanto-Federacio kiu fortimiĝis pro la kosto de tiu instruado en loko, kie stabila Esperanto-komunumo ne jam ekzistis.
    La prelego kaj sekva diskutrondo provos klarigi la diversajn aspektojn de la sperto, kulturaj kaj financaj, cele al laŭebla ripeto de similaj klopodoj, eble tiam bazitaj je pli konkreta konscio de la eblecoj kaj ŝancoj, kiujn tiuj malfermiĝoj de aŭtoritatoj povas
    liveri al nia movado.

    Bruĉjo Kasini eklernis Esperanton en 1970, kaj plenumis plurajn taskojn en la Movado: estrarano
    kaj prezidanto de Itala Esperantista Junularo, Ĝenerala Sekretario kaj Vicprezidanto (1980-1981) de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, komitatano kaj membro de la Financa Komisiono de UEA, prezidanto de Fondumo Zamenhof (Bjalistoko, 2010-2012). Organizis plurajn kongresojn, por IEF, IEJ kaj TEJO, kaj en 1977 lanĉis la Internacian Junularan Festivalon (IJF) dum Pasko en Italujo, plu funkcianta.
    Profesie li estas eldonisto, jam de 1975; en 1977 li fondis la eldonejon “Edistudio”, dum tiuj 45 jaroj eldonis centojn da libroj en kaj pri la internacia lingvo.
    Nuntempe sekretario de la Itala Instituto de Esperanto, li trasprenis la klopodojn provi oficialigi la Instituton ĉe la Ministerio, por atingi oficialan rekonon de la valoro de la Esperantaj studtitoloj.

    La instruprojekton “30 oraj horoj”, kiu celas instruadon de Esperanto pere de la alifakaj instruistoj, li kreis en 2021 kun Laura Brazzabeni, Enrico Gaetano Borrello kaj Alessandra Madella. 

     


    19.00     KONCERTO: ANJO AMIKA

    Ekde mia infanaĝo mi kantas. Komence mi estis membro de la infankoruso de Hunga RAdio kaj Televido, poste mi kantis en la koruso de la tiama Konservatorio Béla Bartók, kiu estis ŝanĝita al Liszt Ferenc Muzika altlernejo. Kiel solistino mi komencis kanti samtempe dum la konservatoriaj jaroj. Poste, mi estis invitia al la Hungara Radio t.n. Popmetiejo, kie mi kantis dum du jaroj. Sekvis la ekzameno ĉe la Landa Organiza Oficejo, post tio mi estis anoncita kiel profesia kantistino. En Esperanto mi kantis la unuan fojon en 1971, dum unu unutaga aranĝo ĉi tie en Hungario. Ekde tiam dum diversaj Esperanto-aranĝoj mi kantas. La plej nova estos ĝuste ĉijare en LA Chaux-de-Fonds dum la Kultura Esperanto-Festivalo, inter la 9-15 aŭgusto, dum kiu mi donos preĝejan koncerton “Dimanĉa Koncerto”, dum alia tago El la enhavo de mia KD “Bela Revo”, mi interpretos kantojn. 

  • AMO-SEMINARIO

    15.00     Mireille Grosjean: JUNA AMIKO, la “juvelo” de ILEI. Enhavo, skipo, eldonlinio, defioj por ĝia estonteco.


    16.30     Stefan MacGill: La landa agado de UEA kaj ILEI


    17.30     Guglielmo Martelli, Vasta lerneja projekto, kiu proponas Esperanton por faciligi la trejnadon kaj dungadon de teknikistoj kaj vendistoj de enpakigaj maŝinoj.

  • 8.30 „VIRINA AGADO” – enkonduko Malgosia Komarnicka


    8.35 OMAĜO AL CLAUDE NOURMONT – Emmanuelle Richard


    8.40 ADA, LA ESPERANTISTINO – Gian Carlo Fighiera


    8:55 KANTO – kantas ANNA OSMAKOWICZ


    9.00 LA AVENTUROJ DE SAĜA STELETO KAJ DE LA MIRINDA TEAMO – Alessandra Madella kun ŝia enkonduko


    9.25 Kanto de Anna Osmakowicz


    9.30 LAURE PATAS D’ILLIERS, VIRINO KAJ VERKISTINO – Laure Patas D’Illiers


    9.45 KIEL PUBLIKIGI EN ESPERANTUJO – Emmanuelle Richard


    10.50 La KONCERTO de PREMIITOJ de la 10-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, Vroclavo 2022


    11.25-11.50 INTERKULTURA JULIRENDEVUO EN JELENIA GÓRA


     

    12.30-16.00 SIMPOZIO 

    Ĉefprelego: Esperanto: valora instrumento por “lingva higieno”
     Prof. Fabrizio Angelo Pennacchietti, Torino
     Vendredo, la 29-a de julio 2022, de la 13:00 ĝis la 14:00.
    Se “higieno” laŭ la difino de PIV 2005 (p. 440) estas la “scienco por la rimedoj, uzataj por konservi la sanon”, oni povas aserti ke, pri tio, kio rilatas la lingvon, “lingva sano” manifestiĝas kiam por esti “sana” la kunpartigata socia parolesprimilo nomata “lingvo”, devus provizi siajn uzantojn, sendepende de ilia kleriĝa nivelo, per ĉiuj rimedoj necesaj por produkti glatan prezenton de siaj bezonoj, pritaksoj kaj rezonadoj.
    Ofte etnaj lingvoj respegulas la torditan esprimmanieron de la sociaj klasoj kiuj historie kreis mem la naciojn kaj ties ideologion. Tia esprimaniero estas ofte tiom konfuziga ke nur la favorataj klasoj povas ĝin bone regi. Kia estas la procento de la homoj en Via lando kiuj kapablas senprobleme kompreni gazetan artikolon?
                Do, se “higieno” estas la “scienco por la rimedoj, uzataj por konservi la sanon”, “lingva higieno” estas scienco por provizi la parolantojn per la espriminstrumentoj plej taŭgaj por glate organizi kaj prezenti sian penson.
                Kiuj estas la “sanaj” espriminstrumentoj liverataj de Esperanto al siaj lernantoj?
    La plej valoraj instrumentoj kiujn EO disponigas estas, laŭ mi, la korelativaj vortoj, tiu sistemo, unika en la lingva mondo, por klare enkadrigi la pensojn kaj la frazojn. Statistike la korelativaj vortoj estas la plej ofta vortospeco en la EO-parolado. Sed, laŭ kogna vidpunkto, tre grava estas la uzado de la finaĵoj -IG– kaj -IĜ-, unuflanke, kaj de la afiksoj -AD-  kaj EK- aliflanke. Oni certe ne devas subtaksi la utilon de pluraj aliaj afiksoj de EO (aparte gravaj laŭ kogna vidpunkto estas la paro -ON- kaj la grupo -OP-, -AR-, -ER- kaj KROM-). Sed tie kie kuŝas la vera kogna trezoro de EO esta ĝia riĉega prepozicia sistemo, ne kompare apleksa kompare kun tiu de etnaj lingvoj. Per ĝi la lernanto ekposedas kvazaŭ vastan mensan bretaron kie dismeti kaj kontroli la erojn de siaj pensoj
    Ŝlosilvortoj: Esperanto, lingva higieno, kogna lingvistiko.
    Pri la aŭtoro: Fabrizio Angelo Pennacchietti (1938), emerita profesoro ĉe la Universitato de Torino, nacia partnero ĉe la Accademia delle Scienze di Torino kaj membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), studis en la universitato de Torino, Romo kaj Munkeno. Partoprenis, kiel epigrafiisto, en arĥeologiaj misioj en Turkio, Malto kaj Irako. Li estis docento de Semida Filologio ĉe la Universitato de Ca’ Foscari (Venecio) kaj la Universitato de Torino. Dum multaj jaroj, li estis profesoro pri Araba Lingvo kaj Literaturo kaj pri Interlingvistiko kaj Esperantologio ĉe la Universitato de Torino. Li ankoraŭ okupiĝas pri greka, fenici-punika kaj aramea epigrafioj, nov-aramea dialektologio kaj semita kompara lingvistiko. Li interesiĝas precipe pri historio de la sintakso de semidaj lingvoj. Li ankaŭ esploris la historian topografion kaj Kompara Literaturo de la Proksima Oriento, elmontrante la komunan temaron en la judaj, kristanaj kaj islamaj rakontoj en semida lingvo.

    Prelego: Lev Vygostsky kaj du-lingva edukado
                   Alessandra Madella (Zaozhuang-Universitato)
                   Vendredo, la 29-a de julio 2022, de la 14:00 ĝis la 14:30.
    Priskribo: Nuntempaj esploroj pri dulingva edukado ofte citas la nomon de judodevena rusa psikologo Lev S. Vigostskij (1906-1934) kiel inspiron, precipe rilate al lia penso pri la mediacia rolo de lingvo kiel artefaritaĵo kaj la disvolvigo de transkonadaj kapabloj en la infanoj pere de lingvo-lernado. Kvankam Vigostskij ne parolas rekte pri Esperanto en siaj sciencaj verkoj, li kaj liaj familianoj estis esperantistoj. En tiu ĉi prezentado, mi klopodos montri la lokon, kiun lingvo-lernado okupas en lia pedagogia teorio, precipe paralele al lia diskutado pri la disvolviĝo de sciencaj konceptoj en la infanoj.
    Ŝlosilvortoj: Lev S. Vigostskij, Dulingva edukado, Pedagogiaj Studoj
    Pri la aŭtoro: Alessandra Madella, italino, studis japanan lingvon kaj literaturon ĉe la Universitato Ca’ Foscari de Venecio (Italio) kaj la Universitato de Tokio (Japanio). Ŝi doktoriĝis pri Komunikaj Studoj (Retoriko) ĉe la Universitato de Iowa (Usono), pere de disertacio pri la franca filmo Hiroshima mia amo. Ŝi instruis Filmhistorion kaj Esperanton ĉe la Artkolegio de Kunming kaj estas nun profesorino pri la samaj fakoj ĉe Zaozhuang-Universitato en Ĉinio. Ŝi estas vic-prezidantino de ILEI. 

    Prelego: Constructed Languages in Translation: Anthony Burgess’s Nadsat in A Clockwork Orange
                   Olta Totoni (Lancaster University, UK)
                   Vendredo, la 29-a de julio 2022, de la 14:30 ĝis la 15:00.
    Abstract: A Clockwork Orange (1962) by Anthony Burgess is a dystopian novel that ‘aspires to an imaginative visual futurism’ (Morrison, 2000). Alex and his ‘droogs’ speak Nadsat, an innovative constructed language that contains English, Russian and traces of Eastern and Western languages. This paper investigates Nadsat linguistic and cultural features in the original text and compares them with La naranja mecánica, translated by Aníbal Leal in 1976 and Ana Quijada Vargas who translated Chapter Twenty-One in 1999. The Spanish translator therefore needs to ‘bend the language of the translation toward the original language’ and ‘retain the feeling of foreignness’ (Schleiermacher, 1992). The study’s findings reveal that Nadsat is an alien language because it belongs to the category of invented languages where the language is not rendered directly, and it needs deciphering and decoding first. This paper clarifies the position of Nadsat and considers it a special case in the family of invented languages. It is a conlang which needs translation within translation. While this comparative study contributes to our understanding of Nadsat in particular, and invented languages in general, it also aims to inform future translations of A Clockwork Orange, into Spanish and in different languages.
    Key words: constructed languages, alienese, linguistic experimentation, Nadsat, NadSpanish, translation strategies. 
    About the author: Olta Totoni is a PhD Researcher in the Department of European Languages and Cultures at Lancaster University, UK. She is currently the inventor of an innovative form of translation which is the alienese translation fully inspired by two British authors, Anthony Burgess, and George Orwell. She also studied British and American Studies and received a MSc in Intercultural Language and Communication. She has been a Guest Lecturer at the University of Tirana for ten years and taught and researched English as a Foreign Language.
    She is a very active scholar and has tried to create a global profile. She has attended trainings, workshops, forums, seminars, courses and conferences in the UK, Italy, Western Balkans, USA. She has also experimented with different types of writing: poetry, short stories, newspaper and magazine articles, journal and foreign policy articles mainly related to British and American Studies published in the UK, Western Balkans, the US, France, Mexico, Canada.
    Olta is the author of the book Diary of Time that contains a bilingual collection of articles published in newspapers and magazines. She has translated British literature and gives a good contribution in this field. She was a guest speaker in the World Youth Forum ‘Right to Dialogue’ 2014. She attended Academic English Conference 2021 (Cambridge) and Oxford World English Symposium 2022 (Oxford).

    Resumo: Horloĝmekanisma oranĝo (1962) de Anthony Burgess estas distopia romano, kiu “aspiras al imaga vida futurismo” (Morrison, 2000). Alex kaj liaj ‘droogs’ parolas Nadsat, novigan konstruitan lingvon, kiu enhavas la anglan, la rusan kaj derivaĵojn de orientaj kaj okcidentaj lingvoj. Tiu ĉi eseo esploras la lingvajn kaj kulturajn ecojn de Nasdaq en la origina teksto kaj komparas ilin kun la traduko La naranja mecánica fare de Aníbal Leal en 1976 kaj tiu de la Dudekunua Ĉapitro fare de Ana Quijada Vargas en 1999. La hispana tradukisto nepre devas “fleksi la lingvon de la traduko al la origina lingvo” kaj “gardi la senton de fremdeco” (Schleiermacher, 1992). La esplorado malkaŝas, ke Nasdat estas fremda lingvo, kiu apartenas al kategorio de inventitaj lingvoj, en kiuj la lingvo ne estas rekte prezentita kaj devas esti unue deĉifrita kaj elkodigita. Tiu ĉi eseo klarigas la pozicion de Nasdat kaj konsideras ĝin speciala kazo en la familio de inventitaj lingvoj. Temas pri konstruita lingvo, kiu bezonas tradukon ene de traduko. Tiu kompara esplorado kontribuas al nia kompreno pri Nadsat specife kaj pri inventitaj lingvoj ĝenerale, sed ĝi samtempe ankaŭ celas informi estontajn tradukojn de Horloĝmekanisma oranĝo, al la hispana kaj aliaj lingvoj.
    Ŝlosilvortoj: konstruitaj lingvoj, fremdlingveca traduko, lingvaj eksperimentoj, Nadsat, NadHispane, tradukaj strategioj.
    Pri la aŭtoro: Olta Totoni estas doktoriĝanta esploristino en la Departemento de Eŭropaj Lingvoj kaj Kulturoj ĉe Universitato Lancaster, Britio. Ŝi eltrovis novigan traduk-formon, la fremdlingvecan tradukadon inspiritan de du britaj aŭtoroj, Anthony Burgess kaj George Orwell. Ŝi spertas pri Britaj kaj Usonaj Studoj kaj majstriĝis pri Interkulturaj Lingvo kaj Komunikado. Ŝi estas Gast-instruistino ĉe Universitato de Tirano jam dum dek jaroj kaj esploris la anglan kiel fremdan lingvon.
    Ŝi estas tre aktiva akademie kaj klopodas akiri tutmondan profilon. Ŝi partoprenis trejn-renkontiĝojn, forumojn, seminariojn, kursojn kaj konferencojn en Britio, Italio, Okcidenta Balkano kaj Usono. Ŝi ankaŭ eksperimentis pri diversaj specoj de verkado; poezio, mallongaj rakontoj, ĵurnalaj kaj revuaj artikoloj, eseoj pri eksterlanda politiko kaj en fakaj revuoj precipe pri Britaj kaj Usonaj Studoj, publikigitaj en Britio, Okcidenta Balkano, Usono, Francio, Meksikio kaj Kanado. 
    Olta estas la aŭtorino de la libro Diary of Time (Taglibro de la Tempo), kiu enhavas dulingvan kolekton de ĵurnalaj kaj revuaj artikoloj. Ŝi tradukis britan literaturon, bone kontribuante al tiu kampo. Ŝi estis gast-prelegantino en la Monda Junulara Forumo “Rajto al dialogo” 2014. Ŝi partoprenis en la Konferenco pri Akademia Angla 2021 (Kembriĝo) kaj en la Oksforda Simpozio pri Monda Angla 2022 (Oksfordo).

    Prelego: La angla kaj la gepatralingva edukado en Barato: Lastatempaj nekoherecoj kaj defioj
       A Giridhar RAO (Universitato Azim Premji, Bengaluro, Barato)
                   Vendredo, la 29-a de julio 2022, de la 15:00 ĝis la 15:30.
    Resumo: La barata Nacia Edukstrategiaro 2020 (NES 2020) rekomendas gepatralingvan edukadon. Tamen, samtempe, pluraj gubernioj kaj instancoj antaŭenigas la anglan kiel instrulingvon en la lerneja sistemo. Kiel kompreni tiun ĉi nekoherecon? Kaj kiajn efikojn havos sur la lernantoj tiuj du disaj edukstrategioj? Jen kelkaj el la demandoj kiujn ni esploros dum la prelego.
    Pri la aŭtoro: A. Giridhar RAO gvidas magistrajn kursojn ĉe la Fakultato de edukado en Universitato Azim Premji [aziim premĝi] en Bengaluro, Barato. La kursoj temas pri lingvo-lernado en multlingva demokratio, literaturo kiel lingvo-lernilo, kaj la lingvopolitiko en edukado. Li ankaŭ gvidas kursojn pri “Esperanto kaj lingva demokratio”, kaj “Sciencfikcio kiel moderna pensilo”. Li estas membro de la Akademio de Esperanto (AdE).

    Prelego: La aliro de Eŭropa Unio al plurlingveca komunikado
                  Michele Gazzola (Universitato de Ulstero, Britio)
                   Vendredo, la 29-a de julio 2022, de la 15:30 ĝis la 16:00.
    Resumo: Ĉi tiu prelego prezentas kelkajn el la rezultoj de la studo “La aliro de la Eŭropa Unio al plurlingvismo en sia propra komunika politiko” farita inter 2021 kaj 2022. En la studo estas uzata noviga miksita metodo, inkluzive de jura kaj politika analizo, datumanalizo por analizi la nivelon de plurlingveco de EU-retejoj, intervjuoj kun EU-politikaj funkciuloj, kaj enketa datuma analizo de la lingvaj scioj de EU-loĝantoj. Ni analizis datumaron de 1,5 milionoj da retpaĝoj sur 13 retejoj kun plurlingva enhavo. La rezulto montras signifajn variojn en la havebleco de plurlingva enhavo, kie la angla estas la nura lingvo en kiu la tuta enhavo de la EU-retejo estas havebla. Ni alfrontas la rezultojn de analizo de la retejo de EU kun ekzameno de la lingvokapabloj de proksimume 175 000 EU-loĝantoj, uzante datumojn de Eurostat. La rezultoj montras trovitajn altajn nivelojn de lingva ekskludo de unulingva lingva politiko limigita al la angla.
    Ŝlosilvortoj: Lingvo politiko, Eŭropa unio, Plurlingveco
    Pri la aŭtoro: Michele Gazzola estas nuntempe profesoro pri administrado kaj publikaj politikoj ĉe la Universitato de Ulstero, kaj kundirektoro de la Centro por Publika Administrado en la sama universitato. Li havas interfakan esplorprofilon specialiĝantan pri analizo kaj taksado de lingvaj politikoj kaj pri la studado de la ekonomiaj kaj sociaj aspektoj de plurlingvismo. Li estas verkinto de proksimume 80 sciencaj publikaĵoj en tiuj esplorkampoj kaj faris multajn prelegojn ĉe sciencaj kaj instituciaj konferencoj en diversaj landoj. Li estas vicdirektoro de la revuo “Language Problems & Language Planning”. Li estas membro de la Estraro de la Centro por Esploro kaj Dokumentado de Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) de la Universala Esperanto-Asocio.

    Prelego: Kia Pedagogio por ni, esperantistoj el la Tria Mondo?
                   Fernando Pita (Universitato de Ŝtato de Rio-de-Ĵanejro, Brazilo)
                   Vendredo, la 29-a de julio 2022, de la 16:00 ĝis la 16:30.
    Resumo: Analizo de la plej diversaj instrumetodoj uzataj de/en la Esperanto-movado elmontras ke la plejmulto el ili estis verkitaj ene de sociaj kuntekstoj pli malpli egalaj; tio estas, ili celas (konscie aŭ ne) lernantaron kiu ĉeestis almenaŭ landajn bazlernejon, kies bazaj necesoj kaj vivkondiĉoj estas, se ne plene komfortaj, almenaŭ sekuraj kontraŭ fulmaj renversiĝoj. Resume: la ĝenerale celata lernantaro ne estas el la Tria Mondo. Paradokse, tie estas la homoj, kiuj plej bezonas nian lingvon, kaj al kiuj ĝi estos pli utila. Tamen, uzado de unuamondaj pedagogio kaj lerniloj por instrui triamondajn lernantojn plejofte rezultas, pro diversaj kialoj, je tute fiaskinta instruado.
    Do por ke instruado de Esperanto en tiuj landoj estu sukcesa, oni do devas anstataŭi la pedagogiajn celojn kaj rimedojn uzotaj pro aliajn, jam elpensitaj kaj testitaj en tiu socikultura realaĵo. Unu el tiuj pedagogioj estis jam delonge proponata de la brazila pedagogo kaj filozofo Paŭlo Freire (1921-1997), kaj prezenti ĝiajn paradigmojn kaj ilia aplikebleco al instruado de Esperanto estas mia celo.
    Ŝlosilvortoj: Pedagogio, Esperanto-instruado, Tria Mondo, Paŭlo Freire.
    Pri la aŭtoro: Bakaŭlaro pri Beletro (Hispana-Portugala) ĉe Universitato de Ŝtato de Rio-de-Ĵanejro (UERJ); magistro pri Hispanlingvaj Literaturoj ĉe Federacia Universitato Fluminense (UFF, 2000); magistro kaj doktoro pri Klasika Beletro ĉe Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro (UFRJ, 2010); li estas ankaŭ postdiplomita pri Interlingvistiko ĉe Universitato Adam Mickiewicz (UAM), en Poznano, Pollando (2017). Aktuale, li laboras kiel Profesoro ĉe la Departemento de Klasikaj kaj Orientaj Beletroj en UERJ, instruante la latinan lingvon. Ekde 2015 li apartenas al la Brazila Akademio de Filologio (Abrafil), kaj, ekde 2022, al Akademio de Esperanto (AdE).

    Debato ĝis la 18.00

     


    18.00     Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa

    Ĵomart kaj Nataŝa estas muzika duopo aktiva en la kampo de Esperanto-muziko. Ilia stilo estas melodia, foje romantika.
    La duopo formiĝis en 1985 en Kazaĥio, kiam Ĵomart renkontis Nataŝa en instituto kie li instruis Esperanto-kurson. La du geedziĝis en 1991 kaj moviĝis al Svedio, kie ili havis sian filinon Carina en 1995.

    Ene de la duopo, Ĵomart ludas la gitaron, dum Nataŝa ludas la fluton; ili ambaŭ kantas. Danke al la senprecedenca kombinaĵo de instrumentoj, iliaj kantoj estas duonvoje inter popmuziko kaj populara muziko.

  • 11.30 – 15.00 SIMPOZIO (LA 2-A TAGO)

    Prelego:La sukceso de ĉina tradicia kulturo inter animaciaj fervoruloj en Japanio
    Du Xin
                   Sabato, la 30-a de julio 2022, de la 11:30 ĝis la 12:00.
    Resumo: MO DAO ZU SHI (La granda majstro de la demona lernejo魔道祖师) estas la unua ĉina animacia serio elsendata fare de japana televido. Multe da japanoj spektis unuan fojon ĉinan animacion kaj ili estis tuj fascinitaj. Mi esploros kiel tiu unua eksploda sukceso de ĉina animacio en Japanio estas kunportanta grandan intereson pri ĉina tradicia kulturo inter japanaj fervoruloj.
    Biografio: Du Xin magistriĝis pri Kulturaj Studoj ĉe Pekina Universitato (Ĉinio) kaj pri Soci-Psikologio ĉe Keio-Universitato (Japanio), kie ŝi ankaŭ doktoriĝis pri Sociologio kun disertacio pri komparaj internaciaj studioj de socia konscio. Ŝi laboras kiel ĵurnalisto kaj instruas ĉe Keio-Universitato. 

     

    Prelego: “Esperanto kaj la angla por interkultura komunikado kadre de la nova magistra programo pri interlingvistiko en AMU”
    Ilona Koutny, (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando)
                    Sabato, la 30-a de julio 2022, de la 12:00 ĝis la 12:30.
    Resumo: Dum internacia kaj interkultura komunikado plej ofte la angla funkcias kiel lingvafrankao. Esperanto ne povas konkurenci kun ĝi, sed povas esti alternativa lingvo. Ĝi pli taŭgas en interkultura komunikado pro ĝia fleksebla kaj travidebla strukturo, ankaŭ pro ĝia inkluziva kulturo. Pli facilas elformi kaj apliki interkulturan kompetenton en internacia grupo. Tra esperanto eblas plilumi kaj kompari la diversajn lingvajn strukturojn.
    Ekzistas multaj lingvaj rimedoj, datumbazoj en la angla, la lingvo de informadiko estas la angla. Por eduki plurflankajn eklaborontojn kiuj respondas al la bezonoj de labormerkato, do parolas plurajn lingvojn, kapablas bone kunlabori en internacia teamo kaj konas la lingvajn rimedojn necesajn en diversaj terenoj de moderna vivo (redaktado, turismo, reklamo…), la novaj interlingvistikaj magistraj studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto Lingvistiko kaj informmastrumado en la Adam Mickiewicz Universitato, en Poznano (PL) proponas solvon kombinante studojn en esperanto kaj la angla.
    Ŝlosilvortoj: Interlingvistikaj Studoj, Magistra programo, Interkultura komunikado.
    Pri la aŭtoro: Profesoro de la hungara en Universitato Adam Mickiewicz (PL), kunordiganto de la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la sama universitato.

    Prelego: “Esperanto – ilo por interŝanĝo de kulturaj valoroj”
        Marija Belošević, dipl. IPE
                   Sabato, la 30-a de julio 2022, de la 12:30 ĝis la 13:00.
    Resumo: Ekzistas pluraj “sinonimoj” kiujn oni povas atribui al Esperanto: ekz. fenestro (al la mondo), ponto (kiu ligas naciojn/popolojn). Tamen, kiun ajn atributon oni donas al Esperanto, oni ne povas preterpasi la parolon pri kulturaj valoroj. Dum pli ol 40 jaroj de aktiva esperantumado, la aŭtorino mem akiris/ekkonis kulturajn valorojn de diversaj nacioj/popoloj, sed same, ŝi mem kontribuis al diskonigo de la valoroj rilataj al ŝia patrolando, Kroatio. Dum la prelego ŝi prezentos nur econ de la propraj spertoj.
    Ŝlosilvortoj: Esperanto, kulturaj valoroj, Kroatio, tutmondeco.
    Pri la aŭtoro: Naskiĝis en Zagrebo (Kroatio). Membro de UEA, IKUE kaj ILEI. Siatempe komitatano C de TEJO. Komitatano A de UEA por ILEI kaj observanto de ILEI ĉe la Estraro de UEA (1993-1997). B-komitatano de UEA (2001-2004; 2004-2007; 2007-2010); komisiito pri faka agado de UEA (2003-2004); aktiva en IEK (1991-). Estrarano kaj sekretario de ILEI (1991-1998); kunordiganto de UK-programo “Tago de Lernejo/Lernado” (2013-). Aktiva en IKUE en diversaj pozicioj (estrarano, vicprezidanto, prezidanto). Gvidas E-kursojn de la jaro 1980. Partoprenis plurajn E-kongresojn, konferencojn kaj similajn aranĝojn dum kiuj prelegis pri la kroataj lingvo, kulturo, historio kaj naturo; pri la minoritatoj en Kroatio, kaj Kroatoj kiel minoritatoj en EU-landoj. Profesie okupiĝas pri ĵurnalismo kaj fotado. Sekretario de KEU. Aktiva en la sektoro de la neregistaraj organizaĵoj.

    Prelego: Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado: la kazo de Afriko
                   Jeremie Sabiyumva (Esperanto-Asocio de Burundo)
                   Sabato, la 30-a de julio 2022, de la 13:00 ĝis la 13:30.
    Resumo: En Afriko, ĉiuj enloĝantoj kiuj frekventis lernejojn parolas almenaŭ du lingvojn: la gepatra kaj la kolonia. Oni povas senerare diri ke afrikaj esperantistoj estas plurlingvuloj, ĉar ofte estas Esperanto la tria lingvo por ili, ĉar niaj uzitaj lerniloj estas en eŭropaj lingvoj. En ĉi tiu prezento, mi montros la avantaĝojn de personoj kiuj parolas pli ol unu lingvo en la lernado de Esperanto, kaj ankaŭ la pontan rolon de Esperanto.
    Ŝlosilvortoj: Afriko, du-/plurlingveco, Instruado de Esperanto
    Pri la aŭtoro: Jeremie Sabiyumva, multjara aktivulo en Afriko. Li esperantistiĝis en 1999 kaj ekde tiam aktivis loknivele (Kunfondinto de la burunda landa asocio, TEJO-sekcio, ILEI-Sekcio, sporta sekcio). Estis ĝenerala sekretario de nia Esperanto-Asocio de Burundo, prezidanto de la landa asocio kaj ties junulara sekcio, membro de la Afrika Komisiono de UEA dum pluraj jaroj, komisiito de TEJO pri landa agado en Afriko dum deko da jaroj, membro de la Internacia Ekzamena Komisiono kaj estrarano de UEA pri Afriko kaj Aktivula Maturigo.

    Prelego: Defioj en klasĉambroj kun kultura diverseco. Kunhavigado de spertoj
       Vicente Manzano-Arrondo (Universitato de Seviljo, Hispanio)
                   Sabato, la 30-a de julio 2022, de la 13:30 ĝis la 14:00.
    Resumo: Ekde mia alveno al Esperantujo, mi havis la ŝancon sperti plurajn situaciojn, kie la partoprenantoj alvenas de diversaj landoj kun diversaj kulturaj referencoj. La kampoj de la interkultura komunikado kaj de la interkultura edukado amasas jarojn de studoj, multajn publikigaĵojn kaj plurajn spertulojn. Tamen mi deziras nur kunhavigi la rezultojn de miaj propraj spertoj, kelkaj el ili vivitaj rekte, kaj pluraj konitaj danke al la detala priskribo de la homoj, kiuj rekte spertis situaciojn de klara kultura diverseco. La enhavo estos montrita je la flanko de la kunteksto de la alveno, la samtempaj homaj rilatoj kaj la provoj (hejmtaskoj kaj ekzamenoj).
    Ŝlosilvortoj: Interkultura komunikado, interkultura instruado, instruado de Esperanto.
    Pri la aŭtoro: Profesoro en la Universitato de Seviljo (Hispanujo) pri esplorado de la homa konduto. Esploristo kaj aktivulo pri subpremado, ĉefe lingva kaj universitata.

    Prelego: Instruu kaj ekzercigu tutmonde
       Katalin Kováts (edukado.net)
       Sabato, la 30-a de julio 2022, de la 14:00 ĝis la 14:30.
    Resumo: Kiel spertigi al niaj kursanoj la uzeblon kaj utilon de lernado de Esperanto? Kiel doni instrueblojn al la  instruantoj de nia lingvo, al kiuj mankas kursanoj?  La redaktoro de la porinstruista retejo edukado.net en sia prelego raportas pri la ebloj kaj spertoj pri mondskala renkontigo de instruistoj kun lernantoj de Esperanto kadre de Ekparolu!. Katalin skizos metodikajn ideojn pri fruktodona apliko de la senpaga programo de edukado.net ankaŭ en praktiko de grupa instruado, cele al internacia uzo de Esperanto. La diligentaj geonkloj de la programo okazigis jam preskaŭ 4000 parolsesiojn al ĉ. 300, kaj gvidis ĝis ekzameniĝo dekojn da lernantoj de Esperanto. Venu ekscii la sekretojn. 
    Ŝlosilvortoj: Instruado de Esperanto, Metodologioj de instruado, Didaktiko de lingvoj.
    Pri la aŭtoro: Katalin Kováts  (1957 – HU/NL), filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o, itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Ŝi doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Membro de Akademio de Esperanto. Gvidis centon da Esperanto-kursoj kaj trejnseminarioj en diversaj partoj de la mondo, kaj funkciigas la retan trejnkurson RITE. Gvidas la metodikan trejnadon ankaŭ en UAM, en Poznano. Dum jardeko estis vicredaktoro de IPR. Aŭtoro (ankaŭ sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj, ekz. Poŝamiko, Ĉu vi aŭdis, ke…?. Elpensinto kaj realiginto de la programo Ekparolu! kaj la reta ludo RISKO. Gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA, ellaborinto kaj respondeculo pri la novtipaj KER-ekzamenoj. Verkis biografiajn librojn pri Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu. Konstanta okupo ekde 2000 estas redaktado de la porinstruista retejo www.edukado.net. Verkis pli ol la duonon de la artikoloj de la Manlibro kaj redaktis ĝin.

    Prelego: Similaĵoj kaj malsimilaĵoj inter la fonemsistemoj de la portugala lingvo kaj de Esperanto kaj observoj pri la sonproduktado farita de lernantoj
       Ivan Eidt Colling (Federacia Universitato de Paranao, Brazilo)
                   Sabato, la 30-a de julio 2022, de la 14:30 ĝis la 15:00.
    Resumo: En ĉi tiu prezento mi intencas kompari la fonemaron de la portugala lingvo (ĉefe de ties sudbrazila varianto) kun tiu de Esperanto, kaj ankaŭ registri kelkajn observojn pri pononcado, venintajn el plurjara sperto pri instruado de Esperanto en Centro de Lingvoj kaj Interkulturo de Federacia Universitato de Paranao en Kuritibo, Ŝtato Paranao, Brazilo, kaj en Filologiaj Kursoj de la sama Universitato.
    Ŝlosilvortoj: Lingvokomparado, Komparata Fonologio, Instruado de Esperanto
    Pri la aŭtoro: Ivan Eidt Colling (BR-LU) naskiĝis en Sero-Largo (Cerro Largo), ŝtato Suda Riogrando, Brazilo. Li diplomitiĝis pri filologio (pola: lingvo, literaturo kaj lingvopedagogio), elektra inĝenierado kaj fiziko; magistriĝis kaj doktoriĝis pri elektra inĝenierado. Docentis 18 jarojn en kursoj pri elektra inĝenierado en kvar Brazilaj universitatoj. De 13 jaroj docentas en Federacia Universitato de Paranao (UFPR); antaŭ kvar jaroj li translokiĝis al Pola Fako de Departemento pri Polistiko, Germanistiko kaj Klasika Filologio (DEPAC-UFPR). Laboras en projekto por popularigo de sciencoj kaj kunordigas projekton Lingvoj en Dialogo, kiu celas sent-emigi lernejanojn pri lingva diverseco kaj disponigi lingvokursojn. Esperantistiĝis en 1986; lia edzino Rita de Moraes kaj li sekvis Post-Diploman Kurson pri Interlingvistikaj Studoj (UAM, Poznano, 2011-2014). De 2009, volontula instruisto (de 2013 kunordiganto) de Esperanto en Centro de Lingvoj kaj Interkulturo de UFPR; tie li plurfoje gvidis KER-Ekzamensesiojn. Premio Germain Pirlot (AIS, 2016); Panteono (Edukado.net, 2017). En ILEI: estrarano (2015-2018) kaj vic-prezidanto (2018-2021).

     


    15.00     PREZENTO DE LA VENONTJARA KONGRESO kun Laura Brazzabeni, Brunetto Casini, Enrico Borrello, Alessandra Madella


    16.00     FERMO DE LA KONGRESO

 Listo de prelegantoj laŭ alfabeta ordo kaj tago kaj horaro

AUDERSKAJA TATJANA 26a h. 11.00
BERNARD CELINE 27a h. 15.00
BRAZZABENI LAURA 26a h. 16.00
CASINI BRUNETTO 25a h. 9.00 / 26a h. 10.00 / 27a h. 18.00
CHARTERS DUNCAN 25a h. 16.00 / 26a h. 17.00 / 27a h. 17.00
CORSETTI RENATO 25a h. 10.00
DESBRIERES EMMANUEL 25a h. 18.30
FIGHIERA GIAN CARLO 29a h. 9.20
FILHO ALVES ARISTOPHIO ANDRADE 26a h. 15.00
GROSJEAN MIREILLE 26a h. 13.00 / 27a h. 13.00
GUTIERREZ MARITZA 25a h. 18.00
JAGNJIĆ ANKICA 27a h. 14.00
JERKOVIC MARIJA 25a h. 10.00 / 26a h. 10.00
JIANCHAO YU 24a h. 11.00
KHEIRKHAH REZA 27a h. 12.00
KOMARNICKA MAŁGOSIA 29a h. 8.30
KVARANTAN MARTINA 25a h. 8.00
LIN LIŜA 24a h. 8.00
LO JACOMO FRANCOIS 25a h. 14.00
MADELLA ALESSANDRA 24a h. 14.00
NEMETH JOZEFO 24a h. 17.00
PIETRZAK BARBARA 23a h. 16.00
POGORELAJA SVETLANA 29a h. 8.30
RICHARD EMANUELLE 29a h. 10.00
ŜEVĈENKO DIMA 25a h. 11.00
STEELE TREVOR 26a h. 8.00
STIMEC SPOMENKA 26a h. 12.00
STRIGANOVA ANNA 25a h. 11.00
TAKAMICHI NITTA 24a h. 10.00
TARRACCHINI ERMANNO 25a h. 17.00
TODOR RODICA 27a h. 9.00
TORNILLO VITO 27a h. 9.00
WANDEL AMRI 26a h. 18.00


 Listo de koncertoj

23a h. 19.00 SEPA KAJ ASORTI
24a h. 19.00 CHIARA RAGGI
25a h. 19.00 CLARISSA SABATINI
26a h. 19.00 PIERO NISSIM
27a h. 19.00 ANJO AMIKA
29a h. 16.00 ĴOMART KAJ NATASHA


DISKUTRONDOJ

23a h. 17.00: ILEI-TEJO-UEA
23a h. 7.00 / 24a h. 13.00 / 24a h. 18.00: Kiel allogi novajn, junajn instruistojn al ILEI?
24a h. 15.00: UNESKO
25a h. 15.00: 30 oraj horoj
26a h. 9.00 ILEI-sekcioj
26a h. 14.00: estonteco de ILEI
27a h. 8.00: pri Afriko
27a h. 10.00 Duhora Interkultura Diskutado