برچسب: ekskurso

  • Unutaga Ekskurso

    IREA invitas vin al unutaga ekskurso en la freŝa printempo.

    Loko: Zarrin Daŝt (antaŭ ol Firuzkuh), Dato: 27-majo-2014 (6-Ĥordado-93)

    Ekveturo: la 6a horo matene; kaj reveno la 22a en Tehrano.

    Aliĝ-kotizo: IREA-membroj 44000 Tumanoj. Ne-membroj: 48000 Tumanoj

    Servo: Matenmanĝo, interhora regaleto, turista buseto, kaj asekuro.

    La kotizo ne inkluzivas tag-manĝon. Ekskursantoj povas en la loko mendi rizon kun fiŝo, rostitan kokidon aŭ kun si mem alporti laŭ-volan manĝaĵon.

    Programo: Promenado en naturo, viziti la Fiŝ-farmon, loĝado en printempa laŭbo.

    Vi nur povas pagi ĝis la 24a de majo (la 3a de Ĥordado).

    Pagu la kotzon al Babak Soruŝ ĉe Saman-Banko. La elektronika karto numero: 6219861009172510.

    Sendu SMS-n kaj indiku: Vian nomon kaj nombron de akompanantoj. Ne forgesu skribi la horon kiam vi deponis kotizon.

    Bonan ekskurson

  • Vizito al Reza Abbasi Muzeo

    Estas planita grupa vizito al la muzeo Reza Abbasi por Mardo, 13an de Majo. La vizit-gvidanto estos D-ro Kamran Kaŝiri, profesiulo pri best-kuracado kaj antikva persa-historio/kulturo. Li ankaŭ scias anglan, germanan, avestan kaj pahlavian lingvojn.

    Interesantoj por partopreni povas kontakti S-ron Babak Soruŝ kaj pagi al lia konto la kotizojn. Notindas ke la akceptebla nombro da partoprenantoj estas limigita kaj necesas ke oni rezervu lokon plej frue.

  • ekskurso cxe Qale ye Alamut

    okazos je la 14a de Ordibehesxt ekskurso cxe Qale ye Alamut. por
    detalaj informoj B.V. viziti;

    http://esperanto.blogfa.com

    aux kontakti 09354346987 (soheyl mamduhi)

    dankeme
    Farmehr Amirhxavari