Ĥordada prelego okazos sabate la 10-an de Ĥordado ekde la 17-a en IREA-oficejo. D-ro Sayadpour prelegos pri “Piedpilka Mondpokalo”. Kvankam la baldaua pokalo estos la dua post naskiĝo de niaj prelegoj, ĝi estas la unua en kiu nia nacia teamo partoprenos. Ni invitas ĉiujn partopreni.
برچسب: Monata Prelego
-
Sxahrivara prelego
Jxauxde la 31-an de mordado (22-an de auxgusto) ekde la 18-a en la oficejo prelegos s-ro Murat Ozdizdar, fama aktiva turka esperantisto kaj la motoro de turkia esperanto-movado, pri “Turkio kaj turkia e-movado”.
-
Abana prelego
Abana prelego okazos post longe refoje hejme de s-ino Dortaj. La abunda programo komencigxos la 4-an de abano sabate ekde la 17-a kaj inkluzivos raporton de S-ro Shafiee pri la vojagxo al Japanio, filmo de kastelo Gresillon (refoje), kaj anonco de S-ino Faraji kiel honora membrino de IREA (sxi estos nia speciala gastino). La adreso estas: Shariati strato, Zafar strato, Sabr aleo, N-ro 24. Mi invitas cxiujn partopreni.S-ino Saghafian afable donacis 50 dolarojn al IREA. Ni dankas sxin.