برچسب: Moro

  • Monata Prelego

    Ĉi-monata MoRo (Monata Renkontiĝo), de Abano (Novembro), estis turnopunkto en la historio de la Esperanto-Movado en Irano. Kunvenis 17 ge-esperantistoj por inaŭguri la novan oficejon de IREA. La ĉefaj temoj de la diskutoj estis pri la kostoj de la oficejo, okazigi de kursoj, kaj la venont-jara landa kongreso. Estis decidite ke por kovri perton de la kostoj, ĉiumonate la partoprenantoj pagu po 10000 Tomanoj. Ankaŭ planigi la novajn kursojn estis aprobita kaj S-roj Mamduhi kaj Shafiee okazigos la unuajn kursojn. La kotizo por la elementa nivelo estos 50000 Tomanoj.

    La partoprenantoj diskutis la preparitan planon por okazigi landan kongreson. Estis decidite ke por malpliigi la kostojn, ni serĉu rimedojn por ke la kongresejo estu elektota laŭ la nombro de aliĝintoj post la unua periodo. Nome, ni publikigu la anoncon kaj varbu partoprenontojn dum unu monato, kaj poste laŭ la rezulto elektu taŭgan lokon kaj paŝu por la teknikaĵoj.

    Estis donacita al la asocio monhelpon sume 190000 Tomanoj Kolektive. Krome, S-ino Fahmi helpis al Omid-Ŝparkaso 50000 Tomanoj. Krome, membriĝis S-ino Mamduhi kiel la unua patrona-membro por la venonta jaro, pagante 40000 Tomanoj. Ĉiujn kostojn jam pagita por purigi kaj prepare la oficejon fare de S-ino Emrani, laŭ ŝia bonvolo, estas konsiderita kiel ŝia helpo al la asocio.

    Partoprenantoj: GeS-roj: Ghadiri, Fahmi, Nami, B. Mamduhi, Emrani, F. Dortaj, Fakurian, Vafa, Naseri, Shafiee, Shaeri, Sayadpour, Hashemian, Zargaripur, Moghaddasi, Ghods, Ziaee.

  • La unua MoRo (Monata Renkontiĝo) en la nova jaro

    La unua Moro (Monata Renkontiĝo) en la nova jaro okazos 15-a de Aprilo je la 6-a posttagmeze en la kafejo Hiĉ. La adreso estas jena:
    Bulvar Keŝavarz; Strato Kabkanian;
    نشست ماهانه (Monata Renkontiĝo) روز دوشنبه بيست و ششم فروردين ساعت شش بعد از ظهر در كافى شاپ “هيچ” واقع دربلوار كشاورز نرسيده به ميدان وليعصر خيابان كبكانيان.

  • Moro de Mehr-monato

    La MoRo (Monata Renkontigxo) de Mehr-monato okazos en dimancxo
    1391/07/16 – 07.10.2012, je la 17-a horo en IREA (Irana
    Esperanto-asocio).

  • Moro de Amordado

    Karaj sam-kluban/ide-anoj!
    La Moro de Amordad-monato okazos en dimanĉo, 22-a de Amordad-monato.
    Mi invitas vin, ĉiujn geamikojn por partopreni en tiu monata renkontiĝo.
    Ni senpacience atendas viziti vin en tiu tago.
    La sesio komenciĝos je la 6-a posttagmeze (18:00) en la IREA-oficejo.
    Ĝis la dimanĉo,
    Mirbozorgi.