Bonvenon al la retpaĝaro de Irana Esperanto Asocio (IREA)

Irana Esperanto-Asocio, ankaŭ konata kiel la Sabzandiŝan Instituto, estas la oficiala karaktero de la Irana Esperanto-movado. Sabzandiŝan estas registrita kiel instituto pri disvastigo de Esperanto en Irano. Ĝi donas bazon al IREA kaj estas ekstera vizaĝo de IREA por la registaro. Sabzandiŝan registriĝis en 1996.

Irana Esperanto-Asocio (IrEA) invitas vin partopreni en la 10-a Irana Eseranto-Kongreso (IrEK-10)

Irana Esperanto-Asocio (IrEA) anoncas okazigon de la deka IrEK (Irana Esperanto-Kongreso) de la 27-a ĝis la 30-a de aprilo 2023. La kongreso okazos ĉeeste kaj virtuale. Jen estas ĉiujara unika okazaĵo por ĝui la esperantan etoson kun abundaj programeroj.

Al la Kongresa Paĝo


Esperanto-Kursaro “Tibor Sekelj”

Tibor Sekelj (1912-1988) naskiĝis en Spiŝska Sobota en Slovakio de hungaraj gepatroj, vivis kaj lernis ĝis sia studentiĝo en Rumanio, Montenegro kaj Serbio, studis juron en Kroatio (tiam Jugoslavio) en Zagrebo, kie li ankaŭ esperantistiĝis kaj poste vojaĝis tra la mondo trairante centon la landoj sur ĉiuj kontinentoj. Li instruis Esperanton en multaj landoj kie li vojaĝis kaj verkis pli ol 30 libroj originale en Esperanto. Diference de aliaj mondvojaĝantoj kaj esploristoj lia esplorcelo esence ne estis la materiaj aspektoj de la mondo, sed li volis kompreni kaj malkovri la esencon de la homa animo.
Irana Esperanto-Asocio iniciatis tiun ĉi kursaron honore al “Tibor Sekelj” por plifaciligi lernadon de Esperanto por ĉiuj en siaj naciaj lingvoj. Ĝis nun jam estas preparita lecionoj por la lingvoj Araba, Sŭahila, Kurda, kaj Persa. Baldaŭ aldoniĝos pliaj lingvoj.

Lastaj novaĵoj


IREA Okazigas…

Eventoj aranĝitaj pere de IREA en sia Zoom-Kunvenejo kun ligilo al la paĝaro de Eventaservo


IREA Okazigis

Alklaku sube por trovi informojn pri la programoj efektivigitaj de Irana Esperanto-Asocio kaj vidi ilian enhavon se disponeblas.

Kalendaro de niaj eventoj en “Gugl-Kalendaro”


Irana Esperantisto

Kultura sezon-revuo sendependa en Esperanto kaj la persa. La lastan numeron vi povas elŝuti klakante la supran bildon. Klaki sur la suba ligilo direktos vin al la kolekto-paĝo de ĉiuj numeroj.


Aŭda Podkasto

Dulingva Podkasto en la persa kaj Esperanto. La lastan podkaston vi povas aŭskulti klakante la supran bildon. Klaki sur la suba ligilo direktos vin al la kolekto-paĝo de niaj podkastoj.

Irana Esperanto-Kursaro
“Tibor Sekelj”

Nova iniciato de Irana Esperanto Asocio por okazigi divers-lingvajn Esperanto-kursojn. La projekto ĉefe celas lingvojn en MONA (Mez-Orienta kaj Nord-Afrika) regiono.

Mafundisho ya Kiesperanto kwa Kiswahili

Esperanto-Kurso en la svahila lingvo

Kursî Esperanto bi zimanê Kurdî

Esperanto-Kurso en la kurda lingvo

دورة الاسبرانتو باللغة العربية

Esperanto-Kurso en la araba lingvo

Trovu taŭgan lokon por agadoj rilataj al Esperanto

Irana Esperanto-Asocio estas pli ol nura administra organizo por doni simplajn servojn. Ĉi tiu asocio estas kolekto de homoj, kiuj celas atingi homan idealon: reciproka kompreno inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj, kaj ankaŭ internacia kultura kunlaboro.

IRLEI

Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj

En 2014 ILEI akceptis Iranan ILEI-sekcion, IRLEI. Antaŭ tio, ILEI nur havis reprezentanton en Irano por multaj jaroj. Estas kelkaj Internaciaj Rajtigitaj Ekzamenantoj en IRLEI.

IREA

Irana Esperanto Asocio

Irana Esperanto-Asocio (IREA) estas la Landa Asocio de UEA en Irano. La oficiala organo de IREA estas la revuo Irana Esperantisto.

IREJO

Irana Esperantista Junulara Organizo

Junulara sekcio de IREA nomiĝas Irana Esperantista Junulara Organizo. IREJO estis fondita en 1993, ĝi aliĝis al TEJO en 1994.

Error: Contact form not found.