Esperanto-Kursaro “Tibor Sekelj”

Esperanto-Kursaro “Tibor Sekelj”
Lernu Esperanton en via lingvo

Iniciato de Irana Esperanto-Asocio kun helpoj de prof. Renato Corsetti, por okazigi virtualajn divers-lingvajn Esperanto-kursojn. En la virtuala loko (en la Zoom-ejo de nia asocio) vi povas okazigi vian virtualan kurson kun aŭ sen lernantoj kaj ni enretigos la registraĵojn de via kurso en interreton por ĉies kaj ĉiama uzado. Bv. kontaktu nin per irlei@espero.ir


Esperanto-Kursaro “Tibor Sekelj”

Tibor Sekelj (1912-1988) naskiĝis en Spiŝska Sobota en Slovakio de hungaraj gepatroj, vivis kaj lernis ĝis sia studentiĝo en Rumanio, Montenegro kaj Serbio, studis juron en Kroatio (tiam Jugoslavio) en Zagrebo, kie li ankaŭ esperantistiĝis kaj poste vojaĝis tra la mondo trairante centon la landoj sur ĉiuj kontinentoj. Li instruis Esperanton en multaj landoj kie li vojaĝis kaj verkis pli ol 30 libroj originale en Esperanto. Diference de aliaj mondvojaĝantoj kaj esploristoj lia esplorcelo esence ne estis la materiaj aspektoj de la mondo, sed li volis kompreni kaj malkovri la esencon de la homa animo.
Irana Esperanto-Asocio iniciatis tiun ĉi kursaron honore al “Tibor Sekelj” por plifaciligi lernadon de Esperanto por ĉiuj en siaj naciaj lingvoj. Ĝis nun jam estas preparita lecionoj por la lingvoj Araba, Sŭahila, Kurda, kaj Persa. Baldaŭ aldoniĝos pliaj lingvoj.


Mafundisho ya Kiesperanto kwa Kiswahili

ESPERANTO-KURSO EN LA SŬAHILA LINGVO


Kursî Esperanto bi zimanê Kurdî

ESPERANTO-KURSO EN LA KURDA LINGVO


Seri Perkenalan Esperanto dari

ESPERANTO-KURSO EN LA INDONEZIA LINGVO


Khóa học Esperanto bằng tiếng Việt

ESPERANTO-KURSO EN LA VJETNAMA LINGVO


آموزش اسپرانتو به زبان فارسی

ESPERANTO-KURSO EN LA PERSA LINGVO

[contact-form-7 404 "Not Found"]