
4a Irana Esperanto-kongreso
En 5a de Majo matene je la 9a horo komenciĝis la 4a Irana Esperant-kongreso meze de Tehrano en bela parko en printempa etoso kun verdaj arboj kaj branĉoj plenplena da folioj.
Laŭ la listo enskribiĝis ĉirkaŭ 43 personoj inkluzive unu el Sirio.

Ĉe la komenco de la kongreso multaj personoj prezentis sian salut-mesaĝon ĉu proksimaj (de provincoj) ĉu malproksimaj (el Tajvano) pere de Skype. Estis ankaŭ salut-mesaĝo de honoraj personoj ekz. Renato Corsetti ktp.

Unua preleganto estis D-ro Sayadpour kiu parolis pri lia vojaĝo al Ugando.


Sekvis la programo kun prelego de S-ro Fekri kiu allogis la partoprenantojn per amuzaj rakontoj kaj oni devis diveni la finan parton de la rakontoj.

D-ro Sufi prelegis pri lingvaj aspektoj de Esperanto: “kio estas pli bona lingvo?”.

D-rino Karimi pri “Virinoj en Irana Labor-merkato”. Ĝi temis pri ekonomia situacio de la nunaj iranaj virinoj.

Statistikoj en la prelego interesis la partoprenantojn.

S-ino inĝeniero Solat prelegis pri MK-10 Mez-orienta Kunveno.

La posta irana preleganto kiu loĝas en Ĉinio raportis siajn spertojn dum multaj jaroj en tiu lando.

Intresa parto de la kongreso estis aŭkcio kiu por unua fojo okazis en nia kongreso por helpi kaj subteni iranan Esperanto-Asocion (IREA).


Poste s-ro inĝeniero Mamduhi pri Naciaj lingvoj kaj Esperanto.


Fine s/d-ro Sufi prezentis raporton pri agadoj de junuloj en IREJO (Irana Esperanta Junulara Organizo) kiu inkluzivis traduko de filmoj kaj muzikoj, kaj la partoprenantoj aŭdis tradician muzikon kaj vidis ties dancon.

Ĉe la fino de la kongreso je la 17a horo oni havis komunan foton por ke ĝi restu kiel alia memorinda evento de la irana Esperanto-movado.


Rarpotis: Surush Mohammad-zadeh
You must belogged in to post a comment.