REZULTOJ DE LA 1-a INTERNACIA TRADUKKONKURSO “LUCIJA BORČIĆ”
Honore al Lucija Borčić (26.07.1921-14.11.2015) Kroata Esperantista Unuiĝo lanĉis la 27-an de julio 2017 literaturan tradukkonkurson de iu ajn nacia lingvo al Esperanto.
La konkursaj branĉoj estis jenaj:
– poezio – maksimuma longo ne fiksita
– prozo – rakonto aŭ novelo: maksimuma longo 30.000 tajperoj
La rezultojn oni publike anoncis la 14-an de novembro en Zagrebo, okaze de la 2-a Memorialo Lucija Borčić.
Branĉo poezio: sen konkursaĵoj
Branĉo prozo: Partoprenis 3 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.
* Unua premio ne aljuĝita
* Dua premio al Amir Fekri (Irano) pro la traduko de la persa lingvo “S-ro Kohàn” (la rakonto de Sima Rafii publikigita en la persa kultur-arta semajnrevuo Ketabestan, nro 4/2016)
* Tria premio ne aljuĝita
* Honora mencio al Vitor Luiz Rigoti dos Anjos (Brazilo) pro la traduko “La lasta recepto” (la rakonto de Machado de Assis publikigita en Jornal das Famílias, septembro de 1875)
Kroata Esperantista Unuiĝo

You must belogged in to post a comment.