Internacia Tago de Gepatra Lingvo

Internacia Tago de Gepatra Lingvo

Internacia Tago de Gepatra Lingvo 150 150 Simin Emrani
 

۲۱a de februaro 2018
Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako (Orienta Banglujo), ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn / বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo “pli granda”, parolata de la fortuloj de tiu momento.

Temas pri io, kio ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio, ne nur en Azio, sed ankaŭ en aliaj kontinentoj, kiel en pluraj en pluraj eŭropaj landoj. Tio praktike okazas ĝenerale per la streboj, devigoj, iamaniera altrudo de la uzo de lingvo, plejparte de la angla, fare de iu ekonomia, politika aŭ militismema, ŝtata grandpotenco, por fortigi sian pozicion en la mondo – malfavore al la lokaj gepatraj lingvoj. “Mi estas la fortulo, vi silentu, aŭ eventuale, se vi volas paroli, vi parolu mian lingvon”.

Tiel okazas iom post iom la malapero, morto de lingvoj, kaj tutaj popoloj perdas sian grandan intelektan riĉecon – kiel pri tio atentigas ankaŭ multaj lingvistoj.

Krom la socia maljusteco kaj psikologiaj problemoj rezultantaj el la perdo de uzeblo de sia gepatra lingvo, kaj pro nesufiĉa sperto en la uzo de la altrudata lingvo, necesas konscii ankaŭ pri aliaj faktoj: la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj, interkonektitaj kaj dependantaj unu de la alia. El perdo de lingva diverseco rezultas perdo de tradiciaj konoj esence necesaj por daŭripova biodiverseco, por la vivo. (Fina deklaro, 64a UN-NRO-konferenco, Bonn, 2011 (1), Terralingua (2))

Je la 17-a de novembro 1999 Unesko proklamis la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. En 2007 ankaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (3) alvokis la membroŝtatojn por “Antaŭenpuŝi la konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo”, samtempe deklarante la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. (4)

En 2014 Unesko aperigis en sia retejo ankaŭ Esperanto-lingvan version de la mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro, Irina Bokova. (5)

Kiel rilatas al ĉio ĉi Esperanto? La kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco en la inter-komunikado. Ĉi-cele, de multaj jaroj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por substreki, ke la internacia lingvo Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, kia estas lingvo de granda ekonomia kaj militista potenco.

Esperanto fakte estas protektilo kontraŭ la malapero de lingvoj, kiel diris s-ino Vigdís FINNBOGADÓTTIR (prezidento de la Respubliko Islando inter 1980-1996): “Estas jam tempo ke la diversaj nacioj komprenu, ke neŭtrala lingvo povus iĝi vera remparo por iliaj kulturoj kontraŭ la monopolema influo de nur unu aŭ du lingvoj, kiel hodiaŭ tio pli kaj pli evidentiĝas. Mi sincere esperas, ke Esperanto rapide progresos por helpi ĉiujn naciojn de la mondo.” (6)

Eble iu ankoraŭ demandas: “Kial ĝuste Esperanto?”. La kialo estas simpla. Malantaŭ Esperanto ne estas ŝtatoj, ekonomiaj interesoj, imperiismaj strebadoj, nek popoloj, kies intereso estus la malaperigo de aliaj popoloj, ties lingvoj, aŭ akiro de iliaj merkatoj. Malantaŭ Esperanto estas nur bonvolaj homoj el plej diversaj popoloj, nacioj, kiuj celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj, en paco inter ĉiuj popoloj.

Plifortigi la rajtojn de la parolantoj de ĉiu lingvo estas la celo, al kiu esence kontribuas Esperanto.” (Prof. Robert Phillipson (7)).

Esperanto estas ilo akcelanta atingon de justa komunikado kaj tiel de justaj rilatoj inter etnoj, kulturoj, popoloj.

“… Mi esperas, ke Esperanto daŭrigos la plenumadon de tiu duflanka rolo subtenante diversecon kaj kreante unuecon.” (Rita Izsák-Ndiaye, Speciala Raportisto de UN. (8))

Sekve, la uzo de la ponto-lingvo Esperanto en internacia komunikado realigas lingvan egalrajtecon kaj helpas ĉiujn pluvivigi sian lingvon. Ĉi tiu estas la klara mesaĝo, kiun esperanto-parolantoj el la tuta mondo volas sendi al ĉiuj tutmonde la 21-an de februaro.

Ekkonu la internacian lingvon, Esperanton, per www.lernu.net! (9)



Informa Fako de Universala Esperanto-Asocio, UEA (10)
Renato Corsetti, Stefano Keller, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, kun teamanoj
Afiŝoj: © Peter Oliver/UEA kaj tradukintoj el diversaj landoj.
www.linguistic-rights.org/21-02-2018