La Irana E-o Kongreso en la printempo

La Irana E-o Kongreso en la printempo

La Irana E-o Kongreso en la printempo 150 150 Simin Emrani

IMG_3105IMG_3160IMG_3200

Irana E- movado 100-jariĝis

La Tria Irana Esperanto- kongreso okazis je la 13a majo de 2016 en Tehrano, ĉefurbo de Irano. La kongreso samtempis kun la 100- jariĝo de Irana E-movado. Kvankam Irano estas historia kaj antikva lando, kun riĉa kulturo kaj vidindaj urboj kaj ankaŭ belaj pejzaĵoj, tamen kontraŭ du pasintaj jaroj la kongreso ne havis eksterlandajn gastojn. Eble la tempo de la kongreso ne estis taŭga, ĉar estis proksima al la universala kongreso kaj evidentas, ke oni preferis partopreni en la universala kongreso. Ankaŭ, almenaŭ laŭ mi, unutaga kongreso ne estas tre interesa por la eksterlandaj esperantistoj kaj ne allogas ilin. Ĉiaokaze, ni bezonas pli sperton, ĉar ni ankoraŭ estas sur la komenco de longa vojo. Irano ĉi- jare ankaŭ estis atestanto de la plej granda E- kunveno en si mem. Kelkaj de tre malproksimaj urboj, kiel Gheŝm aŭ Kangavar estis gastoj de la kongreso. Kelkaj unuan fojon paroprenis en iu E-evento. Inter la gastoj kelkaj mienoj por mi ne estis konataj, kiel s-ro Daneŝ, maljunulo, kiu antaŭ multaj jaroj konatiĝis kun Esperanto kaj divers-kiale dum longa tempo ne okupis pri ĝi, kaj nun trovis sin mem en la granda Esperanto- kunveno. Ankaŭ mi surpriziĝis vidi mian amikon, Saed Abbasi, kiu nun loĝas en Ĉinio. Tiaj renkontiĝoj ankaŭ estas unu el mirindaĵoj de Esperanto. Ni partoprenis en Esperanto-kurso de profesoro Sahebzamani. Tiu kurso okazis en universitato Ŝahid Beheŝti, eble antaŭ 17-18 jaroj. S-ro Abbasi tiam ankaŭ estis studento de ĉina lingvo en la sama universitato. Li nun estas unu el aktivaj esperantistoj en Ĉinio. Ĉeesto de la virinoj en tiu ĉi kongreso estis okulfrapa kaj admirinda. Ilia rolo en disvastigo de Esperanto estas nerefutebla. S-ino Solat, nuna prezidantino de Irana Esperanto- Asocio, s-ino  Emrani kaj s-ino Fahmi, pioniroj kaj ankaŭ f-ino Karimi, membro de “Tradukejo” estas kelkaj aktivaj virinoj de Irana Esperanto-movado. Indiko al iliaj ĉiuj nomoj kaj aktivecoj kompreneble postulas apartan artikolon. Kiel pli antaŭe menciiĝs, en la kongreso oni povis vidi junulojn, pionirojn, virinojn, maljunajn homojn kaj eĉ infanojn, ĉiuj sub la verda stelo. Ĉi-jare la kongreso ankaŭ havis islaman teolog-gaston; d-ro Mejdani, kiu estis unu el la prelegintoj kaj parolis pri historio de Esperanto. Ju pli tempo pasas, des pli komprenas popolo el ĉiu grupo aŭ nivelo la gravecon kaj la valoron de Esperanto, ĉu ne? Dum la paŭzoj inter la programeroj oni povis viziti libroservon. La libroservo situis en angulo de la salono. Kelkaj vizitantoj nur rigardis la librojn kaj iliajn titolojn. Kelkaj aliaj homoj prenis unu libron, foliumis kelkajn paĝojn kaj gustumis ĝin. Ĝuo de la rekta legado en alia lingvo, precipe en Esperanto, estas bona kaj dolĉa sento, ĉu ne? Tamen mi pensas, ke ni bezonas pli novajn paperajn librojn. Dank’ al kontribuoj de la geesperantistoj, la kongreso havis interesajn kaj memorindajn partojn, kiel paroligan kurson, kiu fakte kuraĝigis gekomencantojn por paroli, 20-demandan konkurson, aŭskultindajn prelegojn kaj ankaŭ kelkajn surprizaĵojn, al kiuj mi indikos. Unua preleginto estis s-ro Kousari, kiu bonvenigante 100- jariĝon de Irana E- movado parolis pri “Iranaj pioniroj dum 100 jaroj”. “La angla kaj Esperanto, ne malamikoj” estis titolo de la prelego de d-ro Sufi. Alia programero estis la prezentado de Tradukejo, virtuala laborbutiko de la tradukado el Esperanto al la persa. La modesta kaj senpretenda grupeto estis/ as sub gvido de skribanto de tiuj ĉi linioj. Dum tiu prezentado ankaŭ inaŭguriĝis de du tradukitaj libroj el Esperanto al la persa, kies originalaj nomoj estas “Renkontoj kun diferenculoj” kaj “La fiŝisto kaj lia edzino”. La skribanto de tiuj ĉi linioj elektis trdukitan rakonton el “Renkontoj kun diferenculoj” kaj laŭte legis ĝin. Tiu rakonto, kiu estis pri problomoj de maljuneco, vekis emociojn kaj sentojn de la spektantoj. Ĉu vi ankaŭ deziras aŭskulti citaĵon el tiu rakonto? Jen tio: “Maljuneco kaj morto atendas nin ĉiujn kaj ne eblas tion ŝanĝi. Tial estas grave ĝoji pro ĉiu momento pasigita kun homoj, kiujn ni amas.” “Ĉu la persa lingvo havis influon al la urbnomoj?” estis interesa prelego de d-ro Sajadpur. “Bezonendaj: tuttempaj esperantistoj” kaj “Irana ĝardeno kaj floro” estis titoloj de aliaj prelegoj, kiujn laŭvice faris inĝeniero Mamduhi kaj s-ro Zandi. Fine mi devas indiki al prelego de s-ro Modaber pri “Esperanto-fako en Ampleksa Sciencaplikata Universitato”. Li anoncis surprizan novaĵon. Irana Ampleksa Sciencaplikata Universitato agnoskis Esperanton. La universitato lanĉis tradukajn modulojn de Esperanto. S-ro Modaber aldonis, ke tiuj moduloj laŭ kondiĉoj havas eblecon de fariĝo al la faka studo, kiel aliaj fakaj studoj. Tiel ĉi la tria Irana Esperanto- kongreso sukcese finis sian laboron kaj espereble en venonta jaro, kaj kun gajnitaj spertoj, la kvara kongreso estu gastiganto de pli da iranaj, kaj precipe, eksterlandaj geesperantistoj.

 Raportis: Amir Fekri , la revuo: Irana Esperantisto , Printempo 2016

[contact-form-7 404 "Not Found"]