“Tiam, kiam mi diris mian vizitplanon al Irano al koreaj esperantistoj, oni zorgis mian sekurecon dum mia restado en Irano. Sed en Irano mi rimarkis, ke la lando de Imamo Khomeini estis tute paca kaj trankvila, plie tieaj esperantistoj estis tre gastamaj kaj sinceraj. Mi surpriziĝis pro tio, ke la lingva kapablo de iranaj esperantistoj estis tre alta kaj maturiĝinta. Kaj mi okule konstatis, ke ili havas varman amon al Esperanto kaj fieris kiel esperantisto. Mi antaŭvidas, ke IREA rolos kiel gvidlando en la okcidenta azio kaj mezorienta regiono. Plie kiel la ponto inter Oriento kaj Okcidento, Irano funkcios kun misio kaj tasko. Mi forte rekomendas, ke vi karaj esperantistoj senhezite vizitu Iranon kaj amikiĝu kun iranaj esperantistoj kaj ĝuu iaman gloran persian kulturon. Profitante tun ĉi ŝancon, mi kore dankas al ĉiuj iranaj samideanoj, kiuj varme akceptis min kaj disdividis nian komunan etoson. “–Lee Jungkee
You must belogged in to post a comment.