Hejmo / Novaĵoj

Novaĵoj

Nova estraro de Irana Esperanto-Asocio elektita

La ĵuselektita komitato de Irana Esperanto-Asocio (IREA) en sia unua tasko tuj elektis la estraron. La Komitato voĉdonis pri prezidanto, la vicprezidanto, la ĝenerala sekretario, kaj la kasisto. Tiel la nova prezidanto de IREA estas D-ro Keyhan Sayadpour, kiu jam prezidis la asocion dum la ses-jara periodo de 2010 ĝis

Legu Pli »

IREA-membroj elektis novan komitaton

Individuaj membroj de IREA voĉdonis por elekti kvin komitatanojn por la periodo 2019-2021. La voĉoj estis nombritaj en la 18an de majo. Plej multe da voĉoj rikoltis D-ro Keyhan Sayadpour , eksa prezidanto kaj nuntempa komitatano. Aliaj sukcesaj kandidatoj estis Surush Mohammadzadeh, Hamed Sufi, Ali Moradi, kaj Hamid Babadi Akasheh.

Legu Pli »

La kurd-lingva traduko de la libro “Rekta Metodo”

Ege bona novaĵo! Fine post longa tempo la kurd-lingva traduko de la libro “Rekta Metodo” de Stano Marcek” per nia kara Shler Karmi kurda kaj aktiva e-ino jam aperis ✅🌷 Oni povas mendi ĉe Libro-Servo en UEA aŭ skribi al la aŭtoro: stano.marcek@gmail.com

Legu Pli »

۱۲-a MEZORIENTA ESPERANTO-KUNVENO EN IRANO

۱۲-a MEZORIENTA ESPERANTO-KUNVENO EN IRANO dato: 28-31/03/2019 loko: Kaŝano – Irano Aliĝoj kaj informoj ĉe: mezorienta.kunveno@esperanto.org aŭ ĉe https://uea.org/vikio/La_dek-dua_Mezorienta_Kunveno_en_Irano Ĝenerala temo: La Esperanto-movado en Meza Oriento kaj Centra Azio

Legu Pli »

Zamenhof-tago 2014 En Tehrano

Okaze de la naskiĝ-tago de Zamenhof kaj la 60-jariĝo de la Unesko-Rezolucio favore al Esperanto en Montevideo, grupo de Tehranaj Esperantistoj kunvenis en Sud-Ŝokufe Kvartal-domo kaj festis la tagon. En la kunveno prelegis D-ro Sayadpour pri la Unesko-rezolucio. La kunveno okazis je la 18-an de Decembro. [Montri sinsekve]

Legu Pli »

Restarigo de Irana sekcio de ILEI

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) aprobis en sia Konferenco, en Montevideo (Urugvajo), la restarigon de la Irana sekcio de ILEI (IRLEI). IRLEI jam por multaj jaroj estis landa sekcio de ILEI, sed en lastatempaj jaroj estis dormanta kaj tio kauxzis ke ILEI nuligis gxian ekziston. Post la okazigo

Legu Pli »

Esperanto-tago en Irano

Irana Esperanto Asocio sendis mesagxetojn (SMS Mesagxoj) al cxirkaux 400 esperantis toj kaj interesantoj pri la lingvo informigante kaj gratulante la 26-an de Julio, la Esperanto-tago. En sociaj grupoj tra la inter-reto ankaux okazis informo-dono pri tiucxi tago. En Tehrano, 12 esperantistoj kunvenis en IREA-oficejo por okazigi la  kutiman “Monata

Legu Pli »

Pri Esperanto-grupo en Vajbero

Estas kreita Esperanto grupo en “Viber” por iranaj esperantistoj. Nuntempe partoprenas en la grupo ĉirkaŭ ۷۰ personoj. Nur kelkaj tagoj post la fondi ĝo de la grupo, venis proponoj por okazigi Esperanto-kurso por partoprenantoj. Do, laux komuna decido, ni ekkomencis kurson laux regula plano je la nauxa post-tagmeze ĉiuvespere. La ideo estis bone

Legu Pli »

Raporto pri la E-kurso en Raŝto

S-ro Akbar Sedaghat, nia kara samideano en Raŝto (en urbo Kuĉesfahan kiu situas tre proksime de Raŝto) jam komencis Esperanto-kurson. Li ofte skribas raporton pri la kurso en sia blogo ĉe Ipernity. Sube estas parto de liaj blog-skribaĵoj: Majo 3, 2014: “post multaj jaroj denove verŝajne estiĝos alian esperantan kurson

Legu Pli »

Unutaga Ekskurso

IREA invitas vin al unutaga ekskurso en la freŝa printempo. Loko: Zarrin Daŝt (antaŭ ol Firuzkuh), Dato: 27-majo-2014 (6-Ĥordado-93) Ekveturo: la 6a horo matene; kaj reveno la 22a en Tehrano. Aliĝ-kotizo: IREA-membroj 44000 Tumanoj. Ne-membroj: 48000 Tumanoj Servo: Matenmanĝo, interhora regaleto, turista buseto, kaj asekuro. La kotizo ne inkluzivas tag-manĝon.

Legu Pli »