Kunvenoj

Zamenhof-tago 2014 En Tehrano

Zamenhof-tago 2014 En Tehrano 150 150 Hamzeh

Okaze de la naskiĝ-tago de Zamenhof kaj la 60-jariĝo de la Unesko-Rezolucio favore al Esperanto en Montevideo, grupo de Tehranaj Esperantistoj kunvenis en Sud-Ŝokufe Kvartal-domo kaj festis la tagon. En la kunveno prelegis D-ro Sayadpour pri la Unesko-rezolucio. La kunveno okazis je la 18-an de Decembro.

Ĉina esperantisto Ĉielismo en Irano

Ĉina esperantisto Ĉielismo en Irano 150 150 Hamzeh
  Karaj retmembroj de IKEF,
 Dum 10a – ۱۵a de Januaro 2014 mi kun china fabrikestro Z.W. komercvojagxis en Irano akompanite de nia membro Saed Abbasi, cele por inspekti investan kondicxon de produktado de vitrosfero en Irano.
Ni vizitis la urbojn Tehrano, Jazdo kaj Isfahanon, en kiuj estas kandidatoj por nia ideo. En Tehrano ni kunsidis kun lokaj esperantistoj en oficejo de Irana Esperanto-Asocio, kaj vizitis kompanion Tejarat Consultant Engineering Co Ltd de nia membro Surush Mohammadzadeh por diskuti pri nia agado en Irano. Bedaurinde, okaze de mia restado niaj iranaj membroj Karami Hiwa komercas en kurda regiono de Irako, kaj Masuod Gudarz en Irako, kaj Balucxi Mozaffari en Europo, kaj Karami Sadegh ankau oficvojagxis eksteren. Kun ili mi ne povis renkontigxi en Irano, kvankam antau ol mia vojagxo ni jam komunikis per interreto.
 Irano estas trankvila pli ol mia atendo, kaj lokaj esperantistoj havas intereson pri komerco per Esperanto. Ankau la komerca kaj investa kondicxo en Irano estas favora kiel ni esperas. Jen kelkaj fotoj memorante al nia vojagxo.
 Refojan dankon al iranaj IKEF-anoj kaj esperantistoj, kiuj helpis mian viziton kaj laboron!
 Amike via, Chielismo
Prez. de IKEF –Klubo de ĈEK
Retejo: www.ikef.org

La unua MoRo (Monata Renkontiĝo) en la nova jaro

La unua MoRo (Monata Renkontiĝo) en la nova jaro 150 150 Hamzeh

La unua Moro (Monata Renkontiĝo) en la nova jaro okazos 15-a de Aprilo je la 6-a posttagmeze en la kafejo Hiĉ. La adreso estas jena:
Bulvar Keŝavarz; Strato Kabkanian;
نشست ماهانه (Monata Renkontiĝo) روز دوشنبه بيست و ششم فروردين ساعت شش بعد از ظهر در كافى شاپ “هيچ” واقع دربلوار كشاورز نرسيده به ميدان وليعصر خيابان كبكانيان.

Antau Nouruza Festo

Antau Nouruza Festo 150 150 Hamzeh

Karaj!
Jam okazos la chi-jara “Antau`Nou`ruz”-a festo pere de IREA aj organizantoj: Jau`de la 17a de Esfando (la 7a de marto), horo: la 16a- 19a.  
Ni bonvenigas vin al nova adreso:

Kulturdomo: Saraje Mahalle Ekbatan
Tehran, Ekbatan, Mejdane Basigh (kase), Ruberuje bimarestane Sarem, ghanbe Atashneshani. Parto: Amfiteatr.

Salutas vin
Simin Emrani

Pri Zamenhofa Tago

Pri Zamenhofa Tago 150 150 Hamzeh

Karaj amikoj;
Dankante cxiujn kiuj partoprenis hierauxan kunvenon, kaj salutante cxiujn kiuj pro ajna kialo ne sukcesis partopreni la okazon, mi informas vin ke la elektitaj fotoj de la okazo estas jam enmetita en la retejo. 

 

Moro de Mehr-monato

Moro de Mehr-monato 150 150 Hamzeh

La MoRo (Monata Renkontigxo) de Mehr-monato okazos en dimancxo
۱۳۹۱/۰۷/۱۶ – ۰۷٫۱۰٫۲۰۱۲, je la 17-a horo en IREA (Irana
Esperanto-asocio).

Daniel en Irano!

Daniel en Irano! 150 150 Hamzeh

Daniel, Chilia Esperantisto, ekde antau du tagoj estas en Irano. Nuntempe li estas en Tabrizo kaj planas vojaĝi al Raŝto. Lau lia plano, li atingos Tehranon vespere la 7-an de Septembro (17-an de Ŝahrivaro) kaj forveturos al sudo de Irano post du tagoj je la 9-an de Septembro (19-an de Ŝahrivaro).
Je la fino de lia vojaĝo, li restos ankorau kelkajn tagojn en Tehrano, inter la 19-an ĝis la 23-an de Septembro (29-an de Ŝahrivaro ĝis la 2-an de Mehro).
Se iuj deziras renkonti lin au aranĝi kunvenon, bonvolu informu por la preparo.

Moro de Amordado

Moro de Amordado 150 150 Hamzeh

Karaj sam-kluban/ide-anoj!
La Moro de Amordad-monato okazos en dimanĉo, 22-a de Amordad-monato.
Mi invitas vin, ĉiujn geamikojn por partopreni en tiu monata renkontiĝo.
Ni senpacience atendas viziti vin en tiu tago.
La sesio komenciĝos je la 6-a posttagmeze (18:00) en la IREA-oficejo.
Ĝis la dimanĉo,
Mirbozorgi.