Ĉina esperantisto Ĉielismo en Irano

Ĉina esperantisto Ĉielismo en Irano

Ĉina esperantisto Ĉielismo en Irano 150 150 Hamzeh
  Karaj retmembroj de IKEF,
 Dum 10a – 15a de Januaro 2014 mi kun china fabrikestro Z.W. komercvojagxis en Irano akompanite de nia membro Saed Abbasi, cele por inspekti investan kondicxon de produktado de vitrosfero en Irano.
Ni vizitis la urbojn Tehrano, Jazdo kaj Isfahanon, en kiuj estas kandidatoj por nia ideo. En Tehrano ni kunsidis kun lokaj esperantistoj en oficejo de Irana Esperanto-Asocio, kaj vizitis kompanion Tejarat Consultant Engineering Co Ltd de nia membro Surush Mohammadzadeh por diskuti pri nia agado en Irano. Bedaurinde, okaze de mia restado niaj iranaj membroj Karami Hiwa komercas en kurda regiono de Irako, kaj Masuod Gudarz en Irako, kaj Balucxi Mozaffari en Europo, kaj Karami Sadegh ankau oficvojagxis eksteren. Kun ili mi ne povis renkontigxi en Irano, kvankam antau ol mia vojagxo ni jam komunikis per interreto.
 Irano estas trankvila pli ol mia atendo, kaj lokaj esperantistoj havas intereson pri komerco per Esperanto. Ankau la komerca kaj investa kondicxo en Irano estas favora kiel ni esperas. Jen kelkaj fotoj memorante al nia vojagxo.
 Refojan dankon al iranaj IKEF-anoj kaj esperantistoj, kiuj helpis mian viziton kaj laboron!
 Amike via, Chielismo
Prez. de IKEF –Klubo de ĈEK
Retejo: www.ikef.org
[contact-form-7 404 "Not Found"]