Esperanto-tago en Irano Esperanto-tago en Irano https://www.espero.ir/wp-content/themes/movedo/images/empty/thumbnail.jpg 150 150 Hamzeh Hamzeh https://secure.gravatar.com/avatar/f1707341bb468ef5c26817b5428b48cb?s=96&d=mm&r=g 2014-07-27 2014-07-27 Irana Esperanto Asocio sendis mesagxetojn (SMS Mesagxoj) al cxirkaux 400 esperantis toj kaj interesantoj pri la lingvo informigante kaj gratulante la 26-an de Julio, la Esperanto-tago. En sociaj grupoj tra la inter-reto ankaux okazis informo-dono pri tiucxi tago. En Tehrano, 12 esperantistoj kunvenis en IREA-oficejo por okazigi la kutiman “Monata Prelego”on. La temo de cximonata prelego estis FLAM-analizo. La ideo por prelegi pri tiu temo estis la projekto de UEA en kiu oni faris la analizon por la Esperanto-stato en Bulgario. En la kunsido, la vic-prezidanto de IREA unue prezentis informojn pri la analizo mem kaj gxiaj specifoj, kaj poste estis diskuto pri la stato de enlanda movado. Fine estis konsentita ke la analizo iom pli estu prilaborota kaj la rezulton oni utiligu por difini strategiojn al plibonigo de la movada-situacio.
You must belogged in to post a comment.