Origamio Kaj Esperanto: Ĉu Eblas Dialogo Kaj Kunlaboro?

Origamio Kaj Esperanto: Ĉu Eblas Dialogo Kaj Kunlaboro?

Origamio Kaj Esperanto: Ĉu Eblas Dialogo Kaj Kunlaboro? 450 446 Hamzeh

Ni volas prezenti origamion kiel nevorta universala lingvo, kiu faciligas la komunikadon kaj trovi, en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.

Ĉifoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli tre atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Ateliero – 1.  Origamio kiel simbollingvo, kiu kunigas homojn kaj pli faciligas komunikadon.

Ni faros malgrandan ekskurson en la historion de origamio kaj kreos kelkajn plej malnovajn modelojn, kiuj rolas kiel simboloj kaj «parolas» senvorte.

La ateliero daŭros ekde la 17.30 ĝis la 19.00 laŭ la horzono de Francio, ĉiudimanĉe.

Jen la ligilo por la virtuala ateliero de origamio:

https://us02web.zoom.us/j/85400237948

Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948

Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.  

[contact-form-7 404 "Not Found"]