Warning: The magic method Vc_Manager::__wakeup() must have public visibility in /home/esperoir/public_html/wp-content/plugins/js_composer/include/classes/core/class-vc-manager.php on line 203
Nova estraro de Irana Esperanto-Asocio elektita – Irana Esperanto Asocio

Nova estraro de Irana Esperanto-Asocio elektita

Nova estraro de Irana Esperanto-Asocio elektita

Nova estraro de Irana Esperanto-Asocio elektita 150 150 Hamzeh

La ĵuselektita komitato de Irana Esperanto-Asocio (IREA) en sia unua tasko tuj elektis la estraron. La Komitato voĉdonis pri prezidanto, la vicprezidanto, la ĝenerala sekretario, kaj la kasisto. Tiel la nova prezidanto de IREA estas D-ro Keyhan Sayadpour, kiu jam prezidis la asocion dum la ses-jara periodo de 2010 ĝis 2015; la nova vicprezidanto estas D-ro Hamed Sufi; S-ro Ali Moradi elektiĝis kiel nova ĝenerala sekretario, kaj fine S-ro Hamzeh Shafiee estas la nova kasisto. Sukceson al la nova estraro en ĝia agado!.