Nova estraro de Irana Esperanto-Asocio elektita

نوشته شده توسط

در

La ĵuselektita komitato de Irana Esperanto-Asocio (IREA) en sia unua tasko tuj elektis la estraron. La Komitato voĉdonis pri prezidanto, la vicprezidanto, la ĝenerala sekretario, kaj la kasisto. Tiel la nova prezidanto de IREA estas D-ro Keyhan Sayadpour, kiu jam prezidis la asocion dum la ses-jara periodo de 2010 ĝis 2015; la nova vicprezidanto estas D-ro Hamed Sufi; S-ro Ali Moradi elektiĝis kiel nova ĝenerala sekretario, kaj fine S-ro Hamzeh Shafiee estas la nova kasisto. Sukceson al la nova estraro en ĝia agado!.

دیدگاه‌ها

دیدگاهتان را بنویسید