Roberto Kueny: Vojaĝo al Irano

Roberto Kueny: Vojaĝo al Irano

Roberto Kueny: Vojaĝo al Irano 150 150 Simin Emrani

photo_2016-04-16_13-18-08Vojaĝo al Irano fare de Roberto Kueny
Amikeco per Esperanto

Mi ĵus revenis, la 16 an de aprilo 2016, de vojaĝo al Irano, kaj deziras al vi raporti pri la restado en tiu lando.

En la lasta bulteno “La Informilo” vi jam povis legi la raporton de nia samideano Yves NICOLAS el la urbo Caen (Normandio), kiu vizitis la landon kun sia filino last-septembre 2015. Mi ne deziras ripeti pri aferoj kiujn li bone priskribis. Cetere nia samideano Bruno HENRY jam vizitis la landon kaj plurfoje oni raportis en la lastaj numeroj de “La Informilo”. Koncerne mian sperton pri vizitado al la lando, mi aldonos jenon: Jam de dek jaroj mi ekkonis esperantiston el Irano, kiu nomiĝas Hamid SHAERI, precize dum Universala Kongreso en Rotterdamo en 2005, dum matenmanĝo en la sama hotelo. Iĝis amikeco inter ni. Li jam vizitis min en 2009 venante al Eŭropo por la UK de Bjalistoko. Li invitis min al sia lando. Decidite: marto 2010; sed fine de oktobro 2009 okazis “ia revolucio” en Teherano. Mia edzino ne ŝatis ke mi iru la landon dum la “eventoj“! En 2015 Hamid, mia irana amiko, ĉeestis la UK-on de Lille, kaj feriis poste en mia hejmo. Re-invitado. Decidite: aprilo 2016, kiam la veter-temperaturo ankoraŭ mildas kaj kiam eblas la gvatado de mia edzino dum du semajnoj per niaj geinfanoj.

Mi alvenis al Tehrano la 2 an de aprilo akceptita de Hamid kaj lia frato Mahdi. (Ili loĝas en Karaj urbo 50 km de la ĉefurbo). La lando estas vasta por viziti la vidinaĵojn! Decidite “ke oni prenu min” por vizito al Isphahano kaj Shiraz post unu tago de vizito al la montaroj inter Tehrano kaj la “Caspiennemaro”. Isphahano (Esfahan en perslingvo) estas for je 500 km de Tehrano kaj Siraz pliaj 500 km! Do per privata veturilo, Mahdi kaj Hamid kaptis Roberto-n por rondiro je 2500 km dum unu semajno, kaj tiel mi malkovris la juvelojn Isphahano (Esfahan) kaj Shiraz, iliaj “Bazaroj” (malnovaj je kvin cent jaroj), kaj la detruita Persepolis-urbo. Survoje ni vizitis ankaŭla belegan “ruĝan” vilaĝon Abyaneh nestita inter ruĝaj montoj.Dum la dua semajno la du fratoj ankoraŭ kaptis min por vizito al aliaj vidindaĵoj! Por mi, nekredebla sperto de la ĉiutaga vivo en Mez-Orienta lando, kiu estas Islama Respubliko de la Revolucio de 1979. Marde vespere, la 12-an de aprilo, mi ekkonatiĝis kun la Esperanto-grupo en la sidejo de Teherano kaj por mia plej granda plezuro la vic-prezidanto donacis al mi ekzempleron de originalaj poem-verkoj en Esperanto: “Versoj de Persoj”. Dum tiu vespera renkontiĝo mi malkovris la belan verkaron de Omar Khayyam, kiu tronis sur la bretaron de la sidejo. Imagu libron de kompilaĵo de tradukoj al 30 lingvoj de la kvar-versoj de Khayyam, inter ili 210 en Esperanto, tradukitaj de Waringhien! Bela verkaro, kiun mi ŝatus akiri des pli, ke la ekzemplero ne plu estas reeldonita de post la Revolucio. . . .

. . . . kiam membro de la grupo trovis vendeblan specimenon ĉe privatulo en la urbo Karaj mem, kie loĝas Hamid! Akiro de la trezoro (por mi) la venontan tagon. Kia ŝanco! Mi aĉetis, kompreneble, ankaŭ la verkojn de du konataj poem-verkistoj: Hafez Shirazi: “Amo, Amanto, Amantino” (tradukita en la francan!!) kaj tiuj kvarversoj de Omar Khayyam, en kvar lingvoj (nur). En la familio de Hamid en Karaj mi frandis la tradiciajn kuiraĵojn preparitajn de la patrino kaj onklino. . . . kun trinkaĵo pli dolĉa! Mi vere trapasis mirindan agrablan restadon dum du semajnoj ĝis la 16-a de aprilo, ĉar ŝanco estis, ke la vetero belis kaj ĉefe, ke la homoj estis tre, tre afablaj, komence ja la parencoj de Hamid, de kiuj mi estis lulita, kaj ĉiuj enloĝantoj de la lando, kiuj ofte volis inviti min al manĝo en sia hejmo! Nekredeble! Ĉu ĉar mi estas franco? Aŭ pro mia aspekto, kun mia barbo, kvazaŭ mi estus la filo de la “Granda Gvidanto de la Revolucio”?

Pri aliaj ne kutimaĵoj? Mirigis min la larĝeco de la aŭtoŝoseoj (trivojaj!) sur preskaŭ la distanco al Shiraz tra la dezerto. Antaŭeniri grandajn urbojn la ŝoseoj iris al kvar vojoj, do imagu la ŝtoptrafikon de veturiloj je OK vicoj (!), . . . . kaj tusado de Roberto pro polucio! Jen la destino de la hodiaŭaj grandegaj urboj. 20 milionoj da enloĝantoj en Tehrano, tiom da veturiloj… (multaj Peugeot kaj Renault, kiel jam skribis Yves NICOLAS).

Mirinda preparado kaj kuirado de la panoj, kvar diversaj manieroj, neimagebla por mi! Jes ja mi spertis multajn nekutimaĵojn estante ĉiam gvidita de privatuloj. Mi havis la eksterordinaran ŝancon enriri la Grandan Moskeon de Shiraz dum la “Granda Vendreda Preĝo”. Ne forgesebla! Mi estis impresita pri la “laŭvola” ŝoforado de la Irananoj kaj la “laŭvolaj” hodiaŭaj konstruaĵoj, kvankam la praaj malnovaj domegoj kaj palacoj estas tre bone konservitaj.Kion diri pri la beleco de la fraŭlino kaj virinoj de la lando: bele ŝminkitaj, ruĝaj lipoj, kaj belaj nigre ŝminkitaj okulo-haroj kaj brovoj, kun malhelaj pupiloj sub deviga vualo. Ĉu ili estas pli belegaj sub la vualo? Tiom kiom la “Virgulino”, patrino de Kristo? Mi kunportis “nur kelkajn” kilogramojn da pistaĉoj (inter la tunoj en la magazenoj) kaj gramoj da safrano, kiu surloke kolorigas la ĉiutagan rizon. Sen aludi pri la tunoj da miel-dolĉaĵoj! La Irananoj trinkas ofte teon ĉiam sukerigitan, dum la tago. Kia memoraĵo por mi ĉar ofte mi spertis nekutimaĵojn, ne imageblan!

Mi deziras ankoraŭ danki miajn gastigantojn pro ilia afableco. Mirindan belan vojaĝon mi travivis en Irano dank’al amikeco inter esperantistoj. Cetere Hamid bone scipovas paroli la francan! Mi devas paroli la anglan kun la fratoj de mia amiko, do pena miksaĵo inter la tri lingvoj se ne ankoraŭ la germana kun iu amikino, kiu feriis “hejme” sed laboras en Germanio kaj nur parolas la persan, la kurdan kaj la turkan!

 Aperis: Sud-Rejna Kuriero (5/2016) N° 62, paĝo 13/20