Post-Kongresa Raporto pri IREK-1

Post-Kongresa Raporto pri IREK-1

Post-Kongresa Raporto pri IREK-1 150 150 Hamzeh

La Unua Irana Esperanto-Kongreso, ne simple por ĝui, sed ankaŭ por plani la pluan evoluigon de la landa movado, kongrue kun la Strategia Laborplano de UEA

Laŭ la persa kalendaro, irana novjaro komenciĝas la 21-an de Marto (printempa ekvinokso). Ĉijare iranaj Esperantistoj kolektive festis sian nov-jaron okazigante la unuan Iranan Esperanto-Kongreson (IREK-1) en la ĉefurob, Tehrano.

Esperanto lingvo havas longan historian en Irano, kaj la Movado estas pli-malpli aktiva dum la pasintaj 113 jaroj, sed ĝis nun pro diversaj kialoj, ĉefe politikaj, ne estis ebleco por okazigi nacian kongreson. Laŭ la prelego de S-ro Mamduhi, la vic-prezidento de Irana Esperanto Asocio (IREA) en la dua tago de la kongreso: “Laŭ la naturo de iranaj registaroj dum la historio, kunvenoj de regataj ne estis tiel plaĉaj/bonvenaj”. S-ro Mamduhi aldonis rimarkindan punkton dirante: “Ni malfruas pli ol jarcento en ekkongresado! Do ni havas multon nediritan pri ni kaj Esperanto”.

S-ro Lee Jungkee, estraro de uea, tiele rakontas pri la unuaj paŝoj de la kongreso:

“En la kongresejo de la 100-a Japana Kongreso de Esperanto (2013.10.12~15, Tokio), mi renkontis s-ron Hamzeh Shafiee (vicprez. de Irana Esperanto-Asocio), kun kiu jam delonge mi konatiĝis. Diskutante pri irana movado, mi proponis, ke se Irana Esperanto-Asocio (IREA) povus okazigi la unuan enlandan kongreson en la sekvonta marto, mi povos partopreni en ĝi en la nomo de UEA. Tiam mi pensis, ke mi povos viziti Iranon survoje al la estrara kunsido de UEA, kiu okazos en tiu periodo.

S-ro Hamzeh respondis pozitive, ke reveninte al sia lando, la findecidon li sciigos al mi post diskuto de komitata kunsido de IREA. Probable ankaŭ IREA delonge planus havi sian nacian kongreson. Poste venis ĝojiga informo de li, ke IREA okazigos sian unuan landan kongreson de la 24-a ĝis la 26-a marte, 2014 en Tehrano,  kun la temo ‘Esperanto, lingvo  de Ideo kaj Idealo’.
La estraro de UEA volonte sankciis mian viziton al Irano kaj mi tuj rezervis flugbileton por partopreni en la historia kongreso.”

Kaj tiel estis ke la prepar-laboro por la unua IREK fariĝis kaj la kongreso okazis en Tehrano de la 24a de marto ĝis la 26a de marto 2014 kun pli ol 100 partoprenantoj el Irano kaj 12 partoprenantoj el 5 landoj ekster-Irano.

Dum la unua tago de la Kongreso, post inaŭguraj programeroj – tre similaj al tiuj de la UKoj – ekz-e kiel kunkantado de La Espero, kaj salutado de reprezentantoj de ali-landaj kaj -provincaj esperantistoj/asocioj, i.a. d-ro So Gilsu, veterana korea samideano kaj eksestrarano de UEA; s-ro Lee Jung Kee, estrarano de UEA kaj la eksprezidanto de KAEM (Komisiono pri Azia  Esperanto-Movado de UEA), legis la mesaĝon de d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA, al IREK1. La estraranoj de IREA raportis pri stato kaj diversaj aktivadoj de la Asocio, kiu aliĝis al UEA jam antaŭ multaj jaroj.
La artaj programeroj de la inaŭgura tago inkludis 5 komediajn teatraĵetojn pri diversaj aspektoj/servoj de Esperanto (kiel ĝia facileco kaj la Pasporta Servo) kaj ludadon/kantadon de iranaj tradiciaj muzikaĵoj/kantoj, plenumitaj per Vahe-grupo (Vahe en la persa signifas oazon), kies direktorino estas f-ino Niku Mamduhi, denaska esperantisto kaj teatr-reĝisoro. La ĉeestantaro forte aplaŭdis ĉiujn artistojn pere de siaj longaj klapadoj.

Poste okazis la interkona vespero dum kiu i.a. s-ro Gay Perrin el Francio montris lumbildojn pri la francaj urboj en kiuj okazis la unua UK en 1905 kaj okazos la posta UK en 2015.
Fine de la unua tago de la Kongreso, s-ino Tahira Masako el Japanio plenumis viglan aŭkcion de esperantaĵoj kaj donacis la tutan enspezon al IREA. Krom de ŝi donacitaj esperantaĵoj, ŝi bonvolis aŭkcie vendi ankaŭ donacaĵojn de s-ro Paulo Desailly el Aŭstralio.

La dua Tago de IREK1 post regalado komenciĝas kun tre interesa kaj inspira prelego de s-ro Lee Jung Lee pri liaj spertoj rilate al la Seula KulturCentro kiun li fondis antaŭ 23 jaroj kaj ĝis nun okazigis 266 kursojn tie komencante novan kurson ĉiumonate.

La dua prelego dum la dua tago estis far inĝ. Ahmadreza Mamduhi, IREA-vicprezidanto kaj la ĉefdelegito de UEA en Irano, kun titolo “Irano kaj Esperanto”. En la prelego, i.a., li aludis al la kialo de ne kongresado en Irano ĝis nun, historia soifado de Irano por la komuna lingvo, kaj la rezulta ekapero de la unua artefarita lingvo nomata Balaibalan en Irano (Persujo) de 1500aj jaroj. Li parolis ankaŭ pri tio ke kion Irano, laŭ li volas/povas doni al la mondo per Esperanto (ĉefe pacemaj/pacamaj kaj tolerigaj instruoj de la irana mistikismo, laŭ li tre bezonataj por la hodiaŭa materiema/militema mondo), kaj kion Irano volas/bezonas akiri de la mondo pere de Esperanto, t.e. ĉefe alilandaj artaĵoj kaj novaj sciencoj kaj teknologioj.

Samtempe kun lia prelego Esperantlingva, en alia salono de Hotel Ŝahr – la kongresejo en la orienta parto de Tehrano – okazis perslingva prezentado de la akceptitaj artikoloj de la kongreso, t.e.: “Manieroj por popularigi la disvastigadon de Esperanto en Irano”, “Esperanto kaj ĝia estonta perspektivo”, kaj “(Softvaro de) Bibliografio de Esperanto en Irano”.

S-ro Omid Rohanian, la Irana KAEMano prezentis raporteton kun kelkaj proponoj, reage al kiuj s-ro Lee Jong Lee eldiris klarigojn kaj tre kuraĝigajn proponojn. La tria prelego de IREK1 estis far d-ino Ŝirin Ahmadnia, irana sociologo fama kaj esperantista poeto-verkisto malnova, pri la diversaspekta stato de virinoj en Irano kaj potencialaj helpoj, kiujn Esperanto povas fari por ilia prospero. Ŝi kiel ekz-on priparolis sian kazon: 16jaraĝe ŝi lernis E-on kaj 23jaraĝe partoprenis en la Pekina UK en 1986 kaj ekde samaj jaroj ŝiaj poemoj aperis en prestiĝaj internaciaj E-gazetoj kiel Fonto, Heroldo de E-o kaj Monato.

La artaj programeroj de la dua kongresa tago inkluzivis 7 komediajn teatraĵetojn rilate al la irana novjara tradicia sep-so-tablotuko (surhavanta sep aĵojn kies nomoj en la persa komenciĝas per litero so) kaj tradiciajn/popularajn muzikojn kaj kantojn far Vahe-anoj. La fina – kar surpriza – prezentaĵo de Vahe-grupo estis la fama kaj populara kanzono de karmemora irana-armena Vigen (1929-2003) nomata Freneza Kor’ (Dele Divane) en Esperanto kaj la persa kantigante ankaŭ la tutan ĉeestantaron disdoninte al ĉiuj la tekston en ambaŭ lingvoj.

la kvara preleganto de IREK1 estis d-ro So Gilsu, kiu interesoveke parolis pri la bezonataj ecoj de Internacia Lingvo, t.e., i.a. facileco, perfekteco kaj aplikebleco, kiujn Esperanto havas tre kontentige, kaj kiujn malhavas naciaj lingvoj kiel la angla. Post paŭza regaladeto, la kvinan kaj la lastan prelegon prezentis s-ro Golam-Reza Azar-Huŝang, irana verkisto kaj tradukisto, kiu ankaŭ enkondukis Yumeihon en Iranon. Titolo de lia prelego en Esperanto estis “Esperanto Kaj Traduko”. I.a. li aludis al 4 kondiĉoj de la tradukanto por bona tradukado de ĉiutagaj ordinaraj tekstoj,kaj 3 pluaj kondiĉoj por la beletraj materialoj.

Fine, ĉiuj prelegintoj suriris la scenejon por respondi al la ĉeestantaraj demandoj rilate al siaj paroladoj. Okazis viglaj kaj konstruaj diskutoj. Post tio la rezolucio de la IREK1 estis laŭtlegita per d-ro Sayadpour kaj aprobita per klapado de kongresanoj.

Poste, al ĉiuj eksterlandaj partoprenantoj de la kongreso (el kiuj multaj donacintis librojn al IREA), IREA-prezidanto, d-ro Keyhan Sayadpour sursceneje donacis ekzemplerojn de “Versoj de Persoj” (originalaj poemoj de irananoj en Esperanto) kaj por ili mem, kaj por la biblioteko de iliaj Esperanto-Asocioj. Li ankaŭ disdonis honorigajn kongresajn dankleterojn (al 15 personoj) kaj memor-tabulojn (al 17 personoj, i.a. d-ro So Gilsu kaj s-ro Lee Jong Kee) al tiuj, kiuj kontribuis/helpis al okazigado de la IREK1.

Por komuna fotado, kaj en la hotela salono kaj en la malferma spaco de la hotelo – gvidate de d-ro Gilgsu – ĉiuj kongresanoj pozis, iuj kun siaj honorigaj kongresaj dankleteroj kaj memor-tabuloj.
La tria tago  de IREK1 (26a de marto) estis dediĉita al ekskursoj al du vidindaĵoj de Tehrano: Golestan Palaco kaj Taĝriŝ Bazaro,en kiuj partoprenis ĉ. 40 personoj.