Irana literaturo en pola gazeto

Irana literaturo en pola gazeto

Irana literaturo en pola gazeto 150 150 Simin Emrani

Aperis en la revuo “Espero”, somero 2017, Pollando

Sed la menciita revuo ne indikis ke la fonto estas la revuo “Irana Esperantisto”.

Floroj el “La Florejo de Sadi”
Tradukis: D/ro Keyhan Sayadpour Zanjani

En la reto de malforta fiŝisto kaptiĝis
forta fiŝo; li ne kapablis teni ĝin, do la
fiŝo leviĝis kaj forprenis la reton kaj
Foriris.
Li iĝis sklaveto portanta riverakvon,
la river’ inunde kunportis la sklaveton.
La reto ĉiam kunportis multe da fiŝoj,
Ĉifoje fiŝ’ iris kaj kunportis la reton.

Aliaj fiŝistoj bedaŭris kaj riproĉis lin:
”Kial kaptinte tiun ĉasaĵon vi ne povis
teni ĝin?” Li respondis: ”Ho fratoj,
kion mi povas fari, kiam la sorto diktis,
ke mi nenion ĉasu kaj tiu fiŝo alian
tagon pasu?” Kontraŭsorte fiŝisto el
Tigriso ne fiŝkaptivas kaj laŭsorte fiŝo
eĉ sur la tero plu vivas.

Ŝtelisto diris al almozulo: “Ĉu vi ne
hontas, kiam por ricevi monon vi
etendas vian manon antaŭ ĉiun avaran
personon?” La almozulo respondis:
“Etendi sian manon por ricevi monon
Estas preferinde ol ŝteli la kvaronon.”