Nederlanda gasto en IREA-oficejo

Nederlanda gasto en IREA-oficejo

Nederlanda gasto en IREA-oficejo 150 150 Simin Emrani

Karaj amikoj;
S-ro Hans Adriaanse, Nederlanda Esperantisto, vojaĝis al Irano je la 24-an de Februaro (6-an de Esfando) kaj intencis viziti Tehranon dum 6 tagoj. Li deziris konatiĝi kun tehranaj e-istoj kaj tranokti ĉe ili. En IREA-oficejo okazis programo por lia ebla ĉeesto kaj okazis kunveno. Tre agrablaj horoj feliĉigis partoprenantojn. Surush Mohammaszade raportas:

Dimanĉe je la deksepahoro s-ro Hans Adriaanse nederlanda samideano venis al Irana Esperanta Asocio. E-istoj bonvenigis lin kaj invitis iom paroli prisia lando. Kelkaj el aktivuloj kaj komencantoj ĉeestis en la rondo. Poste ili demandis kelkajn demandojn kion aŭdis pri Nederlando. Ĉiuj intime ĝuis etoson kaj sin regalis per teo, kafo, kuko kaj banano. 

Post IREA-kunsido finfine laŭpalne Hans portis sian pakaĵon por iri kun mi (la gastiganto) kaj ankaŭ kelkaj aliaj akompanis por vespermanĝi kune. Surstrate ni aliris manĝejon kie oni povis manĝi ŝafaĵon.Vespermanĝo komenciĝis. Ni mendis diversajn manĝaĵojn por ke la gasto gustumi kio estas ŝafaĵo. Je la 23a horo tro-dike pro manĝo adiaŭis. Mi kaj Hans alpaŝis al mia loĝejo por tranokti. Post atingi hejmen Hans iris al sia preparita loko kaj aranĝis sian pakaĵon kaj preta por dormi. 

Matene je la 8a Hans vekiĝis kaj pretiĝis por matenmanĝi. Samtempe alvenis du belaj samideaninoj Sara kaj Saeedeh por kune matenmanĝi kaj aliĝi promenadi tra la urbo.


  La unua tago kun mi kaj aliaj akompanatoj ekkomencis vizitadon. Unue ni vizitis palacon de Saad-Abad kie loĝis La Reĝo antaŭ ol revolucio. Tie kiel muzeo estas tre vidinda loko.

   

 

Tago pasis, kaj multaj fotoj kun knabinoj de lernejo en la palaco kreis bonan memoraĵon por ni kaj ili ĉiuj.

 

 

 

Sara kaj Saeedeh por tagmanĝo proponis restoracion ĉe altaĵo Darabad kie vi povas ĉiam ĝui agrablan pejzaĝon de Tehrano kun bongustaj manĝaĵoj. Ankaŭ venis al ni alia samideano s-ro Danesh. Ĉe la rondo de manĝotablo freŝa odoro kaj vetero senteblas.

       

En Darbad-bazaro troviĝas ankaŭ bongustaj fruktaj acidaĵoj kiuj allogas ĉiujn pasantojn. Jen Hans ĉe ili aspektas fiere.Ĝis la 5a postagmeze ni ĝuis tien kaj revenis al hejmo por iom ripozi kaj utili familian etoson.

Hans diskutis kaj fotis kun la familianoj kaj je la vesper-manĝo ĉiuj vesper-manĝis iraneske tradicia (= sur planko). Hans ĝuis nov-gustan manĝaĵon kaj tre plaĉis al li.

Sara kaj Saeedeh por posta tago aranĝis viziti la 4an plej altan konstruaĵon en la mondo “MiladTuro”. En Milad-turo ekzistas muzeo pri elstaraj poemoj kaj famuloj. Tie ni trinkis kafon kaj vidis Tehranon de 435 metroj supre. Ĝi enhavas lifton kiu pasas 302 metrojn po 7 metroj sekunde. 

 

 

Por vesper-manĝo Hans restis ĉe  Sara-familiano. 

 

 

 

 

Post plu-trankoto ĉe mi, la duan novan tagon ni komencis aranĝi viziton de lernejo por Hans kies ĉef-direktorino estas mia edzino.Hans sentis sin en lerneja nostalgio kaj ludis tiele. Hans estis ĉirkaŭita de amaso da lernantinoj.

 

Nia diaŭis, revenis hejmen por iom ripozi kaj dormeti. Posttagmeze plifreŝe Hans estis invitita pere de aliaj familianoj en proksima urbeto “Andishe”. Ni atingis tien por vespermanĝi, do Hans vizitis kuirejon por scii kiel oni kuiras manĝotan manĝaĵon. Post inter-parolo pri nederlandaj kutimoj ĉe familio je la 23a horo ni revenis hejmen.Hans sentis sin en lerneja nostalgio kaj ludis tiele. Hans estis ĉirkaŭita de amaso da lernantinoj.

Ĵaŭde la lastan tagon ni gvidis s-ron Hans al tre famaponto en Tehrano (Ponto de Naturo) kies inĝerierino konstruis ponton inter du grandaj natur-parkoj sur grand-ŝuseo. Ĝi estas 3 etaĝa kaj intresa. Hans promenis sur ponto, vagadis tra arbaro kaj fotis multe.

  

Pro lasta tago, ĉar Hans devis reiri, la amikoj aranĝis specialan tagmanĝon en alia loko meze de arbaro, ian tradician restoracion. Ĉiuj sidis sur lito kovrita per tapiŝo kaj mendis iranan plej ŝatatan manĝaĵon. Rostita kokido kun rizo kaj trinkaĵo “Dugh” kio estas farita per jugurto, akvo kaj salo. Agrable!

Ni rekontis s-ron Mamduhi unu el komitatanoj de IREA. Ĉiuj spertis ĝojigan tempon, por adiaŭi venis ĉe enirejo de manĝejo kaj fotis kiel memoraĵo. Sara donacis al Hans Ia belan arte-faritan teleron (estas videble en la mano de Hans) kiel memoraĵo. Finiĝis la vojaĝo de Hans en Irano kaj ni esperas bonajn memoraĵojn. Hans finpreparis sian pakaĵon kaj ni adiaŭis espereble revidi lin en Irano.