Transpasante kelkajn obstaklojn, IREJO kunhelpe de IREA jam povis realigi la okazigon de la unua belarta konkurso en Irano. Ni denove esprimas niajn tutkorajn dankojn al D-ro Keyhan Sayadpour kaj S-ro Ahmad Reza Mamduhi pro ilia senavara kunlaboro kadre de la juĝkomisiono de ILEK-1.
Notindas, ke el kvin verkistoj, ni ricevis ok originalajn poemojn, el kiuj du poemoj iakiale ne estis partoprenindaj. La rezultojn de la konkurso publike deklaris prezidanto de IREJO ĉe la kvara Irana Esperanto-Kongreso (IREK-4). Espereble en la venontaj pliaj poemoj de pliaj plumistoj en pliaj branĉoj organizĝu. IREJO volus esprimi sian samideanon gratulojn al la gajnintoj de la konkurso, kiuj okulfrape ĉiuj estis junuloj.


You must belogged in to post a comment.